sábado, 30 de enero de 2010

Pola Radio - Letero je 29 Januaro

Karaj Geaŭskultantoj,

Dum la semajno 25-29.01.2010 ĉe nia retpaĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo
aldoniĝis/as jenaj, listigitaj sube programoj. Ekde la apero la unuopaj
E-elsendoj restas aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj dum 14 sinsekvaj tagoj.

25.01.2010 – Revenante al la malnova tradicio de niaj E-programoj ni
prezentas la muzikan programeron, kiu ĉi-foje estas dediĉita al la virtualaj
Ko-Diskoj en la retejo de Vinilkosmo. Ĉe la adreso: www.vinilkosmo-mp3.com
atendas la muzikajn ŝatantojn la disko de Ale Kosabela "Revolucio en
pajleraro" kaj "62 minutoj" de Persone. Krome en
http://vinilkosmo.ipernity.com troviĝas la specimenoj de eldonota Ko-Disko
de Eterna Muziko.

26.01.2010 – Denove krom aktualaĵoj ni prezentas "Trarigardon de la
E-Gazetaro" foliumante ĉi-foje la lastajn numerojn de "le monde de l’esperanto",
"Esperanto aktuell", "L’esperanto", "Tempo" kaj "La tradukisto".

27.01.2010 - La literaturamantojn atendas laŭvica renkonto kun la klasikaĵo
de la E-literaturo, kiu estas "La Faraono" de Boleslaw Prus en la E-traduko
de Kazimierz Bein. Nunsemajne ni komencas laŭtprezenti la 2-an ĉapitron el
la 2-a volumo de ĉi tiu romano.

28.01.2010 – Nunsemajne ni referencas al la sondokumentoj el la speciala,
omaĝa solenaĵo, okazinta en Roterdamo, lige kun la lanĉo de la festilibro
por la jubileo de prof. Humphrey Tonkin "La arto labori kune". Videoraporto
de UEA troviĝas ĉe la adreso:
http://www.youtube.com/UEAviva#p/a/u/0/hzNlAD7ve38 .
Ni kompletigas ĝin per la spontantaj dankvortoj de prof. Tonkin – en kiuj li
parolas ne sole pri la renkontitaj homoj, sed ankaŭ referencas al siaj
idealoj.

29.01.2010 - Vendredo fiksiĝis en la lasta programa kadro kiel tago de la
leterkesta rendevuo. Same estas nunsemajne. Estas agrable kaj ĝojige citi el
multaj leteroj de niaj novaj aŭ silentemaj geaŭskultantoj.

Kiel multfoje ni atentigas grandparte de la reagoj kaj opinioj de niaj
geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio.
Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan dankon!
Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl
kaj/aŭ   barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al ĉiuj interesiĝantoj,
dezirantaj subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t  kaj tutkore
dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras reagi - per la
subtenaj donacoj. Ili estas tre grava kaj kuraĝiga helpo en la nuna situacio
de nia Redakcio. De ili dependas ankaŭ la enhavo de niaj E-elsendoj.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/  Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml . Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de via propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Ni memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi ankoraŭ trovas
malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu ekzemple
troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun aŭdigataj<,
sekve faru la samon kun la aperanta vorto - >plibonigoj<. La tria paŝo estas
alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<. Nun vi povas
laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj programoj.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

viernes, 29 de enero de 2010

[La Karavelo: 4397] Esperanto.com

Nun Esperanto.com estas beta-versio de internacia virtuala komunumo
de esperantistoj. Esperanto.com  estas socia reto, kreita de
esperantistoj por esperantistoj.

En Esperanto.com vi povas komuniki kun amikoj, krei grupojn kaj
partopreni en ili, aliĝi al eventoj, verki blogaĵojn, alŝuti fotojn,
ludi ludojn, diskuti ks.

Esperanto.com havas multe da eblecoj kaj ni konstante aldonas novajn
kaj plibonigas jam funkciantajn. Ĉiu esperantisto povas libere kaj
senpage partopreni virtualan komunumon Esperanto.com. Ĉiuj eblecoj
aperas tuj post facila kaj rapida kreo de konto.

http://esperanto.com

jueves, 28 de enero de 2010

[lernu-helpantoj] Lernu la bazon de Eo dum 20 semajnoj per lernu!

karaj,

ĉu vi pensas ke indus havi paĝon en lernu.net kun propono de 20-semajna
studplano?

jen provo fari tian planon:

Semajno 1:
- “Pri esperanto”
- “Lingvoprezento”
- “Kial lerni? Kiel lerni?”
- “Bildoj kaj demandoj” 1-5

Semajno 2:
- “La puzlo Esperanto” 1-5
- “Esperanto estas ...”
- “Ana Pana” 1

Semajno 3:
- “Bildoj kaj demandoj” 6-10
- “La puzlo Esperanto” 6-10

Semajno 4:
- “Mi estas komencanto” 1-3
- “Vojagxu kun Zam” 1-5
- “Ana Pana” 2

Semajno 5:
- “Konciza gramatiko + ekzercoj je nivelo 1”, unua duono

Semajno 6:
- “Bildoj kaj demandoj” 11-15
- “La puzlo Esperanto” 11-15
- “Ana Pana” 3

Semajno 7:
- “Bildoj kaj demandoj” 16-20
- “La puzlo Esperanto” 16-20
- “Mi estas komencanto” 4

Semajno 8:
- “Konciza gramatiko + ekzercoj je nivelo 1”, dua duono
- “Ana Pana” 4

Semajno 9:
- “Bildoj kaj demandoj” 21-25
- “La puzlo Esperanto” 21-25
- “Vojagxu kun Zam” 5-10

Semajno 10:
- “Bildoj kaj demandoj” 26-30
- “La puzlo Esperanto” 26-30
- “Vojagxu kun Zam” 11-15

Semajno 11:
- “Mi estas komencanto” 5
- “La puzlo Esperanto” 31-35
- “Bildoj kaj demandoj” 31-35

Semajno 12:
- “Ana Pana” 5
- “La puzlo Esperanto” 36-40
- “Bildoj kaj demandoj” 36-40

Semajno 13:
- “Mi estas komencanto” 6
- “Vojagxu kun Zam” 16-20
- “Bildoj kaj demandoj” 41-45

Semajno 14:
- “Bildoj kaj demandoj” 46-50
- “Mi estas komencanto” 7
- “Ana Pana” 6

Semajno 15:
- “Lingvodemandoj”
- “Pri La Fundamento”, enkonduko kaj antauxvortoj

Semajno 16:
- “Ana Pana” 7
- “Mi estas komencanto” 7

Semajno 17:
- “Mi estas komencanto” 8-9
- “Konciza gramatiko + ekzercoj je nivelo 2”, unua duono

Semajno 18:
- “Mi estas komencanto” 10-11
- “Ana Pana” 8

Semajno 19:
- “Konciza gramatiko + ekzercoj je nivelo 2”, dua duono
- Ripetado

Semajno 20:
- “Lingva ekzameno, nivelo A”
- Verki mallongan leteron en Esperanto al sia lingvohelpanto

------------ -------

komentu! :-)

amike,

Hokan

[La Karavelo: 4387] Ideoj por ŝanĝo en Usono

Karaj Geamikoj!

Momente la pri-esperanta propono de Renata Ventura kun 218 voĉoj estas sur la unua loko en la kategorio de "Education" kadre de la nova, usona voĉdono de la organizaĵo Change.org .

Estas tre grave, ke kiel eble plej multaj samideanoj voĉdonu el la tuta mondo.

Klaku al la suba retejo, ensalutu kaj voĉdonu!

Plej amike
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

PS.: S-ro Leo De Cooman tradukis esperanten la proponon. Baldaŭ ni sendos ankaŭ la esperantlingvan version.












------------------------------
-----------------------------------------------------------------------------------

Por sendi mesaĝojn al la grupo, skribu al esperanto-en-lernejojn@googlegroups.com
Por afiŝigi aliajn elekteblecojn, vizitu la grupon je adreso http://groups.google.com/group/esperanto-en-lernejojn

Ĉiuj mesaĝoj estas aprobataj sen filtrado, sed listanoj, kiuj ne respektas la regulojn de la listo, estos avertataj je unua transpaŝo kaj filtrataj ekde dua transpaŝo.

- sama mesaĝo ne estu sendata al pluraj listoj samtempe, sed aparte al la listo
- la vosto (citaĵoj el responditaj mesaĝoj) estu laŭeble fortranĉata aŭ minimumigata
- la temo rilatu al lerneja instruado de Esperanto
- komentoj, kritikoj pri eventuala "malbona lingvo" uzata de mesaĝinto estu sendataj private al tiu, ekster-liste.

Pri-lingvaj, pri-literaturaj diskutoj okazu prefere en aliaj listoj:
http://groups.yahoo.com/group/AdE-diskuto
http://groups.google.com/group/klasika-esperanto

domingo, 24 de enero de 2010

[esperantocuba] cxu vi sxatas kanti?


En Francio kreiĝis pasintjare interregiona koruso "Interkant', sub gvido de Franjo Leveque, muzikinstruistino en muziklernejo . 
De unu jaro kaj duono la koruso preparas "Ĝenerala Kanto"-n de Pablo Neruda kaj Mikis Theodorakis kun orkestreto, solistoj kaj deklamanto (Jacques Yvart).
Georges Lagrange, famkonata franca esperantisto, siatempe akademiano, tradukis 9 poemojn. Michel Duc Goninaz (ankaux akademiano) tradukis unu plian poemon. Kadre de omaĝo al G. Lagrange la koruso prezentis tiun koncerton en Francio pasintsomere kaj ĝi prezentos la spektaklon plurajn fojojn ĉi jare.
Parto de la koruso "Interkant" (25/30 gekantistoj) pretas flugi al Kubo por prezenti tiun imponan verkon dum la UK. Sed la projekto estos kompleta kiam oni sukcesos kunigi sur scenejon veran internacian koruson da proksimume 100 gekantistoj.

