viernes, 9 de octubre de 2009

Portugallingve: oportuno verki sciencartikolo pri Esperanto

Karaj, pardonu, ke la mesagho pli sube sekvas en la portugala. Tamen temas
pri oportuno verki science pri Esperanto en brazila revuo, kion mi volas
disvastigi al chiu portugallingva scipovanto (do uzante nun chi tiu listo).

Resume, la *Revista Escrita* (Revuo Skribo), de brazila katolika
universitato, publikigos specialan revuon pri la rilato Beletro/Lingvistiko
kaj Politiko. Antauproponitaj temoj estas:

1) Mermorlibra verkado;
2) Verkado pri militoj, minoritataj grupoj;
3) Politikaj transighoj: eksterlandanoj, en-elmigrintoj, turistoj,
ekzilitoj;
4) Beletra kritiko: pripenso pri la rolo de la verkarto kaj de la verkistoj;
5) Prikulturaj studoj kaj beletraj movadoj: interkulturaj shokoj en beletro
kaj en artoj ghenerale;
6) Traduko, eldona merkato kaj kultura kunteksto
7) Lingvo kaj Povo (au Potenco): lingvaj politikoj en edukado kaj socioj;
8) Esploro pri la lingva esprimpovo en etnaj grupoj;
9) Kontaktlingvo en kosmopolitaj socioj. Lingva antaujugho;
10) Socilingvistiko.

Kiel vi vidas, la temoj estas entute taugaj por priparoli Esperanton. Pli da
detaloj sekvas sube, tamen en la portugala. Kaj mi emas kredi, ke la revuo
akceptus artikolojn en la angla kaj en la hispana.

Amike,

Fernando

PS: se vi trovos tauge, bonvolu resendi tiun mesaghon al aliaj gravaj
listoj.

[As partes desta mensagem que não continham texto foram removidas]

------------------------------------

_____________________________________________
Vizitu BEJO-Galerion - chu via "vizagxo"
jam estas tie?
http://bejogalerio.tripod.com/

>> Malaligxoj: sendu malplenan mesagxon al
>> bejo-listo-unsubscr...@yahoogrupos.com.br

No hay comentarios:

 
lernu!