jueves, 30 de julio de 2009

La Dio kiu ne ekzistas.

La 22an de aprilo ĉi jare Rita Levi Montalcini, elstara virino kaj
sciencistino, festis jam sian centjaran naskiĝdatrevenon per vigla
intelekta kaj morala aspekto. Al demando ĉu ŝi kredas je Dio aŭ ne,
sinjorino Montalcini respondis: “Mi envias kiu havas la Fidon, mi ne
kredas je Dio. Mi ne povas kredi je iu dio kiu nin premias kaj nin
punas.”

Post preskaŭ unu semajno ŝin preskaŭ reeĥis en la tagĵurnalo “La
Repubblica”, en sia tiom mallonga kiom interesa rubriko “Amaca”
Michele Serra, kiu ĉerpinte la inspiron de tiuj religiaj
fundamentistoj, kaj kristanaj kaj islamaj, por kiuj la tiel nomata
“porka gripo estis dia puno, skribis ke: “Unu el la pruvoj pri la
neekzisto de Dio, almenaŭ de la pedanta kaj malbona Dio alvokita en
tiuj ĉi okazoj, konsistas en la fakto ke kelkaj el Siaj surteraj
sekvantoj ne estas surmomente trafulmitaj ĉiufoje kiam ili diras
stultaĵojn” (Michele Serra, La Repubblica, L’Amaca, 29an de aprilo
2009).

Senpere mi pripensis Pastron “Livio” la famekonatan administranton de
“Radio Maria, kiu, en sia ĉiutaga freneza komentario, asertis ke per
la tertremo en Abruco la Sinjoro volis kunigi la homojn al Siaj
suferoj (tio okazis dum la Sankta Semajno). Fronte al tiu aserto
memvole oni estas puŝata peti al la Sinjoro ke, tuj Li bonvolu kunigi
al Siaj suferoj eĉ Pastron “Livio” kaj la tutan Radion “Maria”...

Sciencisto, intelektulo kaj pastro, tri ateistoj kiuj, diversmaniere,
parolis pri dio, sed pri kia dio? Kia estas la dio kiun ili rifuzas,
la dio al kiu ili indiferentas, kiun ili ne konas, aŭ kiun ili
manipulas?

Vi povas vidi la tutan tekston tie ĉi:

http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/principio_Esperanto.htm

No hay comentarios:

 
lernu!