martes, 28 de julio de 2009

[La Karavelo: 2871] Esperanta prononco

R nepre ne devas esti parizieca.
Mi ĉiam instruas truketon por diri "sinjoro" sen sono [ñ],
kio estas eldiri la vorton tiel [sin-jo-ro].
Se portgala lernanto ne estas instruata fari tion,
li legos [si-njo-ro] kaj konsekvence [-nj-] estiĝas [ñ].
Vokaloj estu ĉiam kaj ĉiuj malfermitaj.
Cetere mi konsentas kun vi, laŭ mia rapida legado de la mesaĝo.

Amike,

Ĝoano

Tsirimokos Angelos wrote:
> En esperanto, kie ne ekzistas modela "denaskula", "chefurba" ktp. prononco, la chefa afero estas klare distingi la fonemojn. Do se iu ne prononcas komencan 'h', au prononcas ghin kiel 'hh', au konfuzas 'gh' kaj 'jh', tiu eraras. Tiu, kiu prononcas pezan (tro malmolan, tro velaran) 'l' au parizecan 'r' ne eraras, sed prononcas malagrable. Bedaurinde, al plenaghuloj ne jam spertaj pri fremdaj lingvoj estas ofte preskau neeble komprenigi, ke certaj distingoj gravas. (Provu klarigi al unulingva greko la diferencon inter 'monto', 'mondo' k 'modo'! Malgrau la ortografio, li simple ne audas.) Pro tio mi ne kundividas vian optimisman aserton, ke "Chio rezultas ege facila per la uzo de la IFK (Internacia Fonetika Kodo)".
>
> Alia demando estas, chu tamen ekzistas ia ideala elparolo, al kiu indas strebi. Mi dirus, iom hezite, ke jes, kaj ke ghi similu la kroatan au italan prolmanieron, kvankam ne en chiuj detaloj (ekzemple, neniu el la du lingvoj havas la sonon 'h', por kiu la modela prononco estu la angla/germana). Mi citu kelkajn detalajn rekomendojn, kiujn shajnas al mi sekvindaj:
>
> 'l' kaj 'n' estu elparolataj chiam egale, do neniam kiel portugalaj 'lh' kaj 'nh'. [Tio koncernas chefe rusojn kaj grekojn, kiuj tro ofte prononcas portugalan 'nh' en 'ni']. En vortoj kiel 'panjo', 'sinjoro', kunfandigho de n+j en tiun sonon shajnas tolerebla, kvankam teorie evitinda. [Chu ni ne tushis tiun temon en chi tiu forumo antau longe?]
> 'k' kaj 'g' estu iomete moligitaj antau 'i' kaj 'e', sed ne tro; 'hh' prefere tute ne. 't' kaj 'd' NENIAM.
> 'n' estu elparolata kiel ghermana 'ng' antau 'k' kaj 'g'. Che italoj, tio estas la natura maniero prononci vortojn kiel "longa", "benko" k.s., sed che slavoj ne.
> 'r' estu italeca - ne parizeca, ne angleca, ankau ne hispaneca vortkomence ('rrado'!).
> En la oftajn vokalgrupojn 'io', 'ia', 'iu', oni ne enshovu mezan 'j'. Perfekte eblas elparoli "mia" anst. "mija". En la greka, "kries" (=malvarmaj) NE rimas kun "rijes" (=strioj).
> Che akcentitaj vokaloj, estas konsilinde, almenau en publika/sceneja parolado, sekvi la gvidliniojn de PAG (plilongigo che malfermitaj silaboj, malplivastigho she 'e' kaj 'o'). La rezulto shajnas multe pli agrabla ol severe identa elparolo de chiuj vokaloj, sendepende de pozicio. (Mi konscias, kiom subjektiva estas mia aserto!)
>
> Chu aliaj havas aliajn rekomendojn tiurilate? Chu mi jhus malfermis vespujon?
>
> Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo
>
>
> Alcides Wentinck (27/7/2009 15:33):
>
>> Eble gxi povas sxajni ekstertema al vi, �ngelos, sed tute ne estas...mia
>> propono estas manteni plej eble la originalajn sonojn de niaj esperantaj
>> konsonantoj, montrante ian facilecon por tia atingo. Dum multe da parolantoj
>> diras cxiajn vortojn fusxe, la instruistoj ne mempermesus erari tiel. Se tio
>> okazus, ni perdus la vojon, kompreneble.
>> Alcideso
>>
>
>
> >
>
>

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

 
lernu!