martes, 6 de octubre de 2009

Filma oferto de UEA plivastigxis

La 6-an de oktobro aperis la 5-a numero de la filmjxurnalo UEAviva kun
tri eroj.
Unue Emilio Cid raportas pri la rezultoj de la informkampanjo cxirkaux
la 94-a
UK en Bjalistoko, al kiu li alvokis laux komisio de la Estraro de UEA
en la
filmjxurnalo en majo. Cid estas suficxe kontenta pri la rezultoj kaj
instigas
plu dauxrigi la agadon ankaux nun, kiam la UK jam apartenas al
pasinteco. En la
dua ero, pruntita el la televida servo de UN, oni vidas elpasxon pri
lingvaj
rajtoj fare de la UEA-reprezentanto Mireille Grosjean cxe la Homrajta
Konsilio
de UN fine de septembro. La fina parto estas dedicxita al TEJO. Oni
vidas
sinprezenton de la nova Estraro de la junulara sekcico de UEA en la
jxusa
ARKONES en Poznano, Pollando.

La reta kinejo de UEA cxe Ipernity pliricxigxis per valoraj historiaj
dokumentoj. La filmo "Lingvo festis naskigxtagon" de Michael Cwik
raportas pri
la impona UK de la Jubilea Jaro 1987 en Varsovio. Scenojn el la
Budapesxta UK en
1966, i.a. kun fragmento el la festparolado de Ivo Lapenna, montras la
filmo
"Esperanto-fonto", kiu unuavice rakontas pri la eventoplena historio
de nekutima
ZEO apud la hungara cxefurbo. La plej lasta el la novajxoj en la reta
kinejo
estas samtempe la plej malnova el ili, nome dokumenta filmo pri la 48-
a UK en
Sofio en 1963. Cxiuj cxi trezorajxoj devenas el la Biblioteko Hodler,
kies
filmojn UEA iom post iiom ciferecigas por pli facile disponebligi ilin
al la
movada publiko.

La adreso de la reta filmjxurnalo en YouTube estas
http://www.youtube.com/user/UEAviva kaj tiu de la reta kinejo en
Ipernity
http://www.ipernity.com/home/97850.

[Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 342, 2009-10-06]

No hay comentarios:

 
lernu!