lunes, 10 de agosto de 2009

La larmoj de San Lorenzo

En la nokto de 10-a de aŭgusto sub la ĉielo de falantaj steloj.
.................................
La 10-a de aŭgusto estas la nokto de San Lorenzo kaj en toskano
multiĝas la noktaj renkontoj por admiri la pluvon de meteoritoj. La lokanoj
nomas ilin la "larmoj de San Lorenzo". Tiel estas nomataj ankaŭ la Perseidoj,
meteoritoj el la konstelacio Perseo kiuj je kontakto kun nia atmosfero
ekfajriĝas kaj lasas lumajn striojn. Antaŭ jarcentoj la plejparto de la
falantaj meteoritoj falis la 10-an de augusto, sed hodiaŭ ni scias ke
la pinto estas atigata inter 12 kaj 13-a de augusto. Sed estas neniam
tro frue (aŭ tro malfrue) por esprimi dezirojn sub la stelplena ĉielo.
Jam komencante ĉivespere, en la centro de Naturaj Sciencoj de
Galceti, a Prato, kie la astrofila asocio "Quasar" klarigos, je la
21-a horo, la astronomiajn eventojn per la subteno de planedario.
Ankaŭ ĉijare kiel kutime, dum la vidindaĵoj plezurigas la okulojn
glaso da bona vino en la mano plezurigas la gustorganojn.
..............................
La Repubblica.it
.......................
Tradukis Eugenio

No hay comentarios:

 
lernu!