domingo, 3 de enero de 2010

Romo: ERA serĉas junan kunlaboranton/inon kiu parolas Esperanton

ERA serĉas junan kunlaboranton/inon kiu parolas Esperanton
ERA (Esperanto-Radikala Asocio) serĉas, por sia politiko-kultura agado
en la sidejo de Romo, junulon/junulinon kiu parolas parolas
esperantan, italan kaj anglan lingvojn kaj:
- aĝas pli malpli inter 25 kaj 33 jaroj;
- faris superajn studojn, prefere en unu el la sekvaj kampoj:
politikaj studoj/lingvoj kaj/kultura antropologio/internaciaj rilatoj/
EU-politiko/lingvaj rajtoj;
- posedas bonajn kapablojn pri informadiko kaj pri uzado de la reto;
- havas fortajn demokratajn konvinkojn, precipe pri lingva kaj kultura
fronto;
- disponas pri plena preteco vojaĝi;
- havas fortan deziron kunlabori kaj lerni kune kun la necesa
humileco;
- kapablas verki projektojn (projektojn de kunagado kaj eŭropajn
projektojn) kaj kutimas paroli publike.
Komenca rekompenco por la kunlaborado – netaj 800 eŭroj.
Bonvolu sendi CV (vivpriskribon) al
kunlabor...@democrazialinguistica.it
aŭ faksile al +39.0623312033 por interparolado de selekto.

No hay comentarios:

 
lernu!