viernes, 30 de octubre de 2009

Pola Radio, letero je 28 Oktobro

Karaj Geaŭskultantoj,

ĉe la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo troviĝas jenaj elŝuteblaj
elsendoj, kiujn en la periodo 23-30.10.2009 pretigis por vi la E-Redakcio de
Pola Radio:

26.10.09 – Per nia lunda magazino ni donas la atenton al la proksimiĝanta
Festo/Monato de Mortintoj,ni informas pri interesa kunlabora iniciato
lanĉita de la Universitato de Navaro cele la universitaton en la ĝemela
Toruno. Polaj bizonoj, kiuj vivas ne nur en Praarbarego de Białowieża
pretiĝas al la vintra sezono.

27.10.09 – En la "Trarigardo de la E-Gazetaro" nunsemajne ni foliumas du
lastajn numerojn de "Espero Katolika", ni rerigardas la oktobran
"Esperanto". Pozitivaj pritaksoj, sed ankaŭ kritiko pri la someraj E-aranĝoj
en Pollando speguliĝas sur la paĝoj de la 4-a numero de "Pola Esperantisto".
IJK riĉe eĥas en la oktobra "Lanterno Azia" el Koreio. "Monate ĉe vi" el
Andaluzio ĉefe referencas al la antaŭsomeraj kongresoj en Malago.

28.10.09 - Rendevuante kun la klasika E-literaturo jam la 56-an fojon ni
proponas laŭvican fragmenton de "La Faraono" de Boleslaw Prus en la
E-traduko de Kazimierz Bein.

29.10.09 – Nia antaŭmikrofona gasto estas Flo Martorell kaj Vinilkosmo, kiuj
dum la bjalistoka UK estis distingitaj per la premio Deguchi. En la ĵusaj
tagoj aperis ĝia lasta disko, kiun surbendigis la konata Kaj Tiel Plu –
"Surplacen venu vi".

30.10.09 – Dank’ al mesaĝoj elektronikaj, paperaj kaj telefonaj de niaj
geaŭskultantoj nia tradicia "Leterkesto" denove riĉas per diversaj kaj
interesaj vidpunktoj.

Karaj Geamikoj, ni senŝange memorigas, ke grandparte de la reagoj kaj
opinioj de niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj
de Pola Radio. Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venas. Ni atendas laŭvicajn.
Anticipan dankon!

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl
kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t. Tiu peto
aparte gravas en situacio, kiam la rimedoj por la programprodukto estis
grave limigitaj.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml . Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!