martes, 21 de julio de 2009

[La Karavelo: 2773] pri la eldonejo La Karavelo

Mi ĵus ricevis la unuan pakaĵon, enhavantan mian libron "Rakontoj por ĉiuj aĝoj". Mi estas tre kontenta pri ĝia aspekto. Per ĝi, João debutas kiel eldonisto de libroj (ĝis nun li eldonis belegajn revuojn) kaj mi debutas kiel aǔtoro de esperantaj libroj (ĝis nun mi aǔtoris librojn en aliaj lingvoj). Dum 4 jardekoj de verkado en diversaj lingvoj, mi kunlaboris kun relative multaj eldonejoj. En kelkaj el ili laboris po unu sola persono, en aliaj laboris po unu granda teamo (direktoro, kelkaj redaktistoj, grafikistoj, provlegantoj, sekretario, kontrevizoro, ŝoforo…). Mi opinias, ke La Karavelo estas la eldonejo kun kiu mi plej bone kunlaboris en 4 jardekoj. Ŝajnas nekredeble, ke unu homo faris tiom bone la laboron, kiun kutime faras teamo! Gratulon kaj dankon, João! Kaj bondezirojn, pri viaj estontaj libroj!

Amike, sincere,

Luiza CAROL

No hay comentarios:

 
lernu!