Por helpi la projekton Franjo pretas sendi, per reto,  al ĉiuj gekantistoj interesitaj, muzikan materialon : partituroj kaj registradoj laù viaj voĉoj, (soprano, aldo, tenoro, baso). Dum la venontaj monatoj, ĉiuj gekantemuloj povos sole aù grupe labori.
ŝi pretas alveni Kubon unu semajnon antaù UK por kantigi ĉiujn, kiuj preparis la kantverkaĵon. La provludoj povus okazi dum 3 horoj/tage la 13-14-15-16- ajn de julio 2010 surloke en Kubo kun la franca koruso "Interkant'" .

ŝi tute ne intencas konkurenci la internacian koruson kiu, kiel kutime, havas sian propran repertuaron kaj provludos dum UK.
 
Se vi mem intencas iri al  la UK en Kubo, kaj estas kunkantema, ne hezitu tuj kontakti ŝin!
Se vi mem ne estas kantema, aux/kaj ne intencas iri al la UK en Kubo, ne hezitu tuj kontakti viajn eventuale kantemajn konatulojn, kiuj iros al la kongreso, kaj diskonigi la projekton en viaj kluboj, regionaj, fakaj, landaj asocioj.

Interesitoj bonvolu kontakti:

Franjo LEVEQUE
3, rue Voltaire
22000 - ST BRIEUC (France)
Tel : + 33 (0)9 53 92 77 37
leveque.franjo@ gmail.com

viernes, 22 de enero de 2010

Jam 50 vikifilmetoj spekteblaj

Per la vikifilmeto "Kosmoteleskopo Hubble" nun jam 50 vikifilmetoj estas
spekteblaj. Tio okazis en tre mallonga tempo, nome la unua vikifilmeto
enretiĝis komence de decembro.
La agado tamen daŭros kaj aldoniĝos pluaj filmetoj al tiu jam rimarkebla kaj
certe ankaŭ rimarkinda serio.
La esperantlingva Vikipedio per tio ricevas elementon kiun alilingvaj
versioj de Wikipedia ne havas, nome aŭdeblajn artikolojn.

Mi invitas vin ĝui la oferton kaj spekti la filmetojn.

Sincere
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video
Vikifilmetoj: http://www.traduki.de
resp. http://www.youtube.com/user/traduki

jueves, 21 de enero de 2010

[La Karavelo: 4321] Raporto pri la trejnkurso

RAPORTO PRI LA TREJNKURSO
 =========================
 La trejnkurso 2008 planata de KIEA (Konsilantaro por la Instruado
 de Esperanto en Afrik) kunlabore kun ACE (Afrika Centro Esperantista)
 jhus okazis en Togolando fine de la jaro 2009. La kurso okazis
 en du etapoj : preparkurso prekoresponda kaj la cheesta kurso.
 Ankau tiu chi havas siajn fazojn, entute  kvar : la unua fazo
 okazis de la 23-a ghis la 25a de decembro; la dua, de la 26a ghis
 la 28a de decembro; la tria, de la 29-a de decembro 2009 ghis
 la 2a de januaro 2010; kaj la kvara, de la 3-a ghis la 13a de
 januaro 2010. Entute 30 personoj sekvis la duan etapon dum  dek
 unu reagis al la preparkurso, la unua etapo. Kiel evoluis la tuta kurso.

 De la preparakurso ghis la cheesta  la traktitaj punktoj koncernis
 historion de Esperanto, tekstan komprenon, metodikon/kursgvidadon,
 gramatikon, tropan parolon, ekzamenadon, konsultadon de libroj,
 sanan korpon en sana menso,  uzadon de vortaroj, Esperantismon,
 la Fundamenton de Espepranto, vivkoncepton, ktp.  Pri gramatiko
 zorgis DOUMEGNON Koffi dum ATTAGLO Kokou laboris pri Historio de
 Esperanto. Dum s-ro AGBOLO Didier lernadis kun siaj kolegoj en
 Teksta Kompreno, s-roj ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah,
 SAGBADJELOU Kokou kaj GBEGLO Koffi zorgis pri kursgvidado.


 La unua etapo de la kurso, kiu estis nur perkoresponda, okazis
 en oktobro kaj novembro 2009. Ghin gvidis s-ro GBEGLO Koffi.
 Entute 11 partoprenis, sed ne chiuj povis  la tutan programon
 sekvi. Dum iuj vere lernis, aliaj nur shatus ricevi la demandojn.
 Tamen notindas, ke, kiuj sin donis tute al la kurso, tiuj sekvis
 ghis la fino, kio malfermis la vojon al la dua etapo.

 La  dua etapo de la kurso komencighis la 23an de decembro.
 Estis la unua fazo, kiu zorgis preskau nur pri Historio,
 Gramatiko kaj teksta kompreno. Estis tiel por pretigi la
 gelernantojn al la diversaj ekzamenoj. La lecionojn donis
 s-roj DOUMEGNON Koffi, AGBOLO Didier, ATTAGLO Kokou Evienyeame
 kaj GBEGLO Koffi kiu kunordigis la tutan laboron. En la unua
 tago estis tri grupoj char ne chiuj havas la bonan nivelon por
 sekvi la trejnkurson. Kiuj kapablas elteni tion, tiuj konsistigas
 la unuan grupon. Membroj de la dua grupo estas la homoj, kies
 lingvonivelo povos ebligi la sekvadon de la trejnkurso sed kiuj
 bezonas iom da formigho. Tiam oni pensis, ke  ghis la fino de
 la unua fazo de la unua fazo tiuj chi homoj estos kapablaj sekvi
 la pedagogian parton de la trejnkurso. Jam je fino de la unua
 tago oni rimarkis, ke homoj de la dua grupo kapablas elteni la
 unuan grupon kaj tiel ili en la posta tago jam eklernis en la
 unua grupo. La tria grupo kun du homoj instruistoj de Instituto
 Zamenhof estis komencantoj. Pri ili zorgis GBEGLO Koffi, uzante
 la lernolibron Metodo 11. Tiu chi unua etapo okazis senprobleme
 kaj chiuj, instruistoj kaj ge-seminarianoj diligentis. Menciindas,
 ke estis du virinoj (unu el DRKongolando, kaj la alia el Togolando).

 La 26-an de decembro 2009 ekis la dua fazo. S-roj ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah
 kaj SAGBADJELOU Kokou bonvenigis la kursanojn en  klaschambro de
 la kongresejo en la urbo ANEHO. Estis la teoria parto de kursgvidado.
 La geseminarianoj sekvis la prezentadon de s-ro Mensah kaj poste la
 klarigojn de s-ro Kokou. Je la fino de la kurso ekzercoj praktikaj
 estis donitaj al ili.
 La postan tagon oni reiris al la kurso kaj tiam la trejnkursanoj
 prezentis sian respektivan laboron. Oni notis kiel ili komprenas
 la kursgvidadon kaj rimarkoj/klarigoj estis faritaj. Tiel okazis
 ankau en la tria sesio de la kursgvidado. La 28-an de decembro 2009
 finighis la  dua fazo de la unua etapo.

 La 29-an  de decembro chiuj reiris al siaj laboroj. Estis iom da
 shanghoj en la programo char jam okazis ekzamenoj dum la kongreso,
 ke necesis redukti la parton  gramatikan/historian por doni pli
 da atento al la kursgvidado. S-roj DOUMEGNON Koffi, ATTAGLO Kokou Evieyneame,
 AGBOLO Didier daurigetis siajn  respektivajn lecionojn, dum GBEGLO Koffi
 gvidadis la praktikan parton de la kurgvidado. Oni kunlernis pri la
 prezentado de la kursoj lau la Zagreba Metodo kaj Metodo 11.
 Ghenerale temis pri prezentado de rektmetoda kurso. Estis prezentita
 skemo por prepari kaj prezenti la lecionojn.  La kursanoj ricevis
 farendajn ekzercojn.

 La 30-an de decembro okazis la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI.
 La tuta tago estis dedichita al tiu laboro, ke la kursgvido
 rekomencighu en la posta tago.

 La 31an de decembro estis la daurigo de la kursgvidado. La kursanoj
 prezentis  siajn laborojn kaj chiuj donis siajn vidpunktojn. Estis
 tre vigla debato, kiam chiu tute libere esprimis sin. La festa nokto
 pauzigis kaj instruistojn kaj kursanojn, ke nur la 2-an de januaro
 ili reiris al siaj laboroj. Tiam estis al ili prezentita la ekzamena
 sistemo de EdukARE (antaue KIEA). Okazis ankau taksado de la tuta
 kurso. Dum la kursanoj donis siajn impresojn pri la kurso, la kursgvidantoj
 kontrolis
 ilian komprenon pri la tuta kurso por scii kiuj el ili kapablas
 gvidi kurson post la trejnkurso. El tio sekvas,
 ke  dek ok personoj kapblas gvidi  kurson, sekvinte  la seminarion.Tiel
 finighis la tria fazo. Tiam la homo el Benino reiris al sia lando dum
 togolandanoj el aliaj urboj reiris al siaj respektivaj lokoj. Plurestis
 en Instituto Zamenhof la Kongolandanino.


 Alexandrine profitis la restantajn tagojn por pli bone koni
 Instituton Zamenhof, Togolandon kaj ankau por plu lerni. Shi
 tiel pluinstruighis che laborantoj en Instituto Zamenhof pri la
 lingvo mem, pri informadiko kaj ankau pri gvidado de kursoj.
 Alexandrine povis tiel lerni pri Cseh-Metodo kaj ankau pri
 la organizado de la ekzameno A de EduKARE. La 13-an de januaro
 2010 finighis la lasta fazo de la dua etapo, kiu samtempe
 estis la fino de la tuta seminario.


