domingo, 19 de julio de 2009

[lernu-helpantoj] Re: Bezonatas helpo pri la nova projekto

Saluton!

Mi nur volas informi, ke la nova tradukejo http://tradukejo. ikso.net jam plene ekfunkciis. Do bonvolu nun uzi ĝin nur por bonaj tradukoj. :-) Al ĝi jam estas ligita la projekto "ikso.net". Se vi havas emon, vi povas kaj konatiĝi kun la nova tradukejo kaj samtempe traduki la paĝaron en vian lingvon. Mi kredas, ke la tuta E@I estos dankema al vi. Mi bedaŭras, ke ĉiuj antaŭe faritaj tradukoj estas sennomaj. Mi bedaŭrinde ne povas eltrovi kiu kion ĝuste tradukis, sed ekde nun la sistemo zorge notos tion.

Grandan dankon al ĉiuj, kiuj testis la sistemon kaj kiuj uzos ĝin. Mi esperas, ke la sistemo iom post iom daŭre pliboniĝos.

Amike, Jevgenij

No hay comentarios:

 
lernu!