miércoles, 9 de septiembre de 2009

Loftur la sorĉisto Islanda popolrakonto

Loftur la sorĉisto

Islanda popolrakonto

elislandigis Baldvin B. SKAFTFELL

aperis en Norda Prismo, 56/3, paĝoj 134-137


Loftur nomiĝis unu el la lernantoj ĉe Holar (l). Li sin okupadis pri nigra magio, kaj persvadis aliajn fari ĝin kun li, kvankam ili ne sukcesis atingi pli ol nuran fuŝaĵon. Loftur instigis siajn lernejfratojn fari diversajn sorĉajn petolaĵojn al aliaj homoj, kaj li mem estis ĉiam la gvida iniciatanto. Foje Loftur vizitis siajn gepatrojn dum Kristnasko. Tiam li prenis iun servistinon de la episkopejo, ferumis ŝiajn plandojn, bridis ŝin kaj rajdis sur ŝi sorĉrajde de la hejmo kaj rehejmen. Post tio ŝi longe kuŝis en lito pro vundoj kaj lacego, sed povis al neniu rakonti dum Loftur vivis. Alian fojon Loftur gravedigis domservistinon de la episkopejo, kaj mortigis tiun sian infanpatrinon per nigra magio. Ŝi havis la taskon porti la lignajn manĝvazojn (2) inter la kuirejo kaj la manĝosalono. Por akceli la laboron ili estis portataj en iaspeca trogforma ilo nomata vazfloso, kiu entenis plurajn vazojn samtempe. Loftur igis malfermiĝi koridoron antaŭ ŝi en mezo de muro (3), en kiun ŝi eniris, sed kaŭze de tio, ke la junulino ektimis kaj hezitis, la sorĉo efikis, kaj la muro refermiĝis. Longtempe poste, kiam oni malkonstruis la muron, oni trovis en ĝi virinan skeleton rektestarantan kun amaso da manĝvazoj en la brakoj kaj neplenkreskaj infanostoj en la koksa pelvo. Preposto Torleifur Skaftason admonis Loftur, ĉar li estis pastro de la katedralo en tiu tempo. Sed ĝi malmulte influis sur Loftur, kaj poste li kelkfoje faris malicajn ŝercludojn al la preposto, sed ne povis fari al li malutilon, ĉar li estis tiel granda piulo, kaj cetere klerulo, ke nenio malpura povis pereigi lin. Iun fojon la preposto rajdis al aneksia preĝejo kaj devis transiri la riveron Hjaltadalsá, kiu estis ŝvelinta pro degelakvo. La ĉevalo subite haltis kaj tiel ektimis ke la preposto devis salti de sur la selo en la mezo de la rivero. Li ekkaptis sian sutansakon kaj vadis al la bordo. Alie tio ne malutilis al li kaj li faris diservon la saman tagon. Loftur ne ĉesis, antaŭ ol li estis lerninta ĉion, kio estis en la libro "Grizfelo" (4) konante ĝin laŭ ĉiu punkto. Tiam li serĉis instruon ĉe diversaj sorĉistoj, sed neniu tiam sciis pli ol li. Li nun fariĝis tiel antikveca karaktero kaj incitiĝema, ke ĉiuj lernejanoj timis lin. Ili ne kuraĝis kontraŭstari lian volon, kvankam ili sentis abomenon kontraŭ ĝi. Foje en frua vintro Loftur parolis kun unu el la lernejanoj, kies kuraĝon li bone konis, kaj petis lin helpi al li elvoki la antikvajn episkopojn. Li rifuzis hezitante. Sed Loftur diris ke alie li mortigos lin. La lernejano demandis, kian utilon li povus fari al li, ĉar li tute ne scipovas sorĉon. Loftur diris ke li nur devus stari en la preĝeja sonorilejo tenanta la sonorilŝnuron, resti senmova, sed ĉiam rigardi al li, kaj ektiri la ŝnuron tuj kiam li faros al li signon per la mano. "Nun mi volas", diris