 Jes, finfine okazis la seminario planita jam en 2007. Chu la
 celoj estas atingitaj ? Char dek ok homoj el 30 kapablas
 instrui, neniu dubigas, ke la seminario ne atingis sian celon.
 Tamen notindas, ke estas  tre granda bedauro, ke aliaj homoj
 bezonantaj tiun chi formighon ne povis partopreni nur pro
 la fakto, ke ili respektas la postulojn de kelkaj esperantistoj
 ke ili ne kunlaboru kun Afrika Centro Esperantista. Kiuj
 perdas tiel, tiuj estas ne la postulantoj sed la respektantoj
 de la postulantoj kaj la sekvoj pezas sur Afriko. Estas
 la momento, ke oni silentu, tiel ebligante al afrikaj
 esperantistoj rilati unuj kun la aliaj. Tiu divido semita en
 la afrika movado influas pli malbone la afrikan movadon ol
 la konduto de afrikanoj mem. Mankas multo en la movado afrika.
 La preparkurso ebligis scii, ke  multaj posedas la lingvon
 nur elemente. Kulpas en tio ankau la organizado de la movado
 en unuopaj landoj afrikaj. Kiom da landoj afrikaj havas
 klarajn planojn pri instruado de Esperanto ? Kiom da ili
 klopodas mem organizi propran seminarion  kaj okazigi
 ekzamenojn ? Tion afrikanoj prizorgu, anstatau malhelpi
 siajn samkontinentanojn, kiuj vere luktas por la antaueniro
 de la afrika movado. Esperantistoj tutmondaj helpu al
 afrikaj esperantistoj sed ili ne kondichigu sian helpon al
 obeigo troa de afrikanoj al ili. Nur tiel afrikaj esperantistoj
 povos senti sin tute liberaj libere rilati kun samkontinentanoj
 timante neniun sankcion de la helpantoj.


==============================
================
"Ne koleru, nek kolerigu la aliajn, sed ghoju kaj ghojigu la aliajn"
(Esperantujisma Slogano)
*********************************************
<> en kor' al ni sonas.
<
Se vi pacience eltenos>>
Zamenhof
*********************************************
La vero chiam verdiktas.
*********************************************
GBEGLO Koffi, B. P. 13169, Lome, TOGOLANDO
TEL:
- Hejme :(228) 227 21 17
- Oficejo (IZo): (228) 227 51 64
                (228) 271 47 12
                (228) 27115 57
-Posxtelefono :(228) 928 16 26
 E-posxto : esp.togo@cafe.tg

[esperanto-en-andaluzio:273] Fw: [ib-esp] ESPERANTO Y TRADUCCIÓN (UTOPIA Y REALIDAD 2009)

----- Mensaje original -----
De: petro           Hisperantouea@terra.es
Enviado: martes, 19 de enero de 2010 22:46
Asunto: [ib-esp] ESPERANTO Y TRADUCCIÓN (UTOPIA Y REALIDAD 2009)

Saluton al cxiuj:

"BIBLIOTECA ELECTRÓNICA DE EXCMA. DIPUTACION DE SORIA"

Temas pri "Disko" sub la gvido de Juan M. Zarandona, profesoro de la Univ. de Valladolid en Soria, en kiu aperas la laboroj faritaj de la gelernantoj de kurso por licenciuloj, rilate esperanton.

Estas en la hispana lingvo, do gxi tauxgas por disdoni al Bibliotekoj.
Oni jam disdonis kelkajn, sed mi havas ankoraux pli ol 200 ekzemplerojn.

La plej interesaj temoj kiujn gxi entenas, estas tiuj pritraktitaj de la gelernantoj mem, ekzemple:

Presencia del esperanto en el cine,
Esperanto, argumentos a favor y en contra.
La literatura en esperanto.
El léxico esperanto. etimología
Ktp.


La disko estas senpaga.
NUR VI DEVAS PAGI LA SENDOKOSTON
Petu por la bibliotekoj de via urbo kaj apudaj

MI atendas viajn demandojn.

Jam kelkaj grupoj petis la diskojn.

Unu koverto kun 2 diskoj, kostas 3 euxrojn
Unu skatolo kun 6 diskoj, kostas 6 euxrojn
Granda skatolo kun 12 diskoj, kostas 9 euxrojn

Ne prokrastu la peton, NUN estas la momento.

Amike
Pedro a. Garrote     Hisperantouea@terra.es

[esperantocuba] 95 -a Universala Kongreso de Esperanto Havano, Kubo, 17 - 24 Julio 2010

95 -a Universala Kongreso de Esperanto Havano, Kubo, 17 - 24 Julio 2010

Konstant adreso: Universala-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176.NL- 3015 BJ Rotterlando. Retadreso: Kongresoj@co. uea.org
TTT:http://www.. uea. org/kongresoj/ uk_2010.html

Kongresa Temo: La 95-a UK estos dedicxita al la Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, proklamita de UN kaj Unesko.

Kongresejo
La kongreso okazas en Palacio de Conveciones, http://www.. cpalco. com/
moderna kongreso kun gxusta kapacito por la UK. Gxi atingeblas per publika transporto, taksio kaj busoj organizitaj de UEA (el la hoteloj de la Dua Bulteno)
KEA Kubo tre intence laboras.....

Vojagxado
La ekterlando eblas atingi Havanon nur aviadile, kies cxefa flughaveno estas Internacia flughaveno José Martí (HAV). De tie eblos iri al la urbo/kongresejo per transporto ofertata de UEA aux taksie. La nacia flugkompanio Cubana havos specialan tarifon por la kongresanoj.

Ekskursoj
Ankaux la priskriboj de la antaux - post - kaj dumkongresaj ekskursoj aperos en la Dua Bulteno. Inter la vizitotaj lokoj estas historiaj urboj (ekz.Santiago de Cuba), Varadero kaj malpli konataj (sed ecx pli belaj) plagxoj, la landinterno de insulo, Malnova Havano. Oni ankoraux esploras pri antaux - aux postkongresaj arangxoj en aliaj landoj de la regiono.

ILEI-Konferenco
La 43-a ILEI- Konferenco (11 - 17 Julio) okazos en la hotelo Caminao en Matanzas. Aligxilo kaj pliaj informoj cxe http://www.ilei. info/konferenco/ 2010/KUBO_ Unua_bulteno. pdf.

Aligxilo
Aligxilo estas ricervebla cxe la perantoj kaj cxe la Centra Oficejo, kiu volonte liveros gxin grandkvante por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-arangxoj. Eblas ankaux elsxuti gxin en PDF-formato cxe la Kongresa TTT-ejo, kaj tie rete aligxi al la UK.

Pliaj informoj en la Dua Bulteno..... Dankon... ....
 

viernes, 15 de enero de 2010

Pola Radio: letero je 14 Januaro

Karaj Geaŭskultantoj,
En la semajno 11-15.01.2010 ĉe nia retpaĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo
aldoniĝis/as ĉi-sube menciataj programoj. Ekde la apero ili estas elŝuteblaj
dum 14 sinsekvaj tagoj.

11.01.2010 – Krom tiutagaj novaĵbulteno kaj temoj el la pola gazetaro ni
rememorigas nian arkivan felietonon, per kiu ni invitas al diversaj
vizitindaj lokoj en Pollando. Ĉi-foje ni memorigas nian invitfelietonon al
la urbo Inowroclaw.

12.01.2010 – Nunsemajne ne aŭdiĝas nia tradicia trarigardo de la E-Gazetaro.
Ĉerpante el la sondokumenta arkivo ni memorigas interparolon kun ĉina
E-aganto kaj literaturisto Miĉino, kiu estas la E-nomo de s-ano Guozhu.

13.01.2010 - Restante en la rondo de la E-literaturo ni daŭrigas la
prezenton de unu el la plej famaj E-klasikaĵoj, kiu estas "La Faraono" de
Boleslaw Prus. La traduko de Kazimierz Bein daŭre imponas per klara kaj
eleganta lingvaĵo.

14.01.2010 – Lastsabate, te. la 09-an de januaro en la CO de UEA okazis
enorma evento, nome la lanĉo de la festlibro omaĝe al profesoro Humphrey
Tonkin lige kun lia 70-jariĝo. La eldonita de UEA "La arto labori kune"
kunvenigis 50 invititajn gastojn, inkluzive UEA-estraranojn kaj multajn
kontribuintojn de la festilibro. Tuj post la solenaĵo prof. Humphrey Tonkin
gastis antaŭ nia mikrofono.

15.01.2010 – Vendredo fiksiĝis en la lasta programa kadro kiel tago de la
leterkesta rendevuo. Same estas nunsemajne.

Kiel multfoje ni atentigas grandparte de la reagoj kaj opinioj de niaj
geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio.
Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan dankon!
Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl   kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al ĉiuj interesiĝantoj,
dezirantaj subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:  vars-t  kaj tutkore
dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras reagi - per la
subtenaj donacoj. Ili estas tre grava kaj kuraĝiga helpo en la nuna situacio
de nia Redakcio. De ili dependas grandparte la enhavo de niaj E-elsendoj.
Lastatempe niaj dankaj vortoj direktiĝas al Alain Chalm en Francio.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/  Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml . Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Ni memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi ankoraŭ trovas
malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu ekzemple
troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun audigataj<,
sekve faru la samon kun la aperanta vorto – >plibonigoj<. La tria paŝo estas
alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<. Nun vi povas
laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj programoj.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

[La Karavelo: 4308] Urbodomo de Belorizonto (Brazilo) kreos datumbazon de parolantoj de angla lingvo

(tradução em português abaixo)

Amikoj,

La Urbodomo de Belorizonto (Belo Horizonte, Brazilo) kreos datumbazon de homoj, kiuj parolas la anglan lingvon cele al la Futbala Mondpokalo kaj Olimpikoj, kiuj okazos en nia lando. Por tio, ĝi proponas SENPAGAN ekzamenon laŭ TOEIC Test al la interesiĝintoj. Pliajn informojn vi povas legi (en la portugala lingvo) en http://www.fundeg.org/masterpage/index.php?option=com_content&view=article&id=62&Itemid=54&lang=br

Ĉu tio ne estas bona okazo por montri la taŭgecon de Esperanto por tio?

