viernes, 24 de julio de 2009

TED-prelegoj en Esperanto

Dum tiuj ĉi tagoj aperis diversloke novaĵoj pri la t.n. TED-Global,
serio de konferencoj nuntempe okazantaj en Oksfordo. Mi ne scias ĉu
jam aperis tie ĉi informo pri la ebleco spekti la TED-prelegojn kun
subtekstoj en Esperanto. Jam estas videblaj 6 prelegoj en:
http://www.ted.com/translate/languages/epo

Mi blogis pri tio en:
http://www.delbarrio.eu/2009/07/ted-globala-kaj-subtekstigita.htm
kaj enmetis videon pri fascina prezentado kiu probable gapigos vin,
pri rapida kalkulado.

Se iu bonvolas kunlabori en la tradukado, tio estas tre bonvena, ĉar
la homfortoj nuntempe ne estas tre grandaj. Vidu detalojn en
http://www.ted.com/pages/view/id/293

Amike,
Toño
http://www.delbarrio.eu/

No hay comentarios:

 
lernu!