martes, 21 de julio de 2009

Informo pri *Esperante* - Nova albumo de EspoDespo, medio 2009

Informo pri Nova albumo de EspoDespo, medio 2009

*Esperante* - nova albumo de EspoDespo esatas nun publikita kaj akirebla en la reto.


La albumo estas la rezulto de preskaŭ tri-jara eksperimentado kun sonoj, ritmoj, tekstoj kaj melodioj. Kvar amikoj, membroj de Espo Despo, ek de la fino de 2005, malrapide, sed persiste kaj entusiasme pretigadis la materialon por ĝi.




Amir, Karl kaj Laurent, iom poste plifortigitaj per Andrzej, faris plurajn versiojn
de ĉiu kanto. Aranĝado, registrado, miksado kaj mastrumado, nur haltis kiam la rezulto estis plene kontentiga por ĉiuj. Strebo al kvalito postulis tempon, tial la nasko de la albumo estis longa kaj malfacila, sed la rezulto plej verŝajne kontentigos la orelojn de eĉ plej postulemaj aŭskultantoj. Ĉiukaze oni ne povos nei, ke la albumo estis farita kun atento, plezuro, sopiro, amo kaj espero. Kantotekstoj priskribas temojn kiel vivo kaj amo, homaj eraroj, senespero, mondmizero, ĝuo kaj sufero, perdo kaj trovo, milita sensenco kaj sensento, destino kaj libereco, steloj kaj maroj, dilemoj kaj homa espero. Tekstojn de multaj aŭtoroj estis uzitaj, inter aliaj poemoj de klasikuloj kiel Adam Mickiewicz, Nikolai Kurzens kaj Poul Thorsen.


Muzike, kantoj estas diversstilaj: mondmuziko de Afro-Eŭropeana origino kun elementoj de popo, roko, foje eĉ ĵazo. Uzante originalajn muzikideojn, altkvalitajn tekstojn kaj sugestivajn voĉojn, la kvar despoanoj bonŝance sukcesis unuigi ĝenran diversecon en sia propra, originala stilo.


Pluraj gast-artistoj apogis la muikverkon, inter aliaj Alejandro Cossavella - Ale kaj Jean-Marc Leclerc - JoMo, kiuj registris belegajn voĉojn sur du kantoj. Plie, sur la albumo ankaŭ aŭdeblas belegajn trumpetsonojn de David-Emil Wickström kaj maestraĵoj de Emir Boŝnjak kaj Dino Pehilj.


Alia kuriozeco estas ke la bando, kiel unua en esperantujo, provis novaj vojoj de eldoniĝo. Albumo ‘Esperante’ verŝajne estas la unua esperanta muzikverko kiu estas publikigita pere de la retaj agentoj, rekte en la Interreto, sen klasika kompakt-disk eldonejo.


Por pliaj informoj, kaj bonvolu viziti www.EsperantoDesperado.dk


La bando dankas se vi disvastigas ĉi tiu informon, kaj somervarme rekomendas aŭskultadon!

No hay comentarios:

 
lernu!