Amike,
Tulio Flores

===============================================

Amigos,

A Prefeitura de Belo Horizonte criará um banco de dados de pessoas que falam inglês com vistas à Copa do Mundo e às Olimpíadas que acontecerão em nosso país. Para isso, ela oferece um teste GRATUITO segundo as normas do TOEIC Test aos interessados. Mais informações podem ser obtidas em http://www.fundeg.org/masterpage/index.php?option=com_content&view=article&id=62&Itemid=54&lang=br.

Não é uma boa oportunidade para mostrarmos a viabilidade do Esperanto para isso?

Atenciosamente,
Túlio Flôres

============================================
VTF - Vortaro Tulio Flores
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

jueves, 14 de enero de 2010

[La Karavelo: 4301] duoninsulo, insulduono kaj terpomoj

Karaj amikoj:

La ĵusa terura tertremego en Haitio pensigis min pri la vortoj "insulduono",
"duoninsulo" kaj "terpomo".

Efektive, Haitio situas sur insulduono, tio estas, sur duono de insulo.
Kompreneble, tio ne estas ekzakte duono de la insulo, do eble pli ekzakte
oni devas diri, ke ĝi situas sur insulparto de Hispaniolo.
Sur la alia parto situas Domingo.
Do, preferindas diri, pri tiu koncepto, "insulparto" ol "insulduono".
Same okazas kun la portugallingva kaj tetuma Timorlesto
rilate la insulon Timoro. La alia parto ne estas sendependa,
kaj ĝi apartenas al Indonezio.
Same pri la insulo Irlando, ktp.
Do temas pri insulpartoj, ne pri insulduonoj.

La uzata vorto "duoninsulo" ankau ne estas bona.
Ĝi memorigas min pri alia esperanto-monstreto: "terpomo".
Fakte Iberio ne estas duoninsulo, ĉar ĝi ne estas insulo,
tiel kiel terpomo ne estas pomo.
En tiu kunmetaĵo, la elemento "duon_" funkcias kvazau ĝi estus prefikso
kun la senco "preskau", "proksimume".
Tamen, tio eskapas al la kutima rigoreco de esperanto,
kaj enkondukas la lingvon en metaforajn nerigoraĵojn
similajn al tiuj de la etnaj lingvoj.
La vorto "duoninsulo" esta pausita de la latina "paeninsula",
kiu enhavas la saman konstruon.

Pri la vorto "terpomo" mi jam solvis la nelogikaĵon
en miaj lecionoj. Mi konsideras ĝin unuelementa "terpom-"
kaj tiel mi evitas, ke lernantoj tuj vidu la nelogikaĵon de "ter-pom-".
Tamen, se oni sisteme faros la samon por aliaj vortoj,
la aglutina esperanto-sistemo estiĝas pli problemiga ol helpiga.

Do, mi uzas la vortojn "terpom-o" kaj "insul-part-o" por la menciitaj konceptoj.
Sed kion fari pri la nomata "duoninsulo"?
Ĉu iu el vi havas au jam legis proponon tiurilatan?

Eble skandinavianoj, iberianoj, italoj, grekoj kaj aliaj duoninsulanoj jam pripensis pri tio.

Amike,

João José Santos

[esperantocuba] UNIVERSALA KONGRESO EN HANOJO EN 2012

UNIVERSALA KONGRESO EN HANOJO EN 2012

La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ghis la 12-a de januaro. Ghis la lasta momento ankau la korea urbo Busan konkursis, kun alloga oferto, pri la rajto okazigi la Kongreson, sed post longa diskuto la Estraro decidis favore al la vjetnama chefurbo. La Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la Universalan Kongreson ghi gastigos por la unua fojo.

La nuna Estraro kunsidos ankorau komence de la chi-jara UK en Havano, kie ghi tamen traktos nur lastajn teknikaj detalojn de la kongresa programo. Kutime la Estraro havas plenkunsidon en Roterdamo en marto-aprilo, sed chi-foje la kunsido estis plifruigita kaj okazis tuj post la ceremonio por la publikigo de festlibro por Humphrey Tonkin. La tradicia printempa kunsido farighis do vintra. La estraranoj devos ankorau trakti kaj decidi pri multaj aferoj rete, char pro la frua kunsidodato ekz. la financaj dokumentoj ne povis jam esti pretaj. Tio lasis al la estraranoj pli da tempo por intershanghi ideojn interalie pri stimulado de la nun okazanta diskuto pri nova strategia plano por UEA. Tiurilate ili atendas multe pli da aktiveco de la komitatanoj, sed ili klopodos pli vaste altiri ankau membrojn kaj aliajn esperantistojn en la diskuton pri tiu dokumento, kiu devus difini la plej irindan vojon por UEA dum la venontaj dek jaroj.

Kun Stefan MacGill, prezidanto de ILEI kaj ghia observanto che la Estraro de UEA, oni parolis pri la plua evoluigo de la instrua agado. La Estraro gratulis ILEI pro la sentebla plivigligho de ghia agado post la pasintjara konferenco. Kun granda kontento oni notis la bonan starton de la Esperanto-ekzamenoj lau la normoj de la Europa Referenckadro. Pri tio raportis Katalin Kovats el edukado.net
 
, membro de la UEA-komisiono pri la novtipaj ekzamenoj. Por fina aprobo de la Komitato oni sendos proponon pri gisdatigaj modifoj en la interkonsento inter UEA kaj ILEI pri la instrua agado. La interkonsento estis aprobita en la UK en Havano en 1990 kaj estos do reviziita en la dua Havana UK. La propono estis jam aprobita de la estraro de ILEI, kies komitato siavice traktos ghin en la ILEI-konferenco en Matanzas.

Por la nova serio de elstaraj sciencaj verkoj, "Scienca Penso", en kiu jam aperis "La origino de specioj" de Darvino, la Estraro aprobis regularon kaj envicigis por aperigo kiel ghia dua titolo la verkon "Lingvo kaj menso" de la fama lingvisto Noam Chomsky. Kiel observanto de TEJO partoprenis la kunsidon la nuna TEJO-volontulo Alexandre Baudry, kiu raportis i.a. pri la baldaua apero de la eldono 2010 de la listo de gastigantoj de la Pasporta Servo kaj pri la planata grafika reformo de la revuo "Kontakto".
 

Magistro Luis L. Cordova Arellano
Jura Fakultato-UABC- UNAM-Doktoranto- IIJ-UNAM
Instruisto en Seminario pri Unueca Perceptado per la Reto: psicologiaholokinet ica.org
Profesoro pri Internacia Juro kaj Esperanto-UNAM - cordovaluis. org
Telefonoj: 55 + 22 56 37 52(Portebla) -(01+55)5661- 4080(advokatejo) Skajpo: cordovaluis
Estas neceso por la homaro ke Unueca Perceptado eniru en la kulturon
Seminario pri UP per la Reto, verkoj, videoj kaj audoj:
http://www.percepci onunitaria. org/eo

martes, 12 de enero de 2010

SOLDATO EN LA ARMEO DE DIO - SOLDADO EN EL EJÉRCITO DE DIOS - SOLDIER IN GOD'S ARMY

SOLDATO EN LA ARMEO DE DIO
En Jom Kipur, la plej sankta tago por  judoj, renkontas la rabeno s-ron
Blum, kiu vizitas la sinagogon nur unu fojon  dum la jaro.
Rabeno: "Mi ĝoje bonvenigas vin, Blum. Mi invitas vin aliĝi al  la Armeo
de Dio kaj viziti nin pli ofte." *
Blum: "Mi jam apartenas al la  Armeo de Dio."
Rabeno: "Kiel tio povas esti? Vi alvenas nur unu fojon  jare."
Blum (flustre): "Mi apartenas al la Sekreta Servo!"
- * Armeo de Dio:  "virtuala" nomo de tiuj, kiuj adoras kaj servas Dion:
tiuj, kiuj preĝvenas al la  sinagogo ĉiutage ktp.
El: Josef Shemer
SOLDADO EN EL  EJÉRCITO DE DIOS
El día de Yom Kippur,  el día más sagrado de los judíos, el rabí se
encontró con el Br. Blum quien  visitaba la sinagoga solamente una vez al año.
- Te doy la  bienvenida con alegría, Blum. Te invito para que te unas al
Ejército de Dios y  nos visites con más frecuencia.
- Ya pertenezco al  Ejército de Dios.
- ¿Cómo puede ser  eso? Tú sólo vienes una vez al año.
- (En voz baja)  ¡Pertenezco al Servicio Secreto!
* Ejército de Dios:  Nombre que se le da a aquellos que adoran y sirben a
Dios; aquellos que rezan en  la sinagoga todos los días, etc.
Mar  =)

SOLDIER IN THE ARMY OF GOD
On Yom Kippur, the most holy day for  Jews, in the synagogue the rabbi met
Mr Blum, who visited the synagogue only  once a year.
Rabbi: I welcome you with joy, Blum. I invite you to join the  Army of God
and visit us more often.
Blum: I already belong to the Army of  God.
Rabbi: How can that be? You only attend once a  year.
Blum,whispering: I belong to the Secret Service!
- *Army of God: A  "virtual" name for those who adore and serve God: those
who pray at the  synagogue every day, etc.

