lunes, 13 de julio de 2009

[La Karavelo: 2753] FW: Seminario

Karaj Geamikoj!

Kun granda ghojo ni plusendas la suban, grandsignifan mesaghon de S-ro Profesoro Bojidar Leonov, kiu informis nin pri la sukcesa, bulgaria, Internacia Seminario "Apliko de Esperanto en la Profesia Agado (12-15. 06. 2009. Karlovo, Bulgario).

Ni proponas jam nun kontaktighi kun Li kaj pretighi al la sekvontjara seminario…

Dankon kaj gratulon pro la Seminario, kiu modele montras, ke ni devas eliri el nia "verda rondo" kaj informi la ne-esperantistan publikon pri la grandioza ebleco kiun ofertas la Internacia Lingvo!

Plej amike

Ludoviko kaj Julinjo


From: leonov [mailto:leonov@rozabg.com]
Sent: Saturday, July 11, 2009 8:36 AM
To: ludoviko@freemail.hu
Subject: seminario

Estimata kaj kara familio Molnar,

Mi tutkore dankas por la senditaj bondeziroj pri la sukceso de nia Seminario.Vere g^I estis sukcesa kaj mi tre bedau^ras,ke Vi ne partoprenis g^in,sed sekvontjare ni planas organizi denove seminarion kaj mi g^ojos ,se Vi partoprenos.

Kun g^ojo mi deziras informi Vin,ke nia provo organizi E- seminarion,sed ne nur por esperantistoj estis sukcesa-partoprenis kaj prelegis reprezentantoj de Bulgara Akademio de la Sciencoj/BAS/ kaj universitatoj en Bulgario.Ni g^ojas,ke la oficiala reprezentanto de BAS, prof. Lilia Krumova- Cvetkova,ne nur tralegis la salutmesag^on de la Akademio,sed ankau^ aktive partoprenis la seminarion preleginte kaj partopreninte la diskutojn! Tiamaniere,ni esperas, ke ni plenumis nian celon-prezenti la praktikan aplikon de Esperanto en la profesia agado.

Ni g^ojas,ke pri la Seminario estis intereso flanke de oficialaj instancoj en nia lando, radio,TV kaj gazetaro.Krom la c^iutagaj informoj estis du gazetaraj konferencoj kaj vendrede mi estis inventita en Plovdivo partopreni rektan TV- programon de la s^tata televido,kie dau^re de 20 minutojn mi respondis al la demandoj pri la temo : “La internacia E-movado en la komenco de la 21-a jarcento”

Malgrau^ ke ni intencis organizi tiajn scienc-prektikajn seminariojn kun intrevalo 2 jarojn,pro la granda intereso flanke de niaj eksterlandaj geamikoj, kiuj salutis nin kaj bedau^ris,ke pro malfrua informo kaj diversaj oficaj kialoj ne povis partopreni la seminarion,sed proponas al ni organizi denove baldau ^ tian Seminarion. BEA-Estraro havante antau^vide la pozitivajn pritaksojn pri nia Seminario , la intereso kaj proponoj de niaj eksterlandaj geamikoj ,jam decidis sekvontjare organizi la II-an seminarion por la apliko de Esperanto en la profesia agado .Ni siatempe sciigos Vin ,kiam g^I okazos kaj ni g^ojos,se Vi povus partopreni.

Aldone mi sendas koncizan informon pri nia Seminario .

Kun plej koraj salutoj

Amike Via

Prof. Bojidar Leonov

INTERNACIA SEMINARIO

“APLIKO DE ESPERANTO EN LA PROFESIA AGADO “

12-15.06.2009 Karlovo Bulgario

En Karlovo sukcese finis sian laboron la I-a Internacia Seminario “Apliko de Esperanto en la profesia agado “kies organizantoj estis AIS- Bulgario,Bulgara E- Asocio, Internacia Universitato –Karlovo kaj la Regiona Estraro de la neesperantista organizo ”Scienc-teknika Asocio” en Bulgario.G^i estis E-Seminario,organizita c^efe de la la esperantistoj,sed g^in partoprenis ankau^ scienculoj kaj fakuloj,kiuj ne estas esperantistoj, kiuj prelegis kaj partoprenis la diskutojn c^ar estis rekta traduko esperante-bulgare-esperante.

Honora Protektanto de la Seminario estis ing^. Najden Najdenov Urbestro de Karlovo .

La Seminarion partoprenis reprezentantoj de 11 landoj.Pli ol 150 esperantistoj el 45 landoj sendis salutmesag^ojn bondezirante sukcesan laboron de la seminario kaj esprimante bedau^ron ,ke pro vizaj kaj oficaj kialoj ne povus persone partopreni. Salutmesag^ojn sendis eminentaj funkciuloj de la intrenacia E- movado kiel Prof. H. Tonkin, Prof. Renato Corsetti,Claude Nourmont, B.Pietrzak, Jose Antonio Vergara,Prof. R.Sachs,Prof. G. S^ilo,Prof.G.Silfer,Prof. W. Borman, Prof. Bo Sandelin, Osmo Buler,St. Marc^ek. P. Hrdle,M.Svac^ek,Prof. L. Preradovic, Rene Triolle, Martin Schaeffer,G. Pirlot A.Ionesov, M.Lineckij,B. Kolker,Liu Jianguo A. Gonc^arov,Z.Ciric, R.Petrovic, M.Timermane, Z.Pehar, Dr. L.Molnar,L.Szilvási, Augusto Casquero,Sv.Smetanina, L.Gierko k.a .

