jueves, 4 de febrero de 2010

Pri la arto submeti la robotojn…

Finfine... jen la recepto ;-)
http://legare.wordpress.com/2010/02/01/metainteligenteco/
"Ipernitiano kiun mi multe aprezas kontaktis min freŝdate por peti mian opinion pri la temo de la metainteligenteco kiel koncepto por pripensi solvon al la ribelorisko de la robotoj kontraŭ iliaj kreintoj.Ĉar mi kredas ke la scienculoj estas tre malbonaj pensuloj, ke la polemologio stagnas kaj ke la psikologio deliras, mi respondos helpe de la konceptoj popularigitaj de René Girard (imitema deziro, propeka kapro, ktp.).
Simple, mi ne kredas ke iam la homo povos konstrui robotojn… kiuj ne plu estos robotoj. Kaj mi ne estas la sola: ankaŭ Noel Sharkey, unu el la plej kompetentaj komputoro-scienculoj (Sheffield University), kaj verŝajne iom pli realisma ol Hollywoodaj filmistoj kaj ol la scienculoj kiuj spektas tro da Hollywoodajn filmojn. Sed, supozu ke ili povos. Tuj leviĝas paradokso: kiam la robotoj kapablos ribeli, tio signifos ke ili ne plu estos robotoj, sed homaj estaĵoj kun senraciaj deziroj, kaj ke ili iele morale rajtos ribeli kontraŭ idiotoj kiuj estos kreintaj ilin kiel homojn sed kiuj ne volas agnoski ilin kiel homojn (!). Se ili estos homaj estaĵoj fortegokapablaj, la demando ĝeneraliĝas tiele: kiel eviti ribelon/fortegon ne nur ĉe la robotoj, sed ankaŭ ĉe la homaj estaĵoj. Cinike, mi dirus: ni instruu al ambaŭ esperanton « la lingvo de paco ».
Serioze nun. Kiam la robotoj estos iĝintaj homoj, ili povos ribeli, sed ili havos terurajn problemojn. Homajn problemojn. Ili ekdemandos al si: kial mi estas tiel limigita? Kial la mabono? Kial la militoj? Kial miaj infanoj ne amas min? Kial mia edzino ne plu volas seksumi kun mi? Kaj nekalkuleblajn pliajn demandojn kiujn nek la bonoboj, nek la blatoj demandas al si. Ili plie kaj ĉefe demandos al si: « mia najbaro deziras ion kio eble povos plenumi lian ekziston. Ankaŭ mi volas posedi tiun plenumigan ion kion volas posedi mia najbaro ». Kaj se la aĵo ne estas havigeblaj de ambaŭ, mensa fortego naskiĝos. Se la deziro atingos plurajn personojn, la fortego iĝos iam fizika. Lukto, batalo, eble milito. Tio estas kion Girard nomas « la montée aux extrêmes », la freneziĝo de la imitema deziro. Se la robotoj  batalantaj unu kontraŭ la alia neniam aŭdis pri la vera kaŭzo de la fortego, ili laciĝos pri batalo, serĉos kaj trovos kulpulon. Iun ajn kulpulon. Iun ajn senkulpan kulpulon, iun ajn propekan kapron murdendan. Nur gravas la kolektiva sento kiu okazas kiam kulpulo estas trovita kaj punita. Kiam malamikoj trovas komunan malamikon, ili forgesas sian konfliktan rilaton. Tiu rakonto estas la historio de la homiĝo kaj de la homaj institucioj, historio kiu iĝos ankaŭ tiu de la robotoj kiam ili ne plu estos robotoj, sed estaĵoj movitaj de imitema deziro neniam plenumiĝa.
Kiel malebligi fortegon/ribelon ĉe tiuj robotoj? Sed verdire, kial malebligi ribelon ĉe tiuj robotspecaj « homoj » ekspluatitaj de « homaj » homoj? Nur ribelo pro io alia ol liberiĝo de ekspluatemaj estroj estus subpremenda. Ekzemple, pro pura deziro de povo. Se tiele, robotoj devos lerni ion kion la homoj neniam tre bone lernis: kiel ne deziri. La homoj neniam tre bone lernis tion, ĉar de la komenco de la homiĝo, ili uzas anstataŭe pli-malpli efikan solvon por limigi la fortegon: la propekkaprigon, la viktimomurdon kaj ties kulturajn kaj fajnigitajn derivaĵojn, la religion kaj la modernan ekonomion, kiuj, cetere, malpli kaj malpli efikas.
Kiam la robotoj povos ribeli, ili estos iĝintaj homoj. Kaj ili devos finfine, sendube post multe da gravegaj eraroj, egalnivele al ĉiuj homoj, lerni kiel paciĝi alimaniere ol kiel niaj kravatitaj pastroj de Wall Street.
Jen mia versio de la tri leĝoj de la robotiko de Asimov ;-)"
Michel-soc.culture.esperanto

No hay comentarios:

 
lernu!