Retejoj en Jutubo (en esperanto)

Saluton,
Mi kolektis ĉiujn retejojn de la jutub-uzantoj, en la 10-a de januaro  2010.

Bonvolu abonu ĉi tiujn kanalojn pro inciti la kreojn de novajn filmetojn.

http://www.youtube.com/user/amadeus5521 - 211 abonantoj

http://www.youtube.com/user/amuzulo - 11 abonantoj

http://www.youtube.com/user/bluaĉielo -  10 abonantoj

http://www.youtube.com/user/Esperantoestas - 228 abonantoj

http://www.youtube.com/group/esperanto - 31 abonantoj

http://www.youtube.com/user/EsperantoTv - 89 abonantoj

http://www.youtube.com/user/esperantoitalia - 27 abonantoj

http://www.youtube.com/user/arekkusu81 - 24 abonantoj

http://www.youtube.com/user/ETV7 - 7 abonantoj

http://www.youtube.com/user/EsperantoFreiburg - 6 abonantoj

http://www.youtube.com/user/fimojNET - 13 abonantoj

http://www.youtube.com/user/ismaelvlcosta - 4 abonantoj

http://www.youtube.com/user/Kanguruo - 36 abonantoj

http://www.youtube.com/user/kastoraklubo - 16 abonantoj

http://www.youtube.com/user/LEKSK - 18 abonantoj

http://www.youtube.com/user/mazigondolando - 153 abonantoj

http://www.youtube.com/user/melburno - 84 abonantoj

http://www.youtube.com/user/MEKTV - 29 abonantoj

http://www.youtube.com/user/mondano2009 - 17 abonantoj

http://www.youtube.com/user/Profetak - 34 abonantoj

http://www.youtube.com/user/Peranto1 - 28 abonantoj

http://www.youtube.com/user/papilioj - 47 abonantoj

http://www.youtube.com/user/vagnero - 17 abonantoj

http://www.youtube.com/user/televido - 8 abonantoj

http://www.youtube.com/user/traduki - 18 abonantoj

http://www.youtube.com/user/Verdlanco - 2 abonantoj

Amuziĝu! 
(Jose Mendez-http://groups.google.com/group/lakaravelo/browse_thread/thread/2084b45a6b911f63)

Esperantista mondmovado kaj Interreto

 

Karaj Geamikoj!

Ekzakte antau( unu jaro, kadre de voc^dono de la usona organizaj^o Change.org , nia esperantista mondmovado atingis grandan sukceson. El inter proksimume 8.000 proponoj tiu de S-ro Oleg Izyumenko (pri la eksperimenta instruado de Esperanto, kiel unue lernenda, fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto en Usono) atingis la 25-an lokon. Ekde tiam la organizaj^o Change.org (kiu havas pli ol 1.000.000 da membroj) oficiale subtenas la Universalan Esperanto-Asocion, kiel sian partneran organizaj^on.

La 15-an de decembro, 2009, 30 landaj c^efpag^oj de Google aperis sub la esperanta flago. Tutmonde milionoj da homoj informig^is pri Esperanto. Subite kreskis la nombro da vizitantoj en preskau( c^iuj esperantaj retejoj.

En la sama tago Esperanto estis la temo de c^efartikolo de la elektronika eldono de National Geographic.
Nun ni denove havas eblecon al grandsignifa, por esperanta agado c^e Google.
Ni petas Vian urg^an helpon!

Per minimume 1.000 pliaj voc^oj Google tre vers^ajne enkondukus ankau( la Esperantajn c^apelitajn literojn en sian pos^telefonan reton. )
Kiel voc^doni?

************ ********* ********* ********* ********* ********* *********
1. Se Vi jam havas validan Google-konton/ retpos^tadreson kun finaj^o
...@gmail.com ************ ********* ********* ********* ********* ********* *********
- Klaku sur la c^i-suban retadreson:

http://code. google.com/ p/android/ issues/detail? id=1730   
- Poste klaku sur "Sign in" (=ensaluti) en la supra, dekstra angulo.
- Tajpu Vian
...@gmail -an retpos^tan adreson kaj pasvorton en la aperintajn fenestrojn.
- Klaku sur la sube videblan, grizan kampon "Sign in".
- Aperos nova pag^o, en kiu Vi povas voc^doni. Maldekstre en la 5-a linio, sur blua fono aperos malgranda, blanka, kvinpinta stelo. Dekstre de tiu c^i stelo aperos la sekva teksto: "Issue 1730: Add Esperanto characters" (=Temo 1730: Aldonu Esperantajn literojn)
-Simple klaku sur la blankan steleton. Okaze de sukcesa voc^dono g^i farig^os flava. Post iom da tempo (ofte post nova alklako...) en la 6-a vico, en la teksto "... people starred this issue" (... = nombro da voc^donintoj) la cifero kreskas  je unu (c^i-momente 301).

Hodiau( sur tiu c^i pag^o estas 190 komentoj. Ne necesas komenti, sed ja nepras klaki sur la blankan stelon kaj atenti, ke g^i farig^is flava.
Samtempe, plej malsupre devas aperi la sekva teksto, apud alia, flava stelo: - "Your vote has been recorded" (=Via voc^o estis registrita)

************ ********* ********* ********* ********* ********* ********* ********* *                                                                                                                                                                                                  2.
Kiuj ankorau( ne havas  Google-konton, au( retpos^tan finaj^on ...@gmail.com  ************ ********* ********* ********* ********* ********* ********* ********* *
tiuj devas g^in krei(senpage! ). ************ ********* ********* ********* ********* ********* ********* *********

- Unue klaku sur "Sign in".
- Sub la aperantaj fenestretoj klaku sur "Create new account". (=Krei novan konton)
- Aperas nova pag^o kun novaj fenestretoj kaj kun la frazo
"Required information for Google account".
(= Necesa informo por akiri Google-konton) .
- Plenigu la aperantajn fenestretojn.
"Your current email address" (=Via nuna retadreso)
"Choose a password" (Tajpu minimume 8-literan pasvorton)
"Re-enter password" (Tajpu la saman pasvorton denove kaj notu g^in, c^ar  Vi poste povos krei pere de g^i novan retadreson, propran korespondan    liston, ktp. ktp.)
"Location" (Elektu la nomon de Via lando)
"Get started with Google code" (Tajpu en la aperantan fenestreton tiujn
literojn - iom malfacile legeblajn -, kiujn Vi vidas sur
la ekrano.
- Fine klaku sur la vorton "Accept".
- Post iom da tempo Vi ricevos mesag^on de Google. Klaku sur la retadreson, trovig^antan en la mesag^o. Per tio Vi pruvos, ke Vi estas vere ekzistanta persono...

- De tiam Vi rajtas voc^doni, lau( la 1-a punkto.

Petu ankau( Viajn geamikojn, ke ankau( ili voc^donu! Bonvolu plusendi tiun c^i mesag^on! Estus treege malagrable, se Google konvinkig^us, ke nur kelkcent esperantistoj vivas sur la planedo Tero... :-))

 
 
 
 
 
 
 
 
cid:image001.gif@01C9B61B.354A3E00

 

lunes, 11 de enero de 2010

Le Monde Diplomatique en Esperanto, januaro

Legeblas en la reto la januara numero de "Le Monde Diplomatique" en
Esperanto:
http://eo.mondediplo.com/

Ĉefaj artikoloj:

Ĉu Usono reformeblas ?
Serge HALIMI

Trukoj por vendi popece la publikan havaĵon
Laurent BONELLI , Willy PELLETIER

Avido ĉirkaŭ Mozambiko
Augusta CONCHIGLIA

La uzantoj pagas la enborsigon de la berlinaj transportiloj
Olivier CYRAN

Por agrokultura modelo en la Sudo-landoj
Jacques BERTHELOT

-----

Informis Dario

domingo, 10 de enero de 2010

FARENDA LABORO - QUEHACERES - ESSENTIAL WORK

FARENDA LABORO
Al nova emerito, la edzino demandas :
- Kion vi  planas fari hodiaŭ ?
- Nenion!
- Sed tion, vi jam faris hieraŭ.
- Jes,  sed mi ankoraŭ ne finis.
El: Elisabeth Barbay, laŭ propono de Guy  Brochard.

QUEHACERES
La esposa de un  recién jubilado le pregunta:
- ¿Qué piensas hacer  ahora?
-  ¡Nada!
- Pero, eso fue lo  que hiciste ayer.
- Sí, pero no  terminé.
Mar  =)

ESSENTIAL WORK
The wife of a new retiree asks him: “What are you  planning To do today?”
“Nothing!”
“But that’s what you already did  yesterday.”
“Yes, but I’m still not finished.”
Trans.:  Alano.

