martes, 21 de julio de 2009

Letero de Pola Radio 20 Julio

Karaj Geaŭskultantoj kaj Radioamikoj,

La nova 5-taga elsendokadro de la E-elsendoj de Pola Radio daŭre vekas
nekredemon, bedaŭrosenton, elreviĝon. Ankaŭ amaron pro la decido, veninta
rekte antaŭ la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.

En nia E-programo ni klopodas adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj kaj daŭre
dankeme atendas sugestojn kaj proponojn de niaj geaŭskultantoj. Tiujn ni
traktas en la vendredaj Leterkestoj. La lasta antaŭkongresa aŭdiĝos la 24-an
de julio.

Semajnfine en Krakovo sian 42-an konferencon inaŭguris ILEI (Internacia Ligo
de Esperantistaj Instruistoj). En nia lunda programo, la 20-an de julio ni
prezentas fragmenton de la inaŭgura parolado de la prezidanto de ILEI,
Radojica Petrovic.

Marde la 21-an de julio – krom tradicia Trarigardo de la E-Gazetaro -
aŭdiĝos la interparolo kun Radojica Petrovic pri la ĵus okazinta seminario
en Kinshasa, DR Kongo.

Merkrede kaj ĵaŭde ni daŭrigas literaturan rubrikon kun la laŭtlegataj
fragmentoj de "La Faraono" de Boleslaw Prus en la E-traduko de Kazimierz
Bein.

Ni daŭre atendas sugestojn kaj suflorojn pri la konsisto de nia kvintaga
dumsemajne E-programo. La malnova devizo pluvalidas. Ni invitas la
geaŭskultantojn kunredakti niajn E-programojn. Ni atendas viajn reagojn, kaj
proponojn. Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml

Sufiĉas, se per la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj
savos ĝin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al la malnovaj podkastaj elsendoj, skribu al ni. Ni
disponigos koncernajn ligoadresojn. Nia tradicia adreso por paperaj leteroj
kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio, Al. Niepodleglosci 77/85,
00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al la familio de amikoj de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!