viernes, 24 de julio de 2009

La Civito gajnis kaj perdis Kamerunon — Libera Folio

Click here: La Civito gajnis kaj perdis Kamerunon — Libera Folio_
(http://www.liberafolio.org/2009/la-civito-gajnis-kaj-perdis-kamerunon/)

La Civito gajnis kaj perdis Kamerunon

de _Redakcio_ (http://www.liberafolio.org/author/redakcio) Laste modifita:
2009-07-22 16:56

La landa asocio de UEA en Kameruno aliĝis al la Esperanta Civito - kaj
kompreninte pri kio temas, tuj malaliĝis. Similan aliĝon kaj malaliĝon antaŭ
iom da tempo entreprenis la landa asocio de UEA en Meksiko. En Hispanio la
Civito sukcese flegis kontaktojn kun provinca asocio, kaj tiel ricevis la
rajton fari lingvajn ekzamenojn en la landa kongreso okazinta antaŭ kelkaj
semajnoj, kaŭzante multajn protestojn.

(http://www.liberafolio.org/2009/la-civito-gajnis-kaj-perdis-kamerunon...)

La landa asocio de UEA en Kameruno, Association Espérantiste Camerounaise,
reorganiziĝis antaŭ kelkaj monatoj, okaze de la vizito de la brita
esperantisto Hilary Chapman. Oni elektis novan estraron, kies prezidanto estas
Victor Nto Nto, longtempe konata esperantisto.
Unu el la estraranoj, Chamberline Nguyefack, ligita ankaŭ al la Civito,
konvinkis la novan estraron peti aliĝon al la Civito. La propono estis
akceptita. Tamen, kiam la aliĝo kaŭzis mirajn reagojn, la estraro decidis pli
atente esplori la aferon. Oni konstatis, ke membreco en la Civito ne nepre
antaŭenigas bonan kunlaboron kun UEA, kaj la 17-an de julio AEK jam sendis al
la Civito sian malaliĝon.
Kopio de la malaliĝa letero estis dissendita tra la diskutlisto de
kamerunaj esperantistoj:
Kara Marie France Conde,
Ni, kamerunoj, petas ke vi ne konsideru la leteron senditan pri aliĝo de
asocio pri esperanto en Kameruno AEK al la civito.
Tiel proponas ni, ke kunlaborado pludaŭru kun individuaj unopuloj kiuj
deziru membriĝi kiel civitanoj. Sed ne la asocio entute....
Mi bedaŭras ke tiel estu la vidpunkto de AEK...
Sincere via,
Victor Nto Nto
Prezidanto de AEK
Tiel la sola landa asocio de UEA kiu almenaŭ formale membras en la Civito
estas Esperanto-Federacio de Niĝerio, kiu tamen en la praktiko tute ne
aktivas. Antaŭ du jaroj alia afrika landa asocio, Unuiĝo Togolanda por
Esperanto, diskutis aliĝon al la Civito. La komitato de UTE tamen ne trovis la
aferon matura pro manko de informoj pri tio, kio entute estas la Civito. Ŝajne
la afero ne estis poste resurtabligita.
En junio 2006 la Civito diskonigis la aliĝon de la Meksika landa asocio de
UEA al la Civito. La anonco komplete surprizis la plej multajn meksikajn
esperantistojn, kiuj eĉ ne sciis ke tia paŝo estis diskutata. Inter la
neinformitoj estis du antaŭaj prezidantoj de Meksika Esperanto-Federacio kaj la
ĉefdelegito de UEA.
- Mi ne scias pri kio vi parolas! Neniu diris ion al mi, aŭ demandis,
komentis la ĉefdelegito Alejandro Mejía tiam, responde al demando de Libera
Folio.
En la kongreso de Meksika Esperanto-Federacio en majo 2008, la aliĝo ne
estis simple nuligita. La asembleo de MEF decidis formale distanciĝi de la
Civito, kaj "konsideri sin neniam aliĝinta". La kongreson ĉeestis Maritza
Gutiérrez kiel reprezentanto de UEA, kaj Perla Martinelli kiel reprezentanto
de la Civito.
Perla Martinelli reprezentis la Civiton ankaŭ en la landa kongreso en
Hispanio antaŭ kelkaj semajnoj, kie la Civito surprize por multaj ricevis la
rajton fari lingvajn ekzamenojn. La okazaĵoj ĉirkaŭ la landa kongreso kaŭzis
fortajn reagojn inter la anoj de Hispana Esperanto-Federacio, kaj multaj
decidis ne partopreni la kongreson.
Jam en aprilo la revuo de la landa asocio d de UEA en Hispanio, Boletín,
aperigis ampleksan, laŭdan artikolon pri la Civito. La artikolon pri la
Civito, male ol ĉiujn aliajn artikolojn, la redaktoro de Boletín, Àngel
Arquillos, ne sendis al la korektanto.
- Ni supozas ke la artikolon, aŭ mem redaktis aŭ korektis Perla, kaj la
redaktoro ne opiniis necese sendi ĝin por la korektado. Li estas vere bona
homo, sed terure naiva, pro tio ne strangas al mi, ke Perla misuzas lin por
siaj celoj, rakontas Pedro Hernández, la nuna prezidanto de HEF, en letero
kiun li disponigis al Libera Folio.
La landa kongreso ne estis organizita de Hispana Esperanto-Federacio, sed
de sendependa loka asocio, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kiu neatendite por
HEF invitis Perla Martinelli por fari Civitajn lingvoekzamenojn, anstataŭ la
_ekzamenoj aprobitaj de UEA_
(http://edukado.net/pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422//) .
- Ni decidis, ĉar mankis nur du monatoj por la kongreso, ke pli bone ni
lasu la aferon tiel, ke estu afero de AEU, kaj HEF ne enmiksiĝu. Sed la ĉefa
problemo ne estis tiu de la ekzamenoj, sed ke, neatendite, Perla aperis en
la programo kun du prelegoj pri literaturo, kio okazigis protestegon kaj
retiriĝon de Jorge Camacho, kaj nealvenon de multaj hispanaj esperantistoj,
rakontas Pedro Hernández.
Por eviti similajn neatenditajn okazaĵojn en la estonteco, la estraro de
HEF decidis ke estonte delegito de la estraro partoprenos la organizadon de
la landaj kongresoj.
- Kaj kredu min, nia delegito ne permesos similan aferaĉon kiel tiu de
Perla. Kiel kutime, la Civito trovis nevartatan truon, tra kiu ili eniris. Sed
tio ne okazos denove. Interalie, mi komencis informadon kaj diskuton pri
kio ja estas la Civito en la plej granda hispana Esperanto-forumo, por eviti
la eventualan estontan semadon de la Civito, skribas Pedro Hernández.

No hay comentarios:

 
lernu!