martes, 1 de septiembre de 2009

Libera Esperanta kantaro-vikio igxis 1000-kanta!

Libera Esperanta kantaro-vikio igxis 1000-kanta!

Dum la lastaj tagoj kvanto de kantotekstoj, haveblaj en kantaro-vikio
superis 1000! Tio estas rezulto de kelkjara internacia kunlaboro, farata de
esperantistoj el la tuta mondo.

Danke al la vikia teknologio, la kantaro estas malfermita por cxiuj, kiuj
interesigxas pri muziko. Iu kunlaboranto povas enmeti novan kantotekston,
alia korektas erarojn, plua alia povas aldoni muziknoton aux kompletigan
informon, ktp.

Pasxo post pasxo la kantaro kreskas kaj igxis vera helpilo por muzikemuloj.
Gxin uzas kaj komencantoj kaj spertuloj. La kantaro estas fonto de
kantotekstoj por lernantoj kaj gvidantoj de E-kursoj. Fanoj trovas en gxi
kompletajn albumojn de sxatataj muzikbandoj kaj videajxojn de kantoj.
Auxtoroj kaj tradukantoj uzas gxin por publikigi siajn verkajxojn.

En la vikio haveblas kaj klasikaj kaj modernaj kantoj. Multas kantoj,
tradukitaj el naciaj lingvoj, movadaj, por korusa plenumado, infanaj,
rokaj,
popaj kaj aliaj.

En la vikio vi povas trovi kanton diversmaniere: laux kategorio, nomo aux
per frazo entekste.

Kantoj estas arangxataj laux albumoj kaj albumoj eniras diskografiojn de la
koncerna auxtoro aux muzikbando. Por prezentado de la kantoj vi povas trovi
muzikfoliojn, akordojn por gitarludado. Vi povas sekvi la kantotekston kaj
ankaux spekti videajxon aux uzi karaokeon.

Internacia teamo de kunlaborantoj gratulas uzantojn de kantaro-vikio je tiu
cifero - 1000, kaj invitas cxiujn, kiuj gxis nun ne vizitis la kantaron
fari
tion, trovi sxatatajn kantojn, aldoni komentojn kaj lasi impresojn en
gastlibro.

Funkciadon de kantaro-vikio subtenas EcxeI, kiu dum jaroj gastigas gxin en
sia servilo, dankon!

Adreso de la kantaro-vikio: http://ikso.net/kantaro/

Muzikume,

Aleksej Kuznecov
ka2p...@gmail.com

laux [E-rus-info]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
- Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO -
- Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu -
========================================================================

.

No hay comentarios:

 
lernu!