viernes, 26 de febrero de 2010

[lernu-helpantoj] Internacia Junulara Lingvotendaro (IJL)

Saluton!
 
Mi kun HEA planas organizi unu semajnan lingvotendaron en urbo Jászberény, kie mi loghas. Vere la infantendaro estas konstruajho kun grandega ghardeno, korto.  
La lingvotendaro estos aranghata inter la 11-a kaj la 18-a de julio (de dimancho ghis dimancho). Dum la labortagoj de la 8-a horo ghis la 12-a horo estos instruado, lau mia plano minimume dunivele, baza - kiuj tiam interkonatighas kun Esperanto, meza - kiuj jam povas paroladi. Teresa Kapista instruos la komencantojn kaj Stanislaw Mandrak la progresantojn. Sabate estos provekzameno, kiun faros Imre Szabó, nia prezidanto. Por alitempo ni organizos diversajn programojn, vizito de la fama, loka bestghardeno, plaghumado, k.t.p.
Pluaj informoj estas chi tie: http://ijl.atw. hu/eo.html
 
Amike,
Ferenc Harnyos
vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA)

No hay comentarios:

 
lernu!