sábado, 12 de septiembre de 2009

Parto 03 - Esperanto estas lingvo uzata plurmaniere

Se oni simpligas iom eblas dividi la Esperanto-parolantojn en diversaj kategorioj:
* "la idealistoj" kredas je Esperanto kiel helpilo por estonta mondpaco
* "la vivĝuantoj" ĝuas la internaciajn festojn kaj aranĝojn
* "la lingvemuloj" tuj kiam eblas parolas pri diversaj lingvaĵoj
* "la aktivuloj" ŝatas organizi seminariojn, trejnadon, paĝarojn ktp
* "la familiuloj" uzas Esperanton en siaj internaciaj familioj
Kompreneble multaj apartenas al pluraj el tiuj kategorioj. Kiu kategorio plej allogas vin?


No hay comentarios:

 
lernu!