jueves, 1 de octubre de 2009

Vizito de Clay Magalhaes al Kubo rilate al la preparlaboro de la 95a UK

In a message dated 10/1/2009 4:15:53 A.M. Pacific Daylight Time,
_mgg...@enet.cu_ (mailto:mgg...@enet.cu) writes:

Estimataj,

De la 6a g'is 12a de septembro vizitis Kubon, sinjoro Clay Magalhaes,
konstanta kongresa sekretario de Universala Esperanto-Asocio en rilato kun la
preparlaboroj de la 95ª Universala Kongreso venontjare en Kubo, kaj ankau
lige al la 43ª iILEI-konferenco kaj la 66ª Internacia Junulara Kongreso,
cxiuj okazontaj en nia lando.

Inter aliaj programeroj de la vizito, Clay konatigxis kun la sidejoj de la
IJK, cxemara kampadejo Los Cocos, kaj la hotelo Canimao cxe la rivero
Canimar, en la provinco Matanzas je proksimume 100 kilometroj de Havano.

Li ankaux vizitis la kongresejon de la UK kaj efektivigis plurajn kontak
tojn kun la lokaj organizantoj kaj institucioj de turismo, kulturo kaj
flugkompanioj.

Okazis gazetara konferenco kunvokita de Ministerio de Kulturo kaj KEA. El
tio sekvis raportoj de tutlandaj radiostacioj kaj la plej legata jxurnalo
de la insulo, kies nomo estas Granma, aperigis la novajxon kaj informis pri
la UK kaj Esperanto.
Intervjuon de KKS en la hispana kaj portugala lingvoj estis elsendataj de
Radio Havano Kubo kaj venontdimancxe vi povos auxdi lin en la
esperantlingva elsendo de Radio Havano: _www.radiohc.www.radiohc._
(http://www.radiohc.cu/esperanto) aux cxe: _www.ameriko.www_ (http://www.ameriko.org)
Raporto legeblas en la pagxo de KEA: _www.esperanto-www.espe_
(http://www.esperanto-cuba.org)

Koncize ni povas diri ke la vizito estis tre kontentiga por nia LKK kaj la
havanaj geesperantistoj havis la okazon renkonti lin en KEA-Esperanto-domo.

Ni invitas vin dauxre informigxi pri la preparlaboroj kaj plani vian
vojagxon al Kubo por gxui plursemajnan esperantan etoson , ekskursan programon
kaj konatigxi kun la kuba esperantistaro kaj kulturo. Vi estas bonvenaj en
Havano 2010.

Amike

Maritza

No hay comentarios:

 
lernu!