miércoles, 10 de marzo de 2010

[lernu-helpantoj] Nova ideo: "Libera Esperanto-Libro"

Saluton,

kiam mi kaj Sonja iris al Ankara por instrui Eon dum semajno ni sentis
bezonon je senpaga libro pri Eo. Simile kiam mi iom instruis Eon dum IJK kaj
IS. Ĉu ankaŭ vi sentis tiun bezonon iam? Miascie ne ekzistas lernolibro de
Eo en multaj lingvoj kiun eblas facile elŝuti kaj senpage disdoni.. Nun
estas tempo ŝanĝi tion :-).

Ebla titolo: "Libera Esperanto-Libro"

Ebla enhavo:
- Antaŭvortoj (enkonduko, pri kopiado, lernu! k "Eo estas...")
- Chap 1: Kio estas Esperanto?
- Chap 2: Enkonduko al la lingvo Esperanto
- Chap 3: Baza kurso - "Ana Pana" (kun 21 partoj)
- Chap 4: Kiel uzi Esperanton? Personaj rakontoj pri Esperanto
- Chap 5: Tekstetoj kun traduko - "Vojaĝu kun Zam"
- Chap 6: Superrigardo de la gramatiko
- Chap 7: Facila legado - "Jen nia IJK"
- Chap 8: Oftaj vortoj kun ekzemplaj frazoj (kiel eta vortaro)

Ĉiuj ĉapitroj prefere havu 15-35 paĝojn, tiel ke facilos elŝuti kaj printi
ilin.

Unuaj (ne pretaj!) provoj en la angla:
- http://ikso. net/tmp/pdf- libro/chap1_ en.pdf
- http://ikso. net/tmp/pdf- libro/chap2_ en.pdf
- http://ikso. net/tmp/pdf- libro/chap3. pdf
- http://ikso. net/tmp/pdf- libro/chap4_ en.pdf
- http://ikso. net/tmp/pdf- libro/chap5_ en.pdf
- http://ikso. net/tmp/pdf- libro/chap6_ en.pdf

Laŭplane ni faros la libron unue en du lingvoversioj, Eo kaj al angla, por
iom elprovi la enhavon kaj havi tradukbazon por aliaj lingvoversioj. Kiam ni
kontentas pri tiu du versioj, ĉiuj estos tre bonvenaj traduki la ĉapitrojn
al sia lingvo. Post kk jaroj la libro espereble ekzistos en multaj lingvoj
kaj funkcios kiel bona komplemento al lernu.net kaj "Eo estas..." :-).

Kion vi pensas pri la supraj ideoj? Ĉu vi emus iel kunlabori?

Scivolas,
Hokan

No hay comentarios:

 
lernu!