jueves, 29 de abril de 2010

[esperantocuba] Jaro de Kongresoj

JARO DE KONGRESOJ
Esperanto estas planita interlingvo, pro tio ke ĝi devenas de la individua elpensado de iu homo, kun la celo havigi al la mondo komunan ligvo pro facila interkompreniĝo. Esperanto do konsistas el projekto por la  solvo de unu el la grandaj kaj plej malnovaj problemoj en la homa socio: la multenombraj lingvoj tutmonde parolantaj.
Depost la 17ª jarcento aperis en Eŭropo, en ties landoj plej disvolviĝintaj kiaj  Britio kaj Francio, diversaj projektoj pri artefaritaj lingvoj, kaj kreitaj far filozofoj kaj matematikistoj. Ĉar tiaj planoj ne interesigis la eŭropan publikon de kleraj homoj, la novaj lingvoj neniam lernitaj kaj praktike uzitaj de iu ajn persono.Tiuj projektoj neniel similis al naturaj lingvoj. Vere ili ŝajnis kvazaŭ  la sekretaj kodoj (aŭ ĉifroj) uzataj en diplomatoj kaj militistaj agadoj por la skribaj mesaĝoj.
La menciitaj projektoj apartenas al klaso de aprioraj lingvoj , kaŭze de ke ili estas bazitaj sur teorio, ne  sur faktoj aŭ spertoj. Poste aperis aliaj projektoj jam  bazitaj sur faktoj kaj spertoj kaj ne sur simpla teorio. Ĉi tiuj estas aposterioraj lingvoj. Esperanto estas artefaritaj aposteriora lingvo. Zamenhof kreis ĝin per elementoj prenitaj el la ĉefaj lingvoj eŭropaj, kune kun adapto al aglutino el lingvoj ekstereŭropaj.
Tuj ende la publikigo de Esperanto en 1887 multaj personopj komencis lerni kaj utiligi ĝin, per korespondado kun naliuloj en fremdaj nacioj, kaj eĉ renkontiĝoj. Praktika uzo en konversacio kaj literatura, aŭ tradukita, elmontris kiel Esperanto estas viva lingvo. Dek ok jarojn poste la unuaj esperantistoj jam povis aranĝi la unuan universalan kongreson.
La ideo estis en jaro 1904. Dum aŭgusto, diversajn Esperanto- grupoj en Francio kaj Anglio renkontiĝis en la najbaraj marbordoj, plej proksimaj inter ambaŭ landoj. Ili tre miris pri l’facileco por interkompreniĝo plus la gaja kamaradeco. Antaŭ estis unuanima interkonsento aranĝi pli bonan kongreson, kun invito al ĉiuj esperantistoj el tutmondo.
La evento okazis en aŭgusto 1905, en apud mara franca urbo Boulogne – sur Mer. Zamenhof ĉeestis kaj la franca registaro premiis lin per la ordeno de Honora Legio, jen la elirpunkto de la ĉiujaraj UNIVERSALAJ KONGRESOJ  de la Esperanta – movado, nur la du mondmilitoj okazintaj dum la 20ª jarcento povis  malhelpi ilin.
 
Redaktoro: Luis Santillán 
 
ENTRAR    http://santillanesp eranto.blogspot. com                                                               
E-Mail:   caliturcuba@ yahoo.es

No hay comentarios:

 
lernu!