martes, 21 de julio de 2009

POEMO: Estas mi NASKano - Niko KALIVODA (Nova versio de "Estas mi Esperantisto")

Estas mi NASKano
de Niko KALIVODA
_www.esperanto.org/nask_ (http://www.esperanto.org/nask)

Kushas mi en dom’ Asante
Literaturon chiam studante.
Krokodilu nur satano,
Estas mi NASKano.

Brutalismo min katenas
Sed ne tro g'i min chagrenas.
Tiel la vivo por APM-ano
Estas mi NASKano.

En la mano, ne sur bretaro,
Restas mia SAT-vortaro.
Mi preskau estas vortarano,
Estas mi NASKano.

Gramatikon mi nun konas
Kaj Naskan Faskon ja abonas.
Librojn legu chiu kursano.
Estas mi NASKano.

Mi parolas chiutage
Kun Esperanto enezofage.
Vortoj fluas kiel de fontano,
Estas mi NASKano.

Pionirojn mi adoras,
Pri siaj verkoj chiam laboras.
Deklamas mi de la Korano
Estas mi NASKano.

Vivas per facila vento
Mi ci tie, felicha studento.
Chio bonas krom malvarma krano;
estas mi NASKano.

Post la mort’ che tombo mia
Staros “rondo familia,”
Revenos memoroj de l’ oceano
Char estas mi NASKano.

No hay comentarios:

 
lernu!