miércoles, 15 de julio de 2009

[La Karavelo: 2757] FW: [EEU-asembleo] pri EEU kaj politiko de multlingveco

Karaj Geamikoj!

Ni plusendas la mesaĝon de S-ro Zlatko Tiŝljar, ĝenerala sekretario de EEU.

Amike

Ludoviko kaj Julinjo


From: asembleo-eeu@googlegroups.com [mailto:asembleo-eeu@googlegroups.com] On Behalf Of Zlatko Tišljar
Sent: Tuesday, July 14, 2009 3:30 PM
To: europo2@googlegroups.com; asembleo-eeu@googlegroups.com
Subject: [EEU-asembleo] pri EEU kaj politiko de multlingveco

EDE ekdiskutis pri partopreno de EEU en Forumo pri multlingveco chi-aŭtune en Bruselo. Jen mia baza klarigo pri starpunkto de EEU rilate la politikon de EU. Mi kredas ke indas sciigi tion ankaŭ al la membroj de ĉi tiuj du listoj.

Rilate la A. Maalouf proponon, kiu ankoraŭ ne ighis oficiala starpunkto de la Eŭropa Komisiono, sed restas serioza propono, ni en EEU opinias ke ghi estas la plej bona elirpunkto por iel meti E-on en oficialan dokumentaron de EU. Nuntempe neniu dokumento aŭ decido permesas al Esperanto esti iel ajn menciata kiel io akceptata de EU. Nun eblas fari ion nur por la naciaj lingvoj de la membroshtatoj. Pro tio estas ekskluditaj minoritataj lingvoj kaj lingvoj de grandaj grupoj de alloghighintoj post la dua mondmilito kiel turka, araba, kurda ktp. Same en malbona stato estas la kataluna, baska, romaa kiel naciaj lingvoj de popoloj kiuj ne havas shtaton. Tial la Maalouf- plano kiu enkondukas la ideon pri tria "persone elektita" lingvo ebligas ke chiu elektu kiun ajn lingvon kaj tiel solveblas la problemo, sed ankaŭ enkondukas la eblon elekti Esperanton - char ankaŭ ghi povas esti "persone elektita" lingvo.

Alia aldona tasko de esperantistoj estas klopodi diversmaniere konvinki la decidulojn en EU ke ilia ideo pri du fremdaj lingvoj estas utopio se oni daŭrigos la instruadon laŭ la nuna ekzistanta kutimo (kelkaj horoj semajne en lernejoj), char ja oni ne sukcesis ke pli ol 10 % de la loghantaro en granda plimulto da landoj (escepte de skandinavoj kaj nederlandanoj) efektive aktive povu uzi 1 fremdan lingvon - des malpli eblus atingi ion per du. Sekve ni volas proponi ilon, ke efektive oni en grave pli bona procento sukcesu instrui du lingvojn helpe de antaŭa unujara rapidiga lernobjekto (propedeŭtikilo) bazita je Esperanto.

Zlatko Tišljar

No hay comentarios:

 
lernu!