sábado, 15 de mayo de 2010

Baza literaturo de simpla kaj eleganta Esperanto

Amikoj,
unu el la plej bonaj manieroj ellerni lingvon estas koni ĝian literaturon. Tio estas des pli grava rilate Esperanton, kiu naskiĝis kiel literatura lingvo, male al la etnaj lingvoj, kiuj vivis dum jarcentoj, ĝis ili havis literaturon.
Tiuj, kiuj finis bazan aŭ daŭrigan kurson de Esperanto sentas neceson plifortigi siajn konojn kaj pligrandigi sian vortprovizon. Ili ankaŭ bezonas ekzemplojn de modelaj frazoj, parolturnoj ktp. por ke ili ampleksigu sian konon de la lingvo.
Tial mi proponas al vi, ke oni faru liston de la 20 plej esencaj legolibroj (noveloj, romanoj, movadaj ktp), kiuj donos al la novaj (kaj ne nur la novaj!) uzantoj de Esperanto fortan bazon por la plena regado de nia lingvo.
Ne temas pri la t.n. "alta literaturo". Temas pri libroj skribitaj en simpla, eleganta Esperanto, sed literature kaj lingve gravaj por ĉiu esperantisto. Oni povus nomi ĝin "la baza literaturo" (ĉu originala, ĉu tradukita), kiun ĉiu esperantisto devas legi (kaj se eble studi!). Nur kiel deirpunkto, mi citas aŭtorojn kiel Edmond Privat, Julio Baghy, Raymond Schwartz, Johán Valano (Piron), Cezaro Rossetti ktp, ktp. Certe vi konas aliajn gravajn, kiujn mi nun forgesis.
Preferinde, la listigotaj verkoj estu haveblaj en la reto aŭ facile (kaj malmultekoste) aĉeteblaj.
Se vi komplezos fari liston, bonvolu sendi al mia privata retadreso (tulio.flores [ĉe] uol.com.br). Mi kolektos ilin kaj poste diskonigos la liston de la 20 plej menciitaj.
Diskonigo de ĉi tiu mesaĝo al viaj diskutlistoj estos bonvena.
Amike,
Tulio Flores
Belorizonto (Belo Horizonte), Brazilo
============================================
VTF - Vortaro Tulio Flores
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

No hay comentarios:

 
lernu!