miércoles, 5 de mayo de 2010

La maja Ondo

Antaŭ dek tagoj estis dissendita la maja kajero de “La Ondo de Esperanto”,
kiun jam ricevis pluraj abonantoj en Eŭropo. Ĉi-monate en la dua paĝo estas
redakcia mesaĝo, en kiu la eldonanto kaj la redaktoro de “La Ondo” rakontas
pri sia agado kaj pri siaj proksimaj planoj. Sekvas parolado de Zamenhof
dirita antaŭ cent jaron en Peterburgo ĉe la malfermo de la 1a Ruslanda
Esperantista kongreso. Poste sur ses paĝoj de “Eventoj” estas multegaj
primovadaj novaĵoj el plej diversaj landoj riĉe ilustritaj per fotoj.

La sekcion “Tribuno” komencas komentario de Dafydd ab Iago kun la elokventa
titolo “Ĉu Belgio eksplodos?”. Katarina Nosková kaj Marek Blahuš rakontas
pri tio, kiel francoj terminologie luktas kontraŭ la angla lingvo kaj
prezentas la manieron de amasa instalado de programoj en Vindozo. Al la
komputila temo rilatas ankaŭ la teksto de Vjaĉeslav Ivanov, kiu informas pri
tio ke la firmao “ParaType” sekve de mendo de la Ruslanda registaro pretigis
kaj disponigis tute senpage tiparon, kiu enhavas la signojn de ĉiuj
Ruslandaj cirilidaj lingvoj kaj ankaŭ la literojn Esperantajn kun niaj karaj
ĉapeloj en tre bona kvalito. Kaj tutan paĝon en la maja “Ondo” plenigas
reagoj al la aprila recenzo de la libro “La arto labori kune”, kiun (la
recenzon, ne la libron) verkis Reinhard Haupenthal.

La plej ampleksa teksto en la maja “Ondo” estas la studo “Fandi kaj gisi” de
Sergio Pokrovskij. Akademiano Pokrovskij detale prezentas la konfuzan uzadon
de ĉi tiuj parencaj sed malsamaj vortoj, analizas diversajn proponojn kaj
aldonas solvon tre simplan kaj reale praktikatan pri la vortoj “fandi”,
“elfandi”, “kunfandi”, “fandisto”, “gisi”, “gisaĵo”, “gisisto”, “gisfero”
kaj “krudfero”.

En la kultura sekcio István Ertl prezentas la romanon “Vojaĝo al Kazohinio”
de Sándor Szathmári kadre de la rubriko “Nia trezoro”. “La Ondo” aperigas
originalajn poemojn de la islanda aŭtoro Baldur Ragnarsson, kelkajn
recenzojn kaj bibliografiajn noticojn.

Fine estas la tradiciaj rubrikoj “Mozaiko” kaj Fotoraportoj.

En la retejo http://esperanto.org/Ondo/ oni povas legi kelkajn majajn
tekstojn (klaku la kovrilpaĝon en la centro de la paĝo).

La ĉiumonata magazino “La Ondo de Esperanto” estas redaktata en Kaliningrado
(Ruslando) kaj presata en Olsztyn (Pollando). Ĝi estas abonebla por 2010 ĉe
landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj
por la orient-eŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). Oni povas aboni
“La Ondo” por la dua jarduono 2010 (inkluzive de la junia kajero) kontraŭ
duono de la abontarifo.

La elektronika versio (“pdf”) de “La Ondo” estas abonebla por la tuta jaro
kontraŭ nur 12 eŭroj.

No hay comentarios:

 
lernu!