martes, 21 de julio de 2009

POEMO: Estas mi NASKano - Niko KALIVODA (Nova versio de "Estas mi Esperantisto")

Saluton al ĉiuj

Estas mi esperantisto
Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla fundamento".
Tuŝu ĝin nur la mefisto,
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretato
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazetoin ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento
Ĝi sufiĉas por sofisto
estas mi esperantisto.

Post la mort' ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

Mi ĵus komencis legi poemojn en esperanton kaj estas mi esperantisto estis la dua poemo ke mi legis la unua estis Ho mia kor' de L.L. Zamenhof fakte la Inĝeniero Daniel Moreno legis nin la poemo Ho mia kor' dum la femado de nia baza kurso de Esperanto ĉe la ĥemio fakultato la pasinta jaro.

Ho, mia kor'
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
ho, mia kor'!

(\_/) Gxis poste
(='.'=) Amike Raúl
(")_(") Urbo de Meksiko
http://www.esperanto-mexico.org
http://es.lernu.net

No hay comentarios:

 
lernu!