martes, 28 de julio de 2009

Novan sekcio de Parolu Mondo nomata "Parolu, Homo!"

Karaj geamikoj,
Mi petas, ke vi disvastigu ĉi tiun mesaĝon.
Baldaŭ la radioprogramo "Parolu Mondo", sabate, je la 22a horo(Brazilo),
kreos novan sekcion nomatan "Parolu, Homo!". En ĉiu semajno, homoj el
diversaj mondpartoj partoprenos en nia programo. Sufiĉas, ke vi kreu 2-minutan
sondosieron, en mp3-formato, per kiu vi diros vian personan nomon, aĝon,
urbon kaj landon. Vi ankaŭ povas paroli iomete pri via profesio, pri via
lando, pri kiel kaj kiam vi esperantistiĝis, inter aliaj aferoj. Sendu vian
sondosieron, vian foton(se vi volos) kaj la teksto pri via sonaĵo al retadreso
de nia radioprogramo: _falamundoespera...@gmail.com_
(http://highout.com/mail/src/compose.php?send_to=falamundoespera...@gmail.com) .
Se nia radioprogramo nomiĝas "Parolu Mondo", do...PAROLU, HOMO! :-)
Frate via,
Djalma Pessata

No hay comentarios:

 
lernu!