La leĝo de Tonjo

Tre simpatia kaj samtempe tre modesta homo diris:

>>>Mi trovis kelkajn ĵusajn kazojn pri tiu ĉi Leĝo en la pasintaj

tagoj, sed permesu ke mi ne detaligu ilin tie ĉi: la forto de ajna Leĝo
ne troviĝas en la priskribo de pasintaj okazintaĵoj, sed la antaŭvido de
estontaj plenumadoj, kaj oni certe trovos tian konfirmon multajn fojojn
en la estonto...Kaj profitante mian naturan modestecon, mi donas mian
permeson ke oni uzu la nomon Leĝo de Tonjo, por ĝi.
Do, mi ripetu, pli citeble, kaj iom modifite por klareco, laŭ sugesto de
amiko:

     Leĝo de Tonjo: “Ju pli longas reta diskuto en Esperanto, des pli la
probableco, ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la
uzata vortigo, (asimptote) proksimiĝas al 1.”<<<

file:///Blogoj/la-legho-de-tonjo.htm

Jes. Estas vere. Tamen estas interese ke el la komentoj neniu klarigis
la kialon. Do, kial en la esperantaj forumoj oni parolas pli volonte pri
gramatikaĵoj ol en la aliaj forumoj? Mi devas aldoni ke mi volonte akceptas
gramatikajn diskutojn se tio savos nian forumon de la morto... Al la supra
demando mi respondas jene: Malmultaj esperantistoj uzas la lingvon
ĉiutage kaj tuttage. Do Esperanto en certaj detaloj restas ĉiam fremda
lingvo. Se ni restas inter samnacianoj, Esperanto ŝajnas esti kvazaŭ propra
lingvo. Sed ĉi tie, en internacia forumo la afero estas multe malpli
simpla. Kiom da kapoj tiom da opinioj, tiom da esprimmanieroj. El cent
opinioj estas malfacile decidi kiun elekti kaj kiun forĵeti. Kaj vi,
estimata samforumano, kion vi pensas?

Eugenio

http://www.youtube.com/watch?v=VydRP0cTTdY

http://it.wikipedia.org/wiki/Campo_Santa_Margherita

http://www.youtube.com/user/fabigen1

sábado, 9 de enero de 2010

[esperantocuba] Esperanton aperas hodiaŭ en "Público"

Vere favora kaj interesa artikolaro mencianta Esperanton aperas hodiaŭ en "Público"
 
(Pedro Azpeitia estis la unua kiu hodiaŭ atentigis pri ĝi en du forumoj).
 
Temas pri unu longa raporto de Alex Vicente, ekde Filadelfia, Usono, bazita sur intervjuo kun la lingvistino Arika Okrent, sekvata de raporto titolita "La madre de todos los diccionarios" . Ili aperas kune en retpaĝo. En alia retpaĝo aperas intervjuo de Lidia Penello, el Barcelono, kun la verkisto Javier Guerrero, laŭ la titolo "Internet es una revolución para el esperanto".
 
 
 
Darío

[esperantocuba] "Internet es una revolución para el Esperanto"

"Internet es una revolución para el Esperanto"

Javier Guerrero. Traductor


http://www.publico. es/culturas/ 282795/internet/ revolucion/ esperanto (contiene comentarios)



LIDIA PENELO - BARCELONA - 04/01/2010 06:00

Rakonto significa cuento en esperanto. La editorial Alpha Decay acaba de publicar el primer relato escrito en la célebre lengua artificial que se traduce al español. La liberación del juez, de Ferenc Szilágyi (Hungría, 1895-1967) es "una fábula moderna sobre la fuerza de las estructuras sociales" según apunta su traductor, Javier Guerrero. Un relato a lo Chéjov en esperanto.

¿Es usted el primero en haber traducido al español un texto escrito en esperanto?

Sí, hasta la fecha en España no se habían traducido textos escritos en esperanto, aunque autores como Shakespeare sí están traducidos a la lengua inventada por Ludwik Zamenhof en los últimos años del siglo XIX. Para probar la flexibilidad de su invento, Zamenhof tradujo partes de la Biblia y textos de todo tipo.

¿Se puede considerar el esperanto una lengua viva?

Internet ha sido una revolución para el esperanto, una especie de renacimiento. En las redes sociales tiene presencia. Yo lo aprendí con 18 años, lo tuve aparcado pero últimamente me he reconectado con él e incluso tengo un blog en esperanto.

¿Es fácil de aprender?

Sí, tiene una gramática muy simple y las normas son sencillas. El vocabulario está sacado de la raíz común compartida por más idiomas.

¿Y se gana la vida con el esperanto?

No, soy traductor de inglés, pero también hablo ruso, francés, italiano, alemán, un poco de hebreo y un poco de árabe.

Háblenos del cuento que ha traducido.

La liberación del juez es un relato corto de Szilágyi, un autor vinculado con la escuela de Budapest y que escribió la mayor parte de su obra en esperanto. El protagonista es un juez burgués de mediana edad y el cuento arranca cuando una mañana hace novillos de sus obligaciones. La aventura le conecta con la infancia pero también le recuerda que el tiempo pasa y no de largo.


* Nota: Contiene comentarios. Ver: http://www.publico. es/culturas/ 282795/internet/ revolucion/ esperanto



Sherpa
© Diario Público.
Calle Caleruega nº 104, 1ª planta. Madrid 28033.
Teléfono: (34) 91 8387641
Mediapubli Sociedad de Publicaciones y Ediciones S.L.
~





 
--
Magistro Luis L. Cordova Arellano
Jura Fakultato-UABC- UNAM-Doktoranto- IIJ-UNAM
Instruisto en Seminario pri Unueca Perceptado per la Reto: psicologiaholokinet ica.org
Profesoro pri Internacia Juro kaj Esperanto-UNAM - cordovaluis. org
Telefonoj: 55 + 22 56 37 52(Portebla) -(01+55)5661- 4080(advokatejo) Skajpo: cordovaluis
Estas neceso por la homaro ke Unueca Perceptado eniru en la kulturon
Seminario pri UP per la Reto, verkoj, videoj kaj audoj:
http://www.percepci onunitaria. org/eo
------------ --------- --------- --------- ---------

viernes, 8 de enero de 2010

Pola Radio: letero je 7 Januaro

Karaj Geaŭskultantoj,

      Ĉe la sojlo de la Nova Jaro la E-Redakcio de Pola Radio direktas al
ĉiuj siaj geamikoj la dezirojn de ĉiukampe Sukcesa, Feliĉa kaj Prospera
2010-a !!!

      Ĉe nia kutima adreso: http://www.polskieradio.pl/eo atendas vin la
plej novaj, daŭre elŝuteblaj E-elsendoj de Pola Radio kun interesa enhavo
kaj aktualaj referencoj.

04.01.2010 – Komence de la jaro ni decidis pli ofte prezenti en niaj
elsendoj kantojn en E-vesto. Daŭras la festa periodo, do aŭdiĝas ankoraŭ
kristnaskaj kantoj. Krome la lunda programo – apud aktualaĵoj kaj temoj el
la pola gazetaro – prezentas la silueton de la enamiĝinta en Pollando
japanino, Miwa Akiko. Ŝia vilao en Gorce-montaro logas multajn vizitantojn.
Sed Miwa Akiko vigle aktivas ne sole akceptante gastojn, sed agante por sia
nova patroloko.

05.01.2010 – Krom kutima novaĵsegmento ankaŭ marde aŭdiĝas kristnaska kanto
en E-versio. Multas E-gazetoj, kiujn ni traktas en la unua semajno de la
jaro aŭ sole konfirmas ilian ricevon. "Norvega Esperantisto" – numeroj 6, 5;
la 65-a numero de "Esperanto en Azio", la 70-a numero de "Gazeto ESPERANTO";
la 10-a numero de "La Revuo Orienta"; la 136-a numero de "TEJO Tutmonde"; La
3-a numero de "Puraj Pulmoj"; la 3-a kaj 4-a numeroj de "La Kontakto"; la
4-a numero de "Esperanto en marche"; la decembra numero de "Esperanto
aktuala".

06.01.2010 - Ĉirkau la hodiaŭa festo de Epifanio kreiĝis multaj interesaj
kutimoj. Pri ili ni parolos komence. Plenumante peton de multaj aŭskultantoj
ni daŭrigas sekvi la intrigon de la klasika jam en la Esperanto-komunumo
klasikaĵo "La Faraono" de Boleslaw Prus. La traduko de Kazimierz Bein daŭre
imponas per klara kaj eleganta lingvaĵo.

07.01.2010 – Kiel jam scias niaj geaŭskultantoj la programo de la lasta
Malferma Tago en Rotterdamo estis tre riĉa. I.a. la venintaj gastoj povis
konatiĝi kun la nova estraro de ILEI. En la programo aŭdiĝas la alparolo
de ĝia prezidanto Stefan McGill pri la agadplanoj de la instruista Ligo.

08.01.2010 – La vendreda programo denove estas la kutima okazo por la
leterkesta rendevuo. Multas reciprokaj bondeziroj, sed ne mankas vortoj pri
la signifo de niaj E-programoj por dise tra la mondo dissemitaj radioamikoj.
Estas agrable citi el la tradiciaj, ts. paperaj salutoj, opiniesprimoj.
Kelkfoje ne tuj venas adekvata ideo por taŭga termino por novaj fenomenoj.
Simono Pejno el Germanujo proponas uzi la kunmetitan vorton >plurkomunikila<
por publikaj prezentoj helpe de variaj elektronikaj komunikrimedoj.

      Kiel multfoje ni atentigas grandparte de la reagoj kaj opinioj de niaj
geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio.
Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan dankon!
Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl   kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

      Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al ĉiuj
interesiĝantoj, dezirantaj subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:
vars-t   kaj tutkore dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras
reagi - per la subtenaj donacoj. Ili estas tre grava kaj kuraĝiga helpo en
la nuna situacio de nia Redakcio. De ili dependas grandparte la enhavo de
niaj E-elsendoj.

      Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

      Ni memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi ankoraŭ
trovas malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu
ekzemple troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun
audigataj<, sekve faru la samon kun la aperanta vorto – >plibonigoj<. La
tria paŝo estas alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<.
Nun vi povas laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj programoj.

      Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

      Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

                          Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

martes, 5 de enero de 2010

La plej alta konstruaĵo de la mondo

Oni retronombras ĝis la  inaŭguro por la konstruaĵo plej alta de la
mondo, "Burj Dubai". Laŭdire la ceremonio okazas/is hodiaŭ, la kvaran de
Januaro 2010, kun la ĉeesto de Lia moŝto, la Ŝeiko Mohammed Bin Rashid
Al Maktoum, suvereno de Dubai kaj samtempe vicprezidanto kaj ĉefministro
de la Arabaj Emiratoj. Ĉi tiu dato koincidas kun la kvara datreveno de
la surtroniĝo de la Ŝeiko. Oni antaŭvidas ( en la tototoejo de la Ŝeiko)
ke per diversaj amaskomunikiloj estos en rekta komunikado du miliardoj
da personoj por ĉeesti la inaŭguradon de la plej alta konstuaĵo iam ajn
realigita de homo. La evento estos sekvata de 400 reprezentantoj de
lokaj, regionaj  kaj internaciaj amaskomunikiloj kaj agentejoj de
ĵurnaloj. Sed la plej surprizaj numeroj koncernas la konstruaĵon mem.
Projekto realigita de Emaar Properties: Ĝia alteco estas 800 metroj. Ĝi
havas pli ol 160 etaĝojn. Ĝia totala surfaco estas 330.000
kvadratmetroj. La pinto de la konstruaĵo vidiĝas de la distanco de
95 kilometroj...Ktp.ktp.

http://www.adnkronos.com/IGN/News/Esteri/Countdown-per-la-Torre-di-Du...
-160-piani-per-il-grattacielo-piu-alto-del-mondo_416

Eugenio
fabigen.wordpress.com

PS: Mi aŭguras feliĉan Novjaron al ĉiuj sceanoj. Se iu inter vi interesiĝus
pri miaj videoklipoj, jen la adreso per kiu vi povas trovi ilin:

http://www.youtube.com/user/fabigen1

Check out Infanlibroj en esperanto

Click here:  Infanlibroj en esperanto_
(http://www.lpthe.jussieu.fr/~jacobsen/infanlibroj/)  
_http://www.lpthe.jussieu.fr/~jacobsen/infanlibroj/_
(http://www.lpthe.jussieu.fr/~jacobsen/infanlibroj/)
Kategorio 3-6 jaroj
    *   _Ĉu  vi scias kiom mi amas vin?_
(http://www.lpthe.jussieu.fr/~jacobsen/infanlibroj/Leporoj.pdf)  
    *   _La  tre okupita araneo_
(http://www.lpthe.jussieu.fr/~jacobsen/infanlibroj/Araneo.pdf)  
    *   _Paco...  finfine_
(http://www.lpthe.jussieu.fr/~jacobsen/infanlibroj/Ursoj.pdf)  
    *   _La  bunta ĥameleono_
(http://www.lpthe.jussieu.fr/~jacobsen/infanlibroj/Hameleono.pdf)  
    *   _Bib la  koalido_
(http://www.lpthe.jussieu.fr/~jacobsen/infanlibroj/Bib.pdf)  
    *   _Mifi  ĉe la marbordo_
(http://www.lpthe.jussieu.fr/~jacobsen/infanlibroj/Mifi_marbordo.pdf)  (_fonto_
(http://www.lpthe.jussieu.fr/~jacobsen/infanlibroj/Mifi_marbordo.odt) )  

[La Karavelo: 4209] FW: [Esperanto-en-lernejojn] Voc'donu por Esperanto en Google-pos'telefonoj...

Karaj Geamikoj!

Ekzakte antaŭ unu jaro, kadre de voĉdono de la usona organizaĵo Change.org , nia esperantista mondmovado atingis grandan sukceson. El inter proksimume 8.000 proponoj tiu de S-ro Oleg Izyumenko (pri la eksperimenta instruado de Esperanto, kiel unue lernenda, fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto en Usono) atingis la 25-an lokon. Ekde tiam la organizaĵo Change.org (kiu havas pli ol 1.000.000 da membroj) oficiale subtenas la Universalan Esperanto-Asocion, kiel sian partneran organizaĵon.

La 15-an de decembro, 2009, 30 landaj ĉefpaĝoj de Google aperis sub la esperanta flago. Tutmonde milionoj da homoj informiĝis pri Esperanto. Subite kreskis la nombro da vizitantoj en preskaŭ ĉiuj esperantaj retejoj.

En la sama tago Esperanto estis la temo de ĉefartikolo de la elektronika eldono de National Geographic.

Nun ni denove havas eblecon al grandsignifa, por esperanta agado ĉe Google.
Ni petas Vian urĝan helpon!

Per minimume 1.000 pliaj voĉoj Google tre verŝajne enkondukus ankaŭ la Esperantajn ĉapelitajn literojn en sian poŝtelefonan reton.

Kiel voĉdoni?

******************************
************************************
1. Se Vi jam havas validan Google-konton/retpoŝtadreson kun finaĵo ...@gmail.com
******************************************************************

- Klaku sur la ĉi-suban retadreson:

http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730

- Poste klaku sur "Sign in" (=ensaluti) en la supra, dekstra angulo.
- Tajpu Vian ...@gmail -an retpoŝtan adreson kaj pasvorton en la aperintajn fenestrojn.
- Klaku sur la sube videblan, grizan kampon "Sign in".
- Aperos nova paĝo, en kiu Vi povas voĉdoni. Maldekstre en la 5-a linio, sur blua fono aperos malgranda, blanka, kvinpinta stelo. Dekstre de tiu ĉi stelo aperos la sekva teksto: "Issue 1730: Add Esperanto characters" (=Temo 1730: Aldonu Esperantajn literojn)
-Simple klaku sur la blankan steleton. Okaze de sukcesa voĉdono ĝi fariĝos flava. Post iom da tempo (ofte post nova alklako...) en la 6-a vico, en la teksto "... people starred this issue" (... = nombro da voĉdonintoj) la cifero kreskas  je unu (ĉi-momente 301).

Hodiaŭ sur tiu ĉi paĝo estas 190 komentoj. Ne necesas komenti, sed ja nepras klaki sur la blankan stelon kaj atenti, ke ĝi fariĝis flava.
Samtempe, plej malsupre devas aperi la sekva teksto, apud alia, flava stelo: - "Your vote has been recorded" (=Via voĉo estis registrita)

****************************************************************************
2. Kiuj ankoraŭ ne havas  Google-konton, aŭ retpoŝtan finaĵon ...@gmail.com
****************************************************************************
 tiuj devas ĝin krei(senpage!).
 ***************************************************************************

- Unue klaku sur "Sign in".
- Sub la aperantaj fenestretoj klaku sur "Create new account". (=Krei novan konton)
- Aperas nova paĝo kun novaj fenestretoj kaj kun la frazo
 "Required information for Google account". (= Necesa informo por akiri Google-konton).
- Plenigu la aperantajn fenestretojn.
 "Your current email address" (=Via nuna retadreso)
 "Choose a password" (Tajpu minimume 8-literan pasvorton)
 "Re-enter password" (Tajpu la saman pasvorton denove kaj notu ĝin, ĉar
  Vi poste povos krei pere de ĝi novan retadreson, propran korespondan
  liston, ktp. ktp.)
 "Location" (Elektu la nomon de Via lando)
 "Get started with Google code" (Tajpu en la aperantan fenestreton tiujn
 literojn - iom malfacile legeblajn -, kiujn Vi vidas sur
 la ekrano.
- Fine klaku sur la vorton "Accept".

- Post iom da tempo Vi ricevos mesaĝon de Google. Klaku sur la retadreson, troviĝantan en la mesaĝo. Per tio Vi pruvos, ke Vi estas vere ekzistanta persono...

- De tiam Vi rajtas voĉdoni, laŭ la 1-a punkto.

Petu ankaŭ Viajn geamikojn, ke ankaŭ ili voĉdonu! Bonvolu plusendi tiun ĉi mesaĝon! Estus treege malagrable, se Google konvinkiĝus, ke nur kelkcent esperantistoj vivas sur la planedo Tero... :-))

Belan, sukcesoriĉan, novan jaron deziras plej amike kaj samideane
Lajos (Ludoviko) Molnár kaj Julianna (Julinjo) Farkas
Hungario

http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730

PS.: Vizitu foje ankaŭ nian plurlingvan retejon:
    http://www.egalite.fw.hu




Guglo_kun_esperanta_flago.jpgGuglo_kun_esperanta_flago.jpg
7 K   Vista   Descargar  

lunes, 4 de enero de 2010

[La Karavelo: 4203] [Fwd: Fw: ret-info: La Verda Filmejo sercxas auxtorojn]

From: "Eo-Centro Eventoj, Budapest" <ret-info@eventoj.hu>
Sent: 26-12-2009 12:55:06
Newsgroups: soc.culture.esperanto
Subject: ret-info: La Verda Filmejo sercxas auxtorojn

La Verda Filmejo (http://filmoj.net ), la plej granda kolekto de longdauraj
filmoj en Esperanto, sercas autorojn kaj
help-administrantojn.

Detalojn trovu ce: http://filmoj.net/sercatas-autoroj

La Verda Filmejo aperis antau 7 monatoj danke al REJM (Rusia Esperantista
Junulara Movado) por kolekti filmojn kun subtesktoj,
dublitaj au originale kreitaj en Esperanto.

Dum tiu ci tempo gi igis tre populara inter esperantistoj en la tuta mondo,
dum 7 monatoj gin vizitis 7917 individuaj vizitantoj el
84 landoj, kiuj rigardis 29346 pagojn.

Gis tiu ci momento estis afisitaj 46 filmoj en 22 genroj, originale
parolataj en 16 lingvoj. Ankorau 40 filmoj jam atendas sian
aperon sur la pagoj de la Verda Filmejo.

Du rajtoposedantaj kompanioj (unu en Usono kaj unu en Francio) permesis
laulegan tradukon de siaj filmoj kaj promesis publikigi
poste la tradukojn en siaj pagaroj, tio danke al agado de helpantoj kaj
administrantoj de la Verda Filmejo.

