jueves, 20 de agosto de 2009

[La Karavelo: 3216] LK_017: jen ĝi por via kultura regalado.

LK_017: jen ĝi por via kultura regalado.
_________________________________

Kaj jen la LK-stabo lanĉas novan numeron por via kultura regalado.
Ĝuu kaj ĝuigu ĝin disvastigante ĉi tiun numeron,
la unua en kiu aperas la ISSN de La Karavelo: ISSN 1647-3353

Ĝi ankaŭ elŝuteblas, kiel kutime, el:
www.lakaravelo.com

En ĝi vi povos legi je:
Landnomoj, en la ĉefartikolo... uj tiklega temo!;
plus unu tradukita poemo el Mesaĝo de Pesoo;
Berveling, la neelĉerpebla latinisto, daŭre felietonas Iliadon Latinan;
Ribeiro verkas pri Amazonio kaj Amazono, ne nur el libroj, sed ankaŭ el
efektiva arkeologia sperto;
Wechsler plu estas kun ni, ĉifoje per rakonto de Machado de Assis (ne
makulu vin, dike aŭ maldike);
nia rusa bardo Neĉaev senlace plu poezias, sed ĉifoje en poemoj pli
filozofiemaj kaj malpli naturemaj;
Carol, nia afabla Luiza, pripensigas reenkarniĝon per poemo pri...
alenteĝa korko;
Santos ankaŭ poezias pri reenkarniĝo (Luiza kaj mi ne interkonsentis tion),
pri aĉa infaneco kaj pri... katonoj kaj bananoj;
Pessata plu historias la Universalajn Kongresojn de Esperanto
(interesege por ĉiuj ni!);
kaj en la fino, la sama Santos (ĉar aliaj ne emas tion) fotoraportetas
pri sia lulrivero: Taĵo.

Ĉu sufiĉe interesa revuo?
Ĉu eble vi eĉ ŝatus ekhavi ĝiajn volumojn sur via breto?
Do, legu ankaŭ la duan paĝon kaj pozitive reagu.

Adiaŭas vin ĝis post du semajnoj,
(eble mi gvatos mian poŝtujon post kelkaj tagoj)

amike

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------




LK_017.pdfLK_017.pdf
3056 K Vista Descargar

No hay comentarios:

 
lernu!