Loftur, "precize konigi al vi mian intencon. Tiuj, kiuj ellernis sorĉon ĝis tia grado kiel mi, nur povas uzi ĝin por malbonfaro, kaj devas ĉiuj forperei poreterne, kiam ajn ili mortos. Sed se oni scipovas sufiĉe multe, la Diablo ne plu havas potencon super la homo, sed devas humile servi lin sen ia ajn rekompenco, kiel li servis al Sajmundur la multescia (5), kaj ĉiu, kiu tiom multe scipovas, povas laŭvole uzi sian scipovon por kia ajn bonfaro. Tian scipovon oni nuntempe malfacile atingas, post la ĉesigo de Nigra-lernejo (6), ka~ post kiam episkopo Gottskalk la kruela (7) igis entombigi kune kun si la sorĉlibron "Ruĝfelo" (8). Tial mi volas elvoki lin kaj per sorĉo trudi lin elliveri al mi Ruĝfelon, sed tiam ĉiuj aliaj antikvaj episkopoj leviĝos el siaj tomboj, ĉar ili ne toleros tiom da sorĉaĵoj super si kiel Gottskalk, kaj mi igos ilin diri al mi ĉion kion ili scipovis en sia tera vivo, kaj tio ne kostos al mi grandan penon, ĉar oni povas vidi el la mieno, ĉu la homo scipovas sorĉon aŭ ne. Sed la lasttempajn episkopojn mi ne povas elvoki, ĉar ili estas ĉiuj entombigitaj kun la Biblio sur la brusto. Montru nun vian taŭgecon, kaj agu precize kiel mi diras al vi, kaj sonorigu nek tro frue, nek tro malfrue, ĉar de tio dependas mia portempa kaj eterna bonfarto, poste mi rekompencos vin tiel bone ke neniu estu al vi pli supera". Tion ili fikse interkonsentis, leviĝis iom post la ordinara tempo de enlitiĝo kaj iris al la preĝejo. La luno brilis ekstere prilumante la preĝejon. La lernejano haltis en la sonorilejo, sed Loftur suriris la katedron kaj komencis la sorĉan elvokadon. Baldaŭ leviĝis homo el la planko kun serioza, sed tamen milda mieno portanta mitron sur la kapo. La lernejano konjektis ke tiu estas la plej antikva episkopo. Li alparolis Loftur: "Ĉesu, mizera homo, dum ankoraŭ estas tempo, ĉar pezaj estos por vi la preĝoj de mia frato Gudmundur (9), se vi malkomfortigos lin". Tion Loftur ignoris, sed kontinuis la sorĉan elvokadon. Nun leviĝis laŭvice ĉiuj la antikvaj episkopoj el siaj tomboj portantaj blankajn kitelojn kun kruca signo sur la brusto kaj bastono en la mano. Ĉiuj iomete alparolis Loftur, sed ne estas menciate, kion ili diris. Tri el ili portis mitrojn sur la kapoj, la unua, la lasta kaj tiu, kiu staris en la mezo (eble Gudmundur Arason (9), kvankam necerte). Ne estis videbla sorĉpovo el la mieno de iu el ili. Gottskalk ĉion eltoleris nevenante. Tiam Loftur unue metis sian tutan energion en la sorĉadon turnante sian parolon al Gottskalk sola, li transturnis la Psalmaron de Davido al la Diablo, kaj faris konfeson pro ĉio kion li bone faris. Tiam staris la tri kronitaj episkopoj plej fore kun suprenlevitaj manoj turnante siajn vizaĝojn kontraŭ Loftur, sed la aliaj forturnis siajn vizaĝojn for de Loftur kaj rigardis ilin. Tiam aŭdiĝis tondra bruo kaj suprenvenis viro kun bastono en la maldekstra mano kaj ruĝa libro sub la dekstra brako, li ne havis krucan signon sur la brusto. Li ĵetis malafablan rigardon al la episkopoj, sed rikane rigardis al Loftur, kiu nun