lunes, 23 de noviembre de 2009

[La Karavelo: 3902] la malpermesata video de Michael Jackson

Oni sendis ĉi tiun ligilon al mi:
http://www.youtube.com/watch?v=oJEqJ9yALx8

Vere imprese!

La video estas tre bone ellaborita kaj majstre kantata de Michael Jackson.
Ĝi apartenas al la plej sukcesa disketo de Michael Jackson en Britio,
kiu ne estis "Billie Jean", nek "Beat it", sed la ekologidefenda "Earth Song" de 1996.

"Earth Song" neniam estis lanĉata en Usono, kiu, kiel sciate,
estis la plej granda poluiganto de la planedo. Eble Ĉinio jam pli poluas ol Usono nun.

Kio ne aperas en Usono, ne aperas en multegaj landoj, kaj do tiu video ne aperis en Portugalio.
Kiel oni bone scias, la granda patrio de la libereco agas faŝisme,
kiam oni tuŝas la "bonan usonan vivmanieron".

Spektu kaj aprezu kion Usono ne permesis, ke Michael Jackson diru al la mondo.

Ĝi estas filmita en Afriko, Amazonio, Kroatio kaj Novjorko.

Mi tute ne scias, ĉu ĝi jam ekzistas kun esperantaj subtekstoj,
sed ĝi indas havi ilin.


JJS


--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!