Salutmesag^oj estis ricevitaj ankau^ nome de Wojciech Galazka- Konsulo de Pollando en Sofio kaj Japana E- Instituto.

La Solena Inau^guro okazis en la Solena Halo de la Urbodomo Karlovo. Partoprenis reprezentantoj de la oficialaj instancoj,Radio, TV ,gazetaro kaj geurbanoj.La seminarion inau^guris prof. Bojidar Leonov-Prezidanto de AIS- Bulgario. Ing. Najden Najdenov,kiel urbestro kaj Protektanto de la Seminario en siaj salutvortoj esprimis la oficialan apogon flanke de la oficialaj instancoj al la agado de AIS ,substrekante la au^toritaton de la Internacia Universitato Karlovo kiel eduk-kultura centro.

Retan salutmesag^on sendis s-ino N.Zaharieva - unua vicministro de la kulturo en Bulgario.En g^i s^i esprimis sian bedau^ron,ke pro okupateco ne povus persone c^eesti la Seminarion,sed bondeziras sukcesojn por la prospero de la internacia E- movado kaj AIS-San Marino,kies agadon s^i subtenas kaj alte taksas.

Bulgara Akademio de la Sciencoj sendis sian oficialan reprezentanton partopreni la Seminarion. Prof. Lilia Krumova-Cvetkova, ne nur tralegis la salutmesag^on de la Akadenia Estraro,sed mem aktive partoprenis la Seminarion,preleginte kaj partopreninte la diskutojn. Tiamaniere por unua fojo en la agado de AIS/eble ankau^ en la internacia scienca E- agado/ oficiala reprezentanto de Nacia Scienca Akademio partoprenis scienc- praktikan E- seminarion kaj tiamaniere agnoskis la signifon de Esperanto kiel kontaktlingvo en la internaciaj kontaktoj inter la scienculoj kaj fakuloj

La Seminarion salutis ankau^ ing.Petr Todorov- Prezidanto de BEA,ing.Todor Hristov- Prezidanto de Regiona Estraro de Scienc-teknika Asocio en Bulgario,Sv. Cvetkov - filo de Cvetan Cvetkov,kiu estas unu de la fondintoj de la E- movado en Karlovo kaj en Bulgario.

La h^oro c^e la kulturdomo de emerituloj en Karlovo kantis esperante fine de la Inau^guro.

Sabate kaj dimanc^e estis prelegoj kaj diskutoj en la Internacia Universitato-Karlovo. Prelegis krom prof. Lilia Krumova- Cvetkova pri” La benoj kaj la malbenoj kiel parto de la nacia kulturo kaj folkloro “ankau ^ :

-Prof.Dr. Hans-Dietrich Quednau- Strukturo kaj funkcioj de AIS-San Marino

-Prof. Christer Kiselman- Diskreta kaj reala optimumado

- Prof. Alicja Lewanderska-Quednau - Eu^rologio

-Prof. V.Krasteva- Organizado de la turisma agado

-Prof. Ilia Hristov-La kopiado de la framda sperto kaj postsekvoj en la bulgara Ekonomiko

-Prof.D.Uzunov- Bazaj principoj de la merkatekonomiko

-Prof. Eva Polakova-Tutmonda globolizado,uzata lingvo kaj etiko de la komunikado en amaskomunikuloj

-Prof. Bojidar Leonov- Bazaj principoj de la internacia patenta juro

-Dr. H.Schicke-La kuracaj efikoj de la Ging-seng herbaj^o

-Doc.Enn Ernits-Pri klasifikado de baltofinnaj praaltaj^oj

- ASci Marcel Delforge-La aspektoj de klerigado en Afriko

- ASci Bardhyl Selimi- Amuzaj momentoj en la leciono de matematiko

-Arkitekto Iv. Nec^ev – Koncize pri la arkitekturo

-Ing.Nikola Uzunov- Esperanto kiel familia lingvo

- Tiu Ernits- Pri disvastig^o de nova metodo por kantinstruado en la baltgermana medio en 1860 j

-Jolanda Jozsi- Turismiko- nova scienco

Sendita prelego de Dr. Sean O Riajn- Lasttempaj lingvaj evoluoj en EU

Dum la Oficiala fermo de la Semionario estis malfermitaj du novaj studadfakoj c^e la Internacia Universitato Karlovo- eu^rologio kaj j^urnalistiko

Pri la Seminario estis intereso flanke de oficilaj instancoj en Ia lando, radio,TV kaj gazetaro.Krom la c^iutagaj informoj estis du gazetaraj konferencoj kaj prof.B.Leonov estis inventita en Plovdivo partopreni rektan TV- programon de la s^tata televido,kie dau^re de 20 minutojn li respondis al la demandoj pri la temo : “La internacia E-movado en la komenco de la 21-a jarcento”

La Seminario ekludis sian rolon por propagando de Esperanto kaj g^ia apliko en la profesiaj kontaktoj.Tiamaniere g^i sukcese plenumis sian bazan celon prezenti antau^ la nesperantistaro,fakuloj tutmonde kaj la oficiuloj,ke la Intrenacia lingvo Esperanto ne estas nur komuna lingvo por babilado ,amuzo kaj kontaktoj inter la esperantistoj, sed Esperanto povus esti kaj devas esti oficiala lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro en diversaj sciencaj kaj profesiaj fakaj seminarioj.




No hay comentarios:

 
lernu!