jueves, 10 de diciembre de 2009

Usona sencerbigo aplikigas en Francio. Lau c'ina proverbo, "Kiam sagulo montras

espero...@wanadoo.fr_ (mailto:espero...@wanadoo.fr)   writes:

Usona sencerbigo aplikiĝas en  Francio

Laŭ ĉina proverbo, "Kiam saĝulo montras la  lunon, la idioto rigardas la
fingron".

Nuntempe, en Francio, en  perspektivo de  regionaj balotoj (14an kaj 21an
de marto 2010), pro timo  pri kreskanta malkontenteco kaj malfavora opinio de
la franca civitanaro  rilate al ĝia politiko, la registaro strebas deturni
ties atenton pri la veraj  problemoj kaj direkti la timon kaj malestimon de
la popolo al senkulpaj homoj  — la eksterlandanoj — per debato pri la
"nacia identeco". Tio estas tre kutima  sinteno de registaroj, kiuj trompas siajn
popolojn : kiam la malsaĝulo montras  danĝeron, la idioto ne konscias, ke
la danĝero kuŝas en la malsaĝulo  mem.

Admiranto de Usono, kvankam la gazeto "_New York  Times_
(http://www.nytimes.com/2008/03/22/opinion/22sat4.html) " moke nomis lin "President
Bling-Bling", la burĝdevana  franca prezidento, kies patro estas hungardevena*, volas
montri sin pli franca  ol la francoj mem dum li subfosas la bazojn de la
Respubliko kaj la francan  socian teksaĵon profite al la riĉularo, kaj dum li
strebas, propraprofite,  devigi la amasinformilojn al servutemo, same kiel
faras Berlusconi en  Italio**.

Nurangla  lingvopolitiko kaj usona sencerbigo aplikiĝas pli kaj pli en
Francio jam en  ĉiuj niveloj de edukado, en kiu la angla okupas kreskantan lokon
malprofite al  la ceteraj lernobjektoj, al la franca lingvo mem, kaj poste
al akiro de  profesia kompetenteco kaj lerteco***. Oni ne sufiĉe konscias
kaj priatentas la  gravecon kaj efekton de unuaj impresoj en la cerbo kaj koro
de infanoj kaj  junuloj : ili markas la menson por la tuta vivo. Temas pri
vera mensmanipulado  per kiu la infanoj, absolute senkonsciaj pri la
konsekvencoj, inklinas kvazaŭ  religie kaj malracie kredi, ke nur la angla indas je
atento, estimo,  prefero. Antaŭ ol fariĝi  plenkreskuloj, junuloj estas
jam mense preparitaj por blinde akcepti influojn  de landoj, kiuj estas nun en
stato de bankroto pro putriĝanta sociekonomia  sistemo, kiun ili strebas
trudi al la tuta mondo : la Nova Monda Ordo  ("New World Order", en kiu  
Sarkozy fariĝas komplico : _franclingva  video_
(http://www.dailymotion.com/video/x88823_starko-defend-le-nom_news) ). Evidente  sub regado de Vaŝingtono. La
ĉefaj celoj de vojaĝoj, por junuloj kaj  plenkreskuloj tiel edukitaj
estas, sekve, Usono, Britio, kiuj profitas el tiu  situacio**** sed kiuj uzas
tiun profiton ruinige por la planedo.

La angla estas ekskluenda  kiel unua fremda lingvo !

Post la franca traduko, mi aldonas  mesaĝon de ricevanto de miaj komunikoj,
kiu mencias ekzemplon pri la kreskanta  loko, kiun okupas la angla en liceo
de la sud-Francia urbo Foix (tempo mankas  por traduki Een). Tiu tendenco
estas sentebla en ĉiuj neanglalingvaj landoj.  

