martes, 21 de julio de 2009

[La Karavelo: 2780] Memore de Sylla Chaves

SONETO MEMORE DE
SYLLA CHAVES

Poeton ni omaĝu poezie,
Ĉar vorto vere belas ĝuste tie,
Kie muzoj troviĝas kaj la gloro
Eterne cizeliĝas sur la oro.

Poeto Sylla Chaves, vi ĉeestas
Alian dimension, kie festas
La pacaj batalantoj antaŭ Dio,
Al Kiu preĝas nun Esperantio.

Nun restas tie ĉi nia sopiro
Kaj tamen ĉe ni kreskas la inspiro
El via vigla verko, verda flamo.

Adiaŭ nun ni diras, kara Sylla,
Kaj ĉiam zorgu ni pri via brila
Ekzemplo de espero kaj de amo.

44-a BKE – Juiz de Fora
Leite Jr. nome de la Brazila Esperantistaro.

No hay comentarios:

 
lernu!