martes, 28 de julio de 2009

[La Karavelo: 2860] Rplc:Re:[La Karavelo: 2858] Re: Alentejo

Mi ne bone komprenas vian mesaghon, sed ghi shajnas al mi ekstertema. La diskuto okazis ne pri la (certe esplorinda) demando, kiamaniere indiki la ghustan PROPRALINGVAN prononcon de nacilingvaj person- kaj lok-nomoj, sed pri la demando, kiamaniere esperantigi tiajn nomojn.
Parenteze dirite, mia antaunomo ne estas prononcata "Ággelos", malgrau ghia tradicia greka ortografio, sed pli-malpli "Áñgelos" - kaj supozeble estis tiel same prononcata antau tri mil jaroj, kiam ghi ankorau signifis "mesaghportisto"...
Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo



Alcides Wentinck (27/7/2009 14:20):
>Mi koincidas kun via esprimo. Sugestas mi la aldonon de gramatikaj
>ruslingvaj konceptoj, kiel "moleco kaj malmoleco" inter aliaj, kiujn mi uzas
>kutime en instruado de pluraj lingvoj. Cxio rezultas ege facila per la uzo
>de la IFK (Internacia Fonetika Kodo), surbazita en 1)Esperanto, 2) Greka
>lingvo (akcentoj), kaj 3) muzikaj konceptoj. Facile lernebla kaj
>komprenebla, gxi estas ilo por cxiu lernanto. Ekzemploj: João (Jxoáo
>"Portugala"); Giovanna (Gxiovánna "Itala"); Johanna (Johánna "Germana");
>Angelos Tsirimokos (Ággelos Cirimókos "Greka"); Jean Claude (Jxán Klód
>"Franca"); Zaldivar (Saldívar "Cxilia"); Ze Roberto (Zé Gobégtu "Brazila").
>Nur per esperanta prononcado, ni atingas suficxe bonan alproksimigxon al
>nativa prononco, cxiulingve.
>Amike salutas al cxiuj
>Alcides Wentinck

No hay comentarios:

 
lernu!