Dum devus ekzisti, en Eŭropa Unio, pli  bona teciproka interkonatiĝo inter
la popoloj, kiuj konsistigas ĝin  (vidu la opinion de la  Nobel-premiito
_Reinhard  Selten_ (http://www.liberafolio.org/2007/seltenparolado/) ),  la
premo  por la angla kiel superreganta lingvo ricevas subtenon de la reganta
satelita  « elito », kiu hipokrite diras sin favora al lingva diverseco. Ĉar
la franca  vorto "hypocrisie" bone rimas kun "Sarkozy", scipovantoj de la
franca bonvolu  legi (_eventuale per aŭtomata  tradukreto_
(http://www.google.fr/language_tools) ) la mirindan leteron de la franca filozofo Michel Onfray
al  Sarkozy : _Monsieur  le Président, devenez camusien !_
(http://www.lemonde.fr/opinions/article/2009/11/24/monsieur-le-preside...
michel-onfray_1271343_3232.html)  

Plej lastan ekzemplon pri tiu situacio ni  havis la 7an de  decembro 2009
en opinio,  kiun esprimis Leonard Orban,  rumano, eŭropa Komisaro pri
multlingvismo, okaze de Renkontiĝo-Debato en  Rennes pri la temo "Y a-t-il un
avenir pour la  diversité linguistique en Europe ?" (Ĉu estas estonteco por
lingvodiverseco en  Eŭropo ?". Laŭ ĉeestantino (Armelle Aubry), Orban**** diris
sin oponanto al  ĉia komuna lingvo. Sed estas konstateble, ke la pli kaj pli
peza kaj prema  uzado de la angla kiel komuna lingvo tute ne ĝenas lin.
Plie, rilate al  Esperanto, li mensoge, kaj eĉ kalumnie kaj malhoneste, asertis
ke la lingvo ne  estas same parolata en certaj regionoj de Brazilo (!) kaj
ke "la  esperantista lobio" (tiel !) deziras anstataŭigi la ceterajn
lingvojn per  Esperanto. Pri tio, vidu ankaŭ la blogon de Arno Lagrange : "_Forumoj
: klaĉu  laŭplaĉe !_ (http://www.ipernity.com/blog/arno.lagrange/98629) "

Tutmonda rezistado kontraŭ superrego de la angla, per  kiu plifortiĝas la
nuna ekonomia kaj politika ordo (kiu trovas, spite al tio, eblecon esti en
bankroto,  kio jam havigas ideon pri la mastrumado de la mondo se ili atingus
sian celon  !), estas pli ol iam ajn  nepre necesa.

"Nia vera nacieco estas la homaro" (_Herbert George  Wells_
(http://eo.wikipedia.org/wiki/H._G._Wells) )

*
_http://www.afromix.org/html/musique/artistes/zedess/zedess-sarkozy-un...
(http://www.afromix.org/html/musique/artistes/zedess/zedess-sarkozy-un...)   - Hungara
amiko foje informis min ke Sárközy, en la hungara, signifas ion similan al  
"De l'entre-boue" :   Sár = koto, köz = intera  ejo, intervalo, interspaco, y
= adjektivigilo. Tio povas helpi al kompreno pro  kio Francio vadas
(baraktas)...
** Gratulojn al la  italaj interretuzantoj pro la "No Berlusconi Day" !
Tamen, se mi povus sugesti  ion al ili, estus pli sagace nomi tiun tagon per
alia lingvo ol la angla,  precipe se oni konsideras ke, laŭ Deborah Ball, en
Wall Street Journal  (2001/12/17 : "Italy's  First Attempts At English Are
Confusing" / La unuaj provoj de Italio en la  angla estas konfuzigaj) ,  
Berlusconi promesis havigi al la italoj "registaron de la tri I" :  "Inglese,
Internet e Imprese" (angla Lingvo, Interreto kaj Komerco).  Do, ekzemple, aŭ
per la itala, aŭ per Esperanto (ekzemple : "Tago sen  Berlusconi"), aŭ per
ambaŭ.
*** Ekzemple la redukto de la loko de historio kaj  geografio en finaj
klasoj de supera edukado. _Peticio_
(http://spreadsheets.google.com/viewform?formkey=dEpuSnVqaTQzSFJYZllWY...) .
**** Vidu la raporton Grin  : _L'enseignement  des langues étrangères comme
politique publique_
(http://www.ladocumentationfrancaise.fr/rapports-publics/054000678/ind...) . (La instruado de fremdaj  lingvoj kiel publika
politiko; _PDF-resumo  en Esperanto_
(http://www.esperanto-sat.info/IMG/pdf/Grin-raporto_Eo_UTF8.pdf) )
***** Por reagi al la  asertoj de Orban :
_http://ec.europa.eu/commission_barroso/orban/contacts/contacts_en.htm_
(http://ec.europa.eu/commission_barroso/orban/contacts/contacts_en.htm

No hay comentarios:

 
lernu!