jueves, 30 de julio de 2009

Sherco pri la komputilo

GENRO DE LA KOMPUTILO.
...............................................
Ŝajnas ke la sekva rakonto okazis en angla lernejo. La instruisto instruis
ke en la franca lingvo la substantivoj estas dividitaj en virajn kaj
virinajn genrojn. Studento iom perplekse demandas:

Al kiu genro apartenas la la komputilo? Nesciante respondi la instruisto
dividis la studentojn en du grupojn kaj donis al ili la taskon respondi
la demandon. Unu el la grupoj konsistis el virinoj kaj la alia el viroj.

La virina grupo konkludis ke la komputilo estas vira ĉar: 1) Por uzi ilin
oni devas unue varmigi ilin. 2) Ili entenas multajn datojn sed al ili
mankas la
propra inteligenteco.3) Ili servas por solvi viajn problemojn sed por duono
de la tempo la problemo estas ili mem.4) Akirinte unu el ili vi rimarkas ke se
vi estus atendinta iomete nun vi povus havi ion pli bonan. ;o)

La viroj decidis ke la komputilo estas ina ĉar: 1) Neniu krom ilia kreanto
komprenas ilian internan logikon. 2) La lingvaĵo kiun ili uzas por komuniki
inter si estas tute nekomprenebla.3) Viaj eraroj eĉ minimumaj estas fiksitaj
en ilia memoro por longa tempo por esti utiligata pli malfrue. 4) Apenaŭ
vi akiras unu el ili vi rimarkas ke vi devas elspezi
duonon de via banka konto por akcesoraĵoj. ... ;o)
..................................
Eugenio

No hay comentarios:

 
lernu!