kiel eble plej insiste sorĉadis. Gottskalk moviĝis iomete pli proksimen kaj diris per moka tono: "Bele vi kantas, filo, kaj eĉ pli bele ol mi atendis, sed tamen vi ne atingos mian Ruĝfelon". Tiam Loftur tute aliformiĝis kaj tiel furiozis, ke estis kvazaŭ li neniam antaŭe sorĉis. Li transturnis la "benan riton" kaj "Patro-nian" al la Diablo. La tuta preĝejo krake skuiĝis kaj tremegis. Ŝajnis al la lernejano ke Gottskalk iomete moviĝis pliproksimen al Loftur, kaj hezite etendis al li unu angulon de la libro. Antaŭe li estis sentinta timeton, sed nun li tremis pro teruro, kaj ĉio fariĝis nigra antaŭ liaj okuloj. Ŝajnis al li, ke la episkopo subite suprenlevis la libron kaj ke Loftur eletendis sian manon, tiam li supozis ke Loftur faris al li signon, kaj ektiris la sonorilŝnuron. Tiam ĉio malaperis malsupren tra la planko kun susurega bruo. Loftur staris dum momento kvazaŭ ŝtoniĝinta en la kapo apogata en siaj manoj, sed poste ii malrapide palpiris malsupren, kaj trovis sian kunulon. Li ekĝemis kaj diris: "Tio havis pli malbonan finon ol mi atendis, sed tamen mi ne povas ĵeti la kulpon sur vin. Mi bone estus povinta atendi la tagiĝon, tiam la episkopo estus lasinta la libron, kaj memvole li estus metinta ĝin supren al mi, ĉar ne estus por li valorinta la penon perdi la ŝancon reveni en sian tombon kaj ankaŭ ne permesite al li pro la aliaj episkopoj, ĉar kiam mi vidis la libron kaj aŭdis liajn provokajn vortojn, mi tiel freneziĝis, ke mi intencis ekhavi ĝin tuj per sorĉado, kaj unue mi reakiris mian memkonscion, kiam mi venis tiel proksime al la kulmina punkto, ke se mi estus eldirinta eĉ unu sorĉan strofon pli, la preĝejo estus forglutita de la tero, kaj estis tio, kion li intencis. Sammomente mi ekrigardis la vizaĝojn de la kronitaj episkopoj, sentis timon kaj sciis, ke vi falos svenigita ĉe la sonorilŝnuro, kaj la sonorilo sonoros, sed la libro estis tiel proksime al mi, ke ŝajnis al mi ke mi povus ekkapti ĝin, cetere mi tuŝis ĝian angulon, kaj nur mankis al mi sufiĉe firma preno, por ke mi ne perdu ĝin el la mano. Sed nun devas fariĝi laŭokaze, kaj jam estas antaŭvidebla la sorto de mia animo, sed vian rekompencon ni tamen tenu en sekreto". Loftur fariĝis post tio tre malgaja, kaj preskaŭ freneza, tiom ke li ne toleris esti sola, kaj oni devis eklumigi por li, kiam krepuskiĝis. Li komencis recitadi al si mem: "La dimanĉon en mezfasto mi estos en infero kaj la turmentoj". Oni konsilis al li serĉi rifuĝon ĉe pastro en Stadarstadur. Li estis maljuniĝinta sed tre pia kaj bonega pastro. Frenezuloj resaniĝis, precipe tiuj, kiuj estis atakitaj de nigra magio, se li metis siajn manojn sur ilin. Loftur serĉis rifuĝon ĉe li. La pastro kompatis kaj akceptis lin. La pastro neniam permesis al li forlasi lin, nek nokte nek tage, ĉu endome ĉu ekstere. Loftur multe resaniĝis, sed tamen la pastro ĉiam timis pro li. Precipe abomenis lin ke Loftur neniam volis preĝi kun li. Tamen Loftur akompanis la pastron, kiam li vizitis malsanulojn kaj tentitojn, kaj tiam ĉeestis. Tio ja ofte okazis, kaj