domingo, 21 de febrero de 2010

NOVA RETGAZETO EN LITOVIO

Ekde oktobro 2008 Antanas GRINCEVICIUS, esperantisto el la litovia
chefurbo Vilnius, iniciatis tiel nomatan "blogon" pri interesaj kaj
aktualaj eventoj en Litovio. Esperanto-temoj tie ankau ne estas
fremdaj. Efektive, tiu "blogo" estas altnivela retgazeto pri Litovio
kun la titolo "Barelo" legebla che http://barelo.blogspot.com/.
   “Barelo” estas imitinda ekzemplo de praktika utiligo de Esperanto.
Shajnas, ke ghi estas unika en la mondo. Apenau ekzistas io simila en
aliaj landoj. La retgazeto estas profesie farita. Chiu artikolo
(blogero) estas bele kaj
trafe ilustrita. En la retgazeto eblas legi interesajn kaj aktualajn
artikolojn pri historio, kulturo, naturo, arto, ekologio, ekonomiko,
politiko, energetiko, festoj, folkloro, fotografio, lingvo,
literaturo, muziko, scienco, sporto k.s. de Litovio -- entute estas 51
shlosilvortoj, el ili 5 estas Esperanto-rilataj. Chiuj artikoloj estas
verkitaj de la autoro
 en bona Esperanto. Estas bona ekvilibro de diversaj temoj. Do, la
retgazeto ne estas pri Esperanto, sed simile kiel la revuoj "Monato"
au "Kontakto" -- pri diversaj temoj en Esperanto. Ekde la lancho de la
retgazeto la 10-an de oktobro 2008 ghis hodiau (la 18an de februaro
2010 ) en ghi estas publikigitaj 84 artikoloj, el ili 12 estas ligitaj
kun Esperanto. La retgazeto havas ligojn al aliaj retejoj pri fotoj,
tradukado, lingvaj problemoj, diversaj TTT-ejoj, esperantistoj,
literaturo, tekstoj, gazetaro,  E-radioj k.s. La retgazeto meritas
multe pli da atento ol ghi havis ghis nun, char pro la modesteco de la
autoro ghi ne estis sufiche reklamita. La slogano de la retgazeto
estas: "Por eldiri la opinion ne serchu barelon sur bazara placo...".
   La retadreso de la redaktoro de “Barelo”: grina...@gmail.com.
   Povilas JEGOROVAS

No hay comentarios:

 
lernu!