miércoles, 15 de julio de 2009

[La Karavelo: 2758] Ipernity-retejo de Reza Torabi

Karaj Geamikoj!

Iom post iom miloj kaj miloj da esperantistoj malkovras, ke kadre de la reto
Ipernity Esperanto estas jam tute egalrajta lingvo kompare al la diversaj,
naciaj lingvoj. Chiu alighanto povas pretigi en Ipernity sian propran
hejmpaghon. Oni devas elekti sube la lingvon ESPERANTO...

Bv. viziti la Ipernity-retejon de S-ro Reza Torabi, kiu alshutis multajn
fotojn pri la iranaj manifestacioj/popolprotestoj. Vidu lian retejon
http://www.ipernity.com/home/reza.torabi

Jhus Li informis nin pri la sorto de Sohrab Arabi, 19-jara irana junulo,
kiun oni murdis en la Malliberejo EVIN.

Pacon al lia animo! Kondolencon al liaj gepatroj!

Amike
Ludoviko kaj Julinjo

No hay comentarios:

 
lernu!