Nederlanda Esperanto-Junularo kaj aliaj organizitaj grupoj de esperantistoj
en Rusio, Brazilo kaj aliaj landoj ekde la komenco
kunlaboras kun la Verda Filmejo por aktualigi gin per novaj filmoj.

La kreata Subtesktejo, t.n. Manlibro pri kreado kaj tradukado de subtekstoj,
unu el la partoj de la Verda Filmejo, liveras utilajn
informojn por ciu esperantisto, kiu volas traduki sian satatan filmon kaj
donaci gin al la internacia komunumo.

Bonvenon ce: http://filmoj.net/sercatas-autoroj


Aleksander Osincev,
alex.osintsev@gmail.com
kunordiganto de la Verda Filmejo


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


==============================
==========================================
   Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontigoj - Detala listo ce:
http://www.eventoj.hu
========================================================================

FAO kaj ERA KUNAGANTAJ POR LA DEFENDO DE LA INDIĜENAJ LINGVOJ

FAO kaj ERA KUNAGANTAJ POR LA DEFENDO DE LA INDIĜENAJ LINGVOJ.
La Radikala Esperanto-Asocio sukcese konkludas jaron da kunlaboro kun
la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Nutraĵoj kaj Agrikulturo kaj
sin preparas implementi la komunikadan indiĝenan platformon por la
evoluo en franceparolanta Afriko.
FAO kaj ERA-Radikala Esperanto-Asocio sukcese konkludas unu jaron da
kunlaboro favore de antaŭenpuŝo de la rajtoj je komunikado kaj je
evoluo de la indiĝenaj popoloj.
La rezulto de la komuna laboro estas indiĝena komunikada platformo por
la evoluo realigenda dum 2010.
La platformo estos implementata en la franceparolanta Afriko: temas
pri TTT-portalo kun radio-sistemoj en kiuj la indiĝenaj organizaĵoj
povos mem interŝanĝi spertojn pri politika partoprenado, pri rezistado
al la klimata ŝanĝado, kaj ankaŭ pri transpreno de decidoj
koncernantaj la evoluadon kaj uzadon de la naturaj rimedoj.
La platformo por la indiĝena komunikado estis prezentita dum majo
okaze de la oka seanco de la Konstanta Forumo de la Unuiĝintaj Nacioj
pri Indiĝenaj Temoj.
La nova projekto ekvalorigas la gepatran lingvon kaj en fazo de
realigo kaj en la komunikiloj kiuj konsistigos la komunikadan
platformon: Era Onlus deziras ŝanĝi la tendencon utiligi nur la
lingvojn de la ekskoloniantoj en landoj en kiuj disvolviĝas la
internacia kunlaboro.
La fakto, ke la radio-programoj kaj kelkaj paĝoj de la TTT-ejo estos
ne nur en franca, sed ankaŭ en indiĝena lingvo, permesos krome
konservi la kolektivan indiĝenan identecon, transponti la mesaĝojn al
la bazo kaj promocii veran partoprenantan kaj demokratan procezon de
evoluo.
ERA kaj FAO estas nun serĉantaj financantojn por projekto kiu povas
ŝanĝi esence la vivkondiĉojn de la  indiĝenoj en franceparolanta
Afriko.
Homoj kiuj emas kunlabori al tiu ĉi Projekto bonvolu sin anonci al:
info[at]democrazialinguistica.it
Romo, New York, 2010.01.04.

7 7 7 sonarkivoj okaze de la nova jaro

Saluton,

La novjara radio-elsendo de Radio Vatikana en Esperanto estas la 777a
en la sonarkivejo
www.radio-vatikana-esperanto.org. (Nu, tio estas sesono de la pli ol
4000 radio-elsendoj de tiu stacio, ekde 1977.)

La programo de la 1a de januaro temas notinde pri la monda tago de la
paco, ekologio kaj respekto al aliulo:
"Se vi volas kultivi la pacon savogardu la kreajharon."
"La paco komencighas el respektoplena rigardo, kiu agnoskas en la
vizagho de la alia personon, kiu ajn estu la koloro de lia hauto, lia
nacieco, lia lingvo, lia religio."

http://radio-vatikana-esperanto.org/

Bonan auskultadon.

domingo, 3 de enero de 2010

Esperanta Muziko - Bela Revo

Filmeto por la muziko en Esperanto "Bela Revo", kantata de Anjo Amika kaj verkita de Gregori kaj Giorgio Silfer.

(EN) Video for the song in Esperanto "Bela Revo" (Beautiful Dream), sang by Anjo Amika and written by Gregori and Georgio Silfer.

(FR) Petit film de "Bela Revo" (Beau rêve), musique en espéranto écrite par Gregori et Giorgio Silfer et chantée par Anjo Amika.

(PT) Vídeo inspirado na música em Esperanto "Bela Revo" (Belo Sonho), cantada por Anjo Amika e escrita por Gregori e Georgio Silfer.

Jen Esperant-lingva kalendaro por vi! - Korektita versio

amik...@aol.com_ (mailto:amik...@aol.com)  writes:

G'uu!
Mar =)

  Kalendaro-2010.pdf
170 K Ver Descargar

[La Karavelo: 4202] 3 interesaj programoj por esperantistoj!

Certe interesaj






Karaj amikoj,
Jen tri interesegaj kumputilaj programoj por uzado de Esperanto. Mi trovis ilin en la listo soc.culture.esperanto. Ili estis faritaj de Klivo, aktiva esperantisto en tiu listo. La programoj estas en ĝavo, do uzeblaj en la XP kaj Vista versioj de Vindozo, krom esti senpagaj kaj facile instaleblaj. Nepre vizitu la paĝojn kaj ĝuu la programojn

http://purl.oclc.org/net/klivo/simredoeng
http://purl.oclc.org/net/klivo/merkuro
http://purl.oclc.org/net/klivo/grafikilo7

novaversio3b.gif

Amike


Adonis M. Saliba-Silva

__,_._,___


--
Nuestro domicilio electrónico / Nia retadreso:
Grupo-Amikema@googlegroups.com
Página / Retejo:
En Esperanto: http://groups.google.com/group/Grupo-Amikema?hl=eo
En la hispana: http://groups.google.com/group/Grupo-Amikema?hl=es
En la angla: http://groups.google.com/group/Grupo-Amikema?hl=en


--
(\__/)
(='.'=)  Mi parolas Esperante.
(")_(")

Pola Radio: letero je 1 Januaro

Karaj Geaŭskultantoj,
Ĉe la sojlo de la Nova Jaro la E-Redakcio de Pola Radio direktas al ĉiuj
siaj geamikoj la dezirojn de Ĉiukampe Sukcesa, Feliĉa kaj Prospera 2010-a !!

Ĉe nia kutima adreso: http://www.polskieradio.pl/eo atendas vin la plej
novaj, daŭre elŝuteblaj E-elsendoj de Pola Radio kun interesa enhavo kaj
aktualaj referencoj.

28.12.09 – Lunde ni memorigas malnovan redakcian interparolon de niaj iamaj
kolegoj Andrzej Pettyn kaj Jerzy Uśpieński pri fabeleska, legendeca figuro
de la pola nobelo, sinjoro Twardowski. Onidire li estis i.a. la unua polo
atinginta la Lunon.

29.12.09 – Pro la forpermesa tempo anstataŭ foliumi E-gazetojn ni referencas
al la programo de la lasta MT en Rotterdamo omaĝinta la 100-nan
naskiĝdatrevenon de Ivo Lapenna. En sia Reta Kinejo UEA jam prezentas la
prelegon de prof. Carlo Minnaja. En nia elsendo ni prezentas en du sinsekvaj
partoj [marde kaj merkrede] la rememorojn de Duncan Charters pri prof. Ivo
Lapenna aŭdiĝintaj en la programo de la novembra MT.

30.12.09 - Kiel ĵus menciite en nia merkreda E-programo troviĝas la dua
parto de la rememoroj de Duncan Charters pri Ivo Lapenna – en aparta
kunteksto de zorgo kaj atento, kiun prof. Lapenna donis al gejunuloj kaj la
E-instruado.

31.12.09 – En la lasta E-elsendo de la 2009-a jaro ni memorigas kelkajn
kutimojn, eĉ superŝticojn ligitajn kun tiu ĉi tago kaj la Silvestra Nokto.
Krome el nia arkivo ni memorigas malnovan interparolon de Barbara Pietrzak
kaj Andrzej Pettun pri E-inspiroj en muziko.

01.01.10 – La vendreda programo denove estas la kutima okazo por la
leterkesta rendevuo. Ĉi-semajne ĝi denove estas aparta, pro multaj porokazaj
bondeziroj venintaj al la redakcio. Ni esperas, ke tiu programero aŭdiĝanta
en la unua tago de la Nova Jaro aŭguras multajn inspirajn kontaktojn kun la
aŭskultantoj de niaj varsoviaj E-elsendoj en la 2010-a.

Kiel multfoje ni atentigas grandparte de la reagoj kaj opinioj de niaj
geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio.
Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan dankon!

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl   kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al ĉiuj interesiĝantoj,
dezirantaj subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:   vars-t    kaj
tutkore
dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras reagi - per la
subtenaj donacoj. Ili estas tre grava kaj kuraĝiga helpo en la nuna situacio
de nia Redakcio. De ili dependas grandparte la enhavo de niaj E-elsendoj.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Ni memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi ankoraŭ trovas
malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu ekzemple
troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun audigataj<,
sekve faru la samon kun la aperanta vorto – >plibonigoj<. La tria paŝo estas
alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<. Nun vi povas
laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj programoj.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio
 
lernu!