jueves, 8 de octubre de 2009

Pola Radio, letero je 8 Oktobro

Karaj Geaŭskultantoj,

jen informoj pri la aktuala programenhavo de niaj E-lingvaj programoj
elŝuteblaj kaj aŭdeblaj pere de la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo

En la programo de la semajno inter la 05-09.10.2009 ni prezentas:

05.10.09 – Magazinon pri polaj aferoj, en kiu ni ĉi-foje donis la atenton al
poloj dummilite savantaj judajn najbarojn kaj nun distingitaj per la medalo
Justuloj inter la Nacioj de la Mondo, al pola volontulado rilate al homoj
mortmalsanaj, kaj pri la aŭtuna nombrado de gruoj en unu el la naciaj parkoj
de Pollando.

06.10.09 – En la tradicia "Trarigardo de la E-Gazetaro" ni parolas pri la
lastaj numeroj de "IPR", "Norvega Esperantisto", "La Movado", la 2-a numero
de "Starto".

07.10.09 - I.a. omaĝe al la Zamenhof-Jaro la Pekina E-Asocio eldonis la
tradukitan el Esperanto al la ĉina konatan klasikaĵon "La Faraono" de
Boleslaw Prus en la traduko de Kazimierz Bein. En nia programo nunsemajne
aŭdiĝas la 53-a fragmento de tiu ĉi romano.

08.10.09 – La antaŭmikrofona gasto de nia programo estas Nicole Margot el
Svislando, la redaktorino de tre interesa periodaĵo "Etnismo.

09.10.09 – La tradicia "Leterkesto" enhavas diversajn programrilatajn
opiniinterŝanĝojn.

De la reagoj kaj opinioj de niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo
de la E-elsendoj de Pola Radio. Atendas ilin – kiel ĉiam senpaciene – la
tuta redakcia skipo.

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml . Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!