domingo, 19 de julio de 2009

Re: [lernu-helpantoj] Helpu renovigi pdf-dosierojn cxe lernu!

Saluton!

Mi konstatis, ke post la pdf-igo de (nl-versio de) AP restas ankoraŭ ok aŭ naŭ pdf-oj por renovigi.
Ĉu vi havas ankaŭ por tiuj t.n. rete alireblan 'skripton', kiu kolektas la tekstojn?
Tiel mi povus daŭrigi la aferon...

Amike,
Koos

2009/7/14 Neringa Gaus <neringa@ikso. net>

Saluton!
Versxajne vi rimarkis, ke pdf-dosieroj cxe lernu! (http://lernu. net/lernado/ elsxutajxoj/ pdf.php) ne estas gxisdataj. Bedauxrinde, por renovigi ilin mankas fortoj. Pro tio estus tre bone, se vi helpus al ni fari tion!

Kiel helpi?

Unua provo pri renovigo estas la kurso "Ana Pana". Skribu al la dissendolisto (por ke aliaj sciu), kiulingvan version de pdf-oj vi volas fari (la angla versio estas nun prilaborata) . Mi kontaktos vin kaj sendos la dosieron en .doc formato. Vi povos enmeti la tradukon, plibonigi gxin ks. Por ke estu pli facile, ni kreis skripton, kiu kolektas la tekston: http://eo.lernu. net/lernado/ elsxutajxoj/ ap_pdf.php (anstataux "eo" entajpu vian lingvokodon kaj resxargxu la pagxon. Aperos traduko en via lingvo). Kiam vi plibonigos la tekston, sendu la dosieron al mi kaj mi faros pdf-dosieron (aux se vi volas, vi povas ankaux pdf-igi la dokumenton). :-)

No hay comentarios:

 
lernu!