sábado, 2 de enero de 2010

Tri filmitaj prelegoj pri Ivo Lapenna en la reto

Tri filmitaj prelegoj pri Ivo Lapenna en la reto
La Reta Kinejo de UEA proponas tri filmojn, kiuj konatigas la vivon de Ivo Lapenna en tre persona maniero. Temas pri la prelegoj,
kiujn prof. Carlo Minnaja kaj prof. Duncan Charters faris en la Malferma Tago de la Centra Oficejo la 28-an de novembro pri siaj
kontaktoj kaj renkontigxoj kun Lapenna.

Carlo Minnaja, prezidanto de la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, faris sian prelegon en du partoj, kiuj ambaux dauxras iom
pli ol 50 minutojn. Denaska esperantisto, li konatigxis kun Lapenna jam kiel knabo, cxar la movada eminentulo estis proksima amiko
de liaj gepatroj. Poste la kontaktoj dauxris ankaux kiel movada kunlaboro, i.a. kiam Minnaja estis estrarano de TEJO kaj ecx
anstatauxis Lapenna kiel festparolanto en la la Tokia UK. Duncan Charters, vicprezidanto de ILEI, elstarigis en sia 30-minuta
prelego la kontribuon de Lapenna por antauxenigi la lernejan instruadon de Esperanto kaj por seriozigi la informadon kaj
dokumentadon pri Esperanto. Interesa komunajxo de la prelegantoj estas, ke ili iam venkis en la Oratora Konkurso de UEA kaj sekve
iliaj nomoj estis gravuritaj sur la Pokalo Ivo Lapenna.

La prelegoj estas spekteblaj cxe http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video

laux UEA

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
   Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj, RET-INFO :  http://www.eventoj.hu
========================================================================

-ls-

.

No hay comentarios:

 
lernu!