martes, 21 de julio de 2009

Re: [lernu-helpantoj] a pledge on Change.org

Russ, mi tute konsentas kun vi ke tiu anglalingva teksto estas TRO troigita. eĉ por entuziasmegaj E-istoj devus ekzisti limoj :-).
jen la parteto de la broŝuro (http://ikso. net/broshuro/) pri kiu Petro plendas:
------------ --

La interna ideo - Komuna, sed libervola idea bazo

Al Esperanto estas ligita ideologio pri paco kaj frateco inter ĉiuj popoloj kiun oni kutime nomas la interna ideo. Tiu "interna ideo" donas grandan inspiron al homoj kiuj revas pri pli paca kaj bona mondo iam en la estonteco. I.a. dank' al ĝi multaj homoj volonte investas energion kaj tempon en la Esperanto-movadon.

------------ --
laŭ mi ĝi pli bone priskribas la realon ol "In 4 MONTHS, you will be an expert ...". sed Peter ŝajne pli ŝatas informilojn kiuj ege troigas la facilecon de Eo kaj kaŝas la bazan ideon malantaŭ la tuta Eo-movado ;-). krome ja estis tiu "interna ideo" kiu inspiris Zamenhofon krei Eon.
Peter, ĉu vi konscias pri tio ke ankaŭ en lernu! ni mencias tiun ŝajne danĝeran ideon? vidu http://eo.lernu. net/enkonduko/ pri_esperanto/ ideo.php. krome ni skribas en la bonveniga letero: "Ne kredu ke Esperanto estas tre facila "... mi ĝojas ke vi tamen emas kunlabori kaj bone helpi al lernu!!
amike,
Hokan
----- Original Message -----
Sent: den 20 juli 2009 16:23
Subject: AW: [lernu-helpantoj] a pledge on Change.org

Kara Russ,

vi certe pravas kritikante la troigon.

Ankaux mi cxiam pripensas, cxu la manko estas tiom grava, ke mi iun poresperantan agadon ne subtenu.

Tiel antaux iom da tempo mi rezignis pri kunlaboro por brosxuro, kiu prezentis la „internan ideon“ kiel ideon, kiun esperantistoj lauxeble sekvu. Tiu prezento en la brosxuro fortigos la antauxjugxojn kontraux Esperanto, ke gxin parolas iaj strangaj sektanoj, gxi subfosas strecxojn de jaroj.

Cxikaze mi por mi mem decidis, ke mi ne volas harfendi kaj subtenis.

Amike,

Peter

Von: lernu-helpantoj@ yahoogroups. com [mailto:lernu- helpantoj@ yahoogroups. com] Im Auftrag von Russ Williams
Gesendet: Montag, 20. Juli 2009 16:10
An: lernu-helpantoj@ yahoogroups. com
Betreff: Re: [lernu-helpantoj] a pledge on Change.org

Nu, mi aplauxdas la celon de la ulo, sed diable, kial iuj varbistoj
tiom troigas?

"Study Esperanto for 10 minutes a day. In 4 MONTHS, you will be an
expert, able to talk to anyone who speaks Esperanto around the world
with perfection."

Tiaj evidentaj absurdaj malveraĵoj ne helpas allogi homojn... Tiaj
dirajxoj nur konvinkos homojn, ke Esperantistoj frenezas aux mensogas.
:(

Esperanto suficxe bonas kaj interesas, ke oni ne bezonas troigi tiel
kaj sxajnigi ke oni parolos perfekte post 4 monatoj de studado,
precipe se oni studas nur 10 minutojn tage...

amike,
russ

2009/7/20 Peter Weide <peter.weide@ mail.dk>:
>
>
> Kara amiko!
>
> Mi shatus peti Vin ankau per Via aligho subteni tiun chi promesproponon de
> Renata Ventura: - "Lernu chiutage Esperanton dum 10 minutoj kaj farighu
> mondcivitano! " Ni petas Vin inviti ankau Viajn ne-esperantistajn geamikojn!
> Ju pli multaj homoj alighos, des pli multajn homojn ni povos informi pri la
> ekzisto de Esperanto.
>
> Alklaku
> http://education. change.org/ actions/view/ study_esperanto_ 10_minutes_ a_day_and_ become_a_ world_citizen
> kaj rigardu!
>
>
>
> Kun antaudanko, plej amike,
>
> Peter Weide
>
>
>
>
>
>
>
> www.esperantocxemizo.saluton. dk
>
>
>
>
>
>
>
>
>
> To edit the type of notices you get from Change.org, click the link below.
> http://www.change. org/account_ settings/ edit_email_ notifications
>

No hay comentarios:

 
lernu!