jueves, 4 de marzo de 2010

Sukcesa prelego pri E-o en Saltodolontro!

Karegaj samideanoj,

Kun ĝojo mi mesaĝas al vi tuj post mia "prelego" pri Esperanto ĉe Municipa
Lernejo Instruisto Antonio Peron (nacilingve: Escola Municipal Professor
Antonio Peron).
La prelegon ĉeestis ĉirkaŭ 30 homoj, el kiuj 5-6 estas geinstruistoj kaj la
ceteraj gelernatoj.

Mi enkondukis la temon spektigante al la publiko la 2-an kaj 4-an ĉapitrojn
de la senkompara *Esperanto estas...*
(Mi trovas, ke por la unua kontakto kun la temo ĝi estas multe pli bona ol
iu ajn parolado, kiun mi povus fari).

Poste, mi donis kelkajn aliajn ĝeneralajn klarigojn pri E-o kaj E-movado kaj
ni ĉiuj tuj ektraktis la kurson.

La kurso okazos ĉiun sabaton, de la 8-a ĝis la 10-a matene (la tagon kaj la
horaron elektis la plimulto).

Damandite, ĉu ni komencu la 06-an aŭ la 13-an de marto, la ĉeestantoj amase
preferis la plej baldaŭan daton (kaj de tio mi aŭdacas konkludi, ke ili ne
nur interesiĝis, sed ankaŭ iom anksias eklerni.

Mi esperas, ke tio ne estas pajlofajro (kiel oni diras en mia lando), kaj ke
restos almenaŭ kvarono de la 22 interesatoj eklerni nian lingvon (19 inoj
kaj 3 viroj).

Morgaŭ mi alsendos fotojn.

Amike via,

Roger de Castro Gotardi
Saltodolontro-PR / Brazilo 


http://groups.google.com/group/lakaravelo

No hay comentarios:

 
lernu!