martes, 28 de julio de 2009

[La Karavelo: 2881] RRRRRRRRRRRRRRRR

Bone mi ne estas dakordo char la R ne ekzistas en Esperanto, char Hx estas sama al la J en la hispana, kaj la H hipane oni prononcas nenion, R estas kiel rrrrrrrrr , oni ponas la antauxan parton de la lingvo sub la palaton kaj elmetas aeron. Sonas kiel auxta motoro forta, rrrrrrrrrn, rrrrrrn, kiam oni premas la akcelilon.
Sed kiam oni prononcas la hispana "J" aux esperanta "Hxo" aux franca "R", oni ponas la malantauxan parton de la lingvo sub la palaton kaj elmetas aeron.
Cxu vi komprenas min?
Saluton amike Denice.
2009/7/27 Fernando Maia Jr <fmaiajr@gmail.com>
Zé Roberto en Esperanto estus Zé Hó'béhtu.

F.

2009/7/27 Alcides Wentinck <wanelec@sion.com>



Eble gxi povas sxajni ekstertema al vi, Ángelos, sed tute ne estas...mia
propono estas manteni plej eble la originalajn sonojn de niaj esperantaj
konsonantoj, montrante ian facilecon por tia atingo. Dum multe da parolantoj
diras cxiajn vortojn fusxe, la instruistoj ne mempermesus erari tiel. Se tio
okazus, ni perdus la vojon, kompreneble.
Alcideso


Mi ne bone komprenas vian mesaghon, sed ghi shajnas al mi ekstertema. La
diskuto okazis ne pri la (certe esplorinda) demando, kiamaniere indiki la
ghustan PROPRALINGVAN prononcon de nacilingvaj person- kaj lok-nomoj, sed
pri la demando, kiamaniere esperantigi tiajn nomojn.
Parenteze dirite, mia antaunomo ne estas prononcata "Ággelos", malgrau ghia
tradicia greka ortografio, sed pli-malpli "Áñgelos" - kaj supozeble estis
tiel same prononcata antau tri mil jaroj, kiam ghi ankorau signifis
"mesaghportisto"...
Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo



Alcides Wentinck (27/7/2009 14:20):
>Mi koincidas kun via esprimo. Sugestas mi la aldonon de gramatikaj
>ruslingvaj konceptoj, kiel "moleco kaj malmoleco" inter aliaj, kiujn mi
>uzas
>kutime en instruado de pluraj lingvoj. Cxio rezultas ege facila per la uzo
>de la IFK (Internacia Fonetika Kodo), surbazita en 1)Esperanto, 2) Greka
>lingvo (akcentoj), kaj 3) muzikaj konceptoj. Facile lernebla kaj
>komprenebla, gxi estas ilo por cxiu lernanto. Ekzemploj: João (Jxoáo
>"Portugala"); Giovanna (Gxiovánna "Itala"); Johanna (Johánna "Germana");
>Angelos Tsirimokos (Ággelos Cirimókos "Greka"); Jean Claude (Jxán Klód
>"Franca"); Zaldivar (Saldívar "Cxilia"); Ze Roberto (Zé Gobégtu "Brazila").
>Nur per esperanta prononcado, ni atingas suficxe bonan alproksimigxon al
>nativa prononco, cxiulingve.
>Amike salutas al cxiuj
>Alcides Wentinck








--
(\__/)
(='.'=) Mi parolas Esperante.
(")_(")

No hay comentarios:

 
lernu!