jueves, 19 de noviembre de 2009

Nova versio de la automata tradukilo el la hispana al esperanto

----- Mensaje original -----
De: Hèctor Alòs i Font ( hectoralos (ĉe) gmail.com )
CC: apertium_eo (ĉe) googlegroups.com
Enviado: miércoles, 18 de noviembre de 2009 22:53
Asunto: Nova versio de la aŭtomata tradukilo el la hispana al esperanto

Karaj,

Ekfunkciis nova oficiala versio de la Apertium-bazita hispana tradukilo (
www.apertium.org aŭ traduku.net ). Ĝi signife plibonigas la ĝisnunan
version, kreitan antaŭ jaro kaj duono de fakgrupo de la universitato Pompeu
Fabra de Barcelono, sed evidente multego da laboro mankas por havi plene
fidindan tradukilon. Mi aparte malkontentas pri la tre malbona pritrakto de
pronomaj verboj ("hacer" / "hacerse") kaj de t.n. "pasiva refleja". Sed,
kompreneble, estas multe pli: ĝi ankoraŭ foras de tio, kion povas fari iom
kompetenta homa tradukisto.

Aŭtomata tradukado estas tre malsama al homa tradukado: la komputilo nenion
komprenas el tio, kion ĝi tradukas. Pro tio aparte malfacilas scii, ĉu ekz.
"curioso" signifas "scivolema" aŭ "kurioza". El gramatika vidpunkto, la
distingo de la hispana "que" inter "ke", "ol", "kiu(j)(n)", "kio(n)" k.a.
estas vera kapdoloro. Sed plej malfacilas aldoni elementojn mankantajn en la
fontolingvo: ekz. la akuzativon kaj (terure!) la personan pronomon de la
subjekto (Ĉu "comió" estas "li manĝis", "ŝi manĝis" aŭ "ĝi manĝis"? Kaj ĉu
vere la subjekto ne aperas iom pli antaŭe aŭ malantaŭe ol tie, kie ni serĉas
ĝin, kaj sekve oni ne devas aldoni la pronomon?). Tiajn problemojn ne
(tiagrade) spertas homaj tradukistoj, pro tio foje la renkontitaj eraroj
estas iom bizaraj por nefakulo.

Ĉiuokaze, mi kredas, ke la aŭtomata tradukilo fariĝas pli kaj pli uzinda
helpilo:

a.. por ne sciantoj de la hispana, por kompreni tekston en ĝi
b.. por tradukemuloj, por havi polurendan malneton de tradukota teksto
(certe ne beletra!).
Por tiu ĉi dua celo la esperantistoj ĉirkaŭ la Apertium-projekto (pli
precize: Maksim) evoluigis ilon por vikipediistoj, kiu tradukas plenan
artikolon de Vikipedio. Ĝi estas tre utila por havi krudan version de tute
nova artikolo. Vi povas uzi ĝin ĉe
http://ftp2.image2work.dk:8080/vikitraduko/parametroj.jsp?de=es&al=eo
Kompreneble eblas uzi ĉi tiun ilon ankaŭ por la du aliaj ĝisnunaj
Apertium-tradukiloj al esperanto, t.e. el la angla kaj el la kataluna.

Se vi emas kunlabori en la projekto raportante pri plibonigindaĵoj, ne
hezitu uzi la vikipaĝon de la Apertium-projekto
http://wiki.apertium.org/wiki/Spanish_and_Esperanto/Renkontitaj_eraroj
La celo de la paĝo, kiel ĝi mem klarigas, estas informi la evoluigantojn pri
korektindaĵoj. Ĝuste tion plej bone povas fari uzantoj de Apertium per
realaj tekstoj, t.e. homoj uzantaj Apertium kaj kiuj korektas la krude
produktitajn tekstojn. Eblas ankaŭ kunlabori per redaktado de la
Apertium-vortaroj, aldonante tradukojn. Por tio oni ne bezonas komputikajn
sciojn, sed necesas instali la Apertium-programon en linuksa maŝino kaj
lerni kelkajn treege bazajn aferojn pri la funkciado de Apertium.

Entute, temas pri rimedo. Eblas ĝin evoluigi aŭ ne: tio dependas de la
intereso de la uzantoj. Ju pli da uzantoj, ju pli da erar-raportantoj kaj ju
pli da evoluigantoj, des pli rapide la rimedo prosperos.

Ne hezitu starigi demandojn.
Kore,
Hektor

PS
Mi sendas la informon al la Iberia ret-listo. Ne hezitu plusendi ĝin al
alilandaj hispanlingvanoj.

No hay comentarios:

 
lernu!