jueves, 16 de julio de 2009

Zamenhof, granda personeco de la homaro

Esperantista amiko eksciis ke Zamenhof estis elektita fare de Unesko en 1959
/ 1960 kiel granda personeco de la homaro.

Tamen li deziras trovi sufiĉe solidajn fontojn pri tio, eble por verki
seriozan artikolon nerebateblan far skeptikaj neesperantistoj. Li dezirus
havi la kompletan liston de elstaraj personecoj inter kiuj troviĝis
Zamenhof.

Mi trovis por li nur la paĝon de UEA en kiu oni aludas al tiu nomumo:
http://uea.org/informado/ED38-eo.html#unesko2
sed ĝi ŝajnas al mia amiko nesufiĉa fonto.

Ĉu eblus scii, ekzemple, en kiu numero de "Kuriero de Unesco" (jaro 1960)
aperis la listo de elstaraj personecoj decidita tiujare fare de la tiama
Ĝenerala Sekretario de Unesko René Maheu?

Ĉu ie estus havebla fotokopio de la letero je 15 Februaro 1960 adresita far
tiu Ĝenerala Sekretario René Maheu al UEA komunikante la nomumon de
Zamenhof?
(hipoteze ĝi povus esti aperinta en revuo "Esperanto" de tiu epoko)

Dario

No hay comentarios:

 
lernu!