tial la pastro neniam forlasis sian hejmon, sen kunpreni sian sutanon, panon kaj vinon, kalikon kaj patenon (10). Tiel pasis la tempo ĝis la sabato antaŭ dimanĉo en mezfasto. Tiam Loftur estis malsana, kaj la pastro sidis antaŭ li sur la litrando enkuraĝiganta lin per edifaj paroloj. Je la naŭa horo en la mateno venis al li sciigo de lia amiko en la paroĥo, ke li estas morte malsana kaj deziras, ke la pastro donu al li la lastan sakramenton por prepari al li pian forpason. La pastro nek povis nek volis rifuzi tion. Li demandis Loftur, ĉu li povos akompani lin, sed li diris ke li tute ne povas sin movi pro doloro kaj senforteco. La pastro diris ke tamen taŭĝus por li, se li ne eliros el la domo dum li forestas. Tion Loftur promesis. La pastro benis lin kaj kisis lin, kaj ekster la pordo de la domo li genuenfalis kaj preĝis kaj faris la signon de la kruco antaŭ ĝi. Oni aŭdis lin diri per mallaŭta voĉo: "Nur Dio scias, ĉu oni povas savi tiun homon, aŭ ĉu ne kasiĝas pli fortaj preĝoj kontraŭ li ol miaj". La pastro trovis la homon, al kiu li estis venigita, donis al li ĉiun servon kaj ĉeestis lian lastan elspiron. Tuj poste li ekiris hejmen kaj rajdis tre rapidkure, kio tamen ne estis lia kutimo. Post la foriro de la pastro de sia hejmo, Loftur baldaŭ resaniĝis. La vetero estis belega kaj tial li antaŭ ĉio deziris eliri. Ĉiuj viroj estis for je fiŝkaptado, kaj ne aliaj hejme ol virinoj kaj junuloj, kiuj ne povis reteni lin. Loftur nun iris al proksima farmbieno. Tie loĝis maljuna farmisto, ne multe ŝatata, kiu jam forlasis la fiŝkaptadon. Loftur instigis lin surmarigi boateton, kiun li posedis, kaj elremi iomete ekster la marbordo kaj elĵeti ŝnuron por fiŝkapti por plezuro. La farmisto cedis al lia deziro. La tutan tagon la vetero estis tute kvieta, sed nenian sciigon pri la sorto de la boato oni iam ricevis, kaj estis strange, ke ne flosis al la bordo eĉ splito el remilo. Ŝajnis al viro sur la marbordo, ke griza vila manego elvenis el la maro, kiam la boato venis iomete for de la bordo, ekkaptis ĉirkaŭ la pruo kie Loftur sidis kaj tiris ĉion en la profundon.


Piednotoj

(1) Holar: en Hjaltadalur. Episkopa sidejo por la norda parto de Islando 1106-1801, fama pro sia kleriga lernejo (seminario por pastroj), kaj presejo.
(2) Tiuj antikvaj manĝvazoj estis farataj el ligno, laŭ speciala formo, kaj ofte arte eltranĉitaj. Ĉiu hejmano posedis sian propran vazon.
(3) Muro konstruita el teraĵo, tre dika.
(4) Grizfelo estas mita sorĉlibro, la bindaĵo el griza felo.
(5) Sajmundur Sigfusson la multescia (1056-1133) estis altinstruita pastro kaj historiisto.
(6) Nigra-lernejo estas mita nomo de lernejo en Parizo, kie studis Sajmandur la multescia; ĝi estis senfenestra kelo, kie oni instruis nur nigran magion, kaj la lernejmastro estis la Diablo mem.
(7)-(9) Gottskalk Nikulasson la kruela (mortis 1520) episkopo en Holar (1498-1520); laŭ la tradicio li verkis aŭ kompilis la sorĉlibron "Ruĝfelo", kiun li kunprenis en la tombon.
(10) Pateno = oblatujo.

No hay comentarios:

 
lernu!