miércoles, 15 de julio de 2009

INFAN-RAKONTO: La Reĝidino Mal

La Reĝidino Mal

Antaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj
en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la reĝo de nia Esperantujo
estis la fama kaj saĝa Kuni III, la filo de Kuni II, kiu estis la filo
de Kuni I "la Grandioza" (kiu atingis la tronon kaj la titolon
"grandioza" post kiam li savis nian landon de la drakoj kaj de la
gigantoj kaj de la najbaraj volapukistoj).

Dum la reĝado de Kuni III, nia lando ĝenerale ĝuis pacon kaj prosperon.
La popolo varme amis sian reĝon kaj preĝis por lia sano kaj longa vivo.
Ankaŭ la reĝo estis feliĉa. Lia lando estis prospera, lia popolo lin
amis kaj ne estis probableco de baldaŭa milito. Nur unu problemo lin
turmentis. Li havis neniun filon kaj nur unu filinon. Laŭ la tiamaj
moroj de nia lando, la sekvonta reĝo de Esperantujo ŝajne devos esti la
edzo de ĉi tiu filino, kaj pro tio la filo de alia homo. Kuni III iam
pripensis la problemon, ke ne povos esti Kuni IV, la filo de Kuni III,
kaj de tempo al tempo li sin demandis ĉu li eble ne iel perfidis siajn
patron kaj avon pro la manko de tiu Kuni IV neestonta. Kaj tio
turmentis lin.
La reĝo finfine rezignis esperon pri eventuala filo kaj decidis racie
serĉi bonan kaj taŭgan junulon indan fariĝi edzo de la reĝidino, fariĝi
bofilo de la reĝo kaj fine fariĝi reĝ
o. Kuni III ofte legis en libroj
kaj aŭdis de vojaĝantoj, ke kiam oni proponas kaj princinon kaj regnon,
neniam mankas trupegoj da junuloj kiuj venas kaj konkursas inter si por
la honoro. La reĝo ne deziris kompletan ĥaoson en la lando kiam li
invitos la esperantajn junulojn al la reĝa kastelo kaj li tre zorge
planis la aferon. Li decidis unue anonci la edzinigeblecon de la
reĝidino kaj la kvalitojn kiujn havu ĉiu kandidato. La sama anonco
publike portu horaron laŭ kiu la kandidatoj sin prezentu ĉe la kastelo
por ekzameno. La reĝo mem verkis la tekston. La reĝa presisto presis la
anoncon en grandaj verdkoloraj literoj. Kaj la reĝa anoncisto portis
kopiojn al ĉiuj vilaĝoj de nia lando kaj najlis ilin al la plej grandaj
arboj. Jen la teksto kiun verkis la reĝo Kuni III:

Nia reĝa moŝto
kun plezuro anoncas al
nia ama(n)ta popolo, ke ŝia
reĝidina moŝto, nia ama(n)ta
filino, la bela, juna, ĉarma, sprita,
ĝentila, eleganta princino Mal, nuntempe
pretigadas sin por geedziĝa rito kun samlanda
junulo, kiu povas per sukceso en reĝa
ekzameno de granda danĝero
kaj ega komplikeco sin
demonstri taŭga bofilo
de nia moŝto, taŭga edzo de la
princino Mal kaj (finfine) taŭga reĝo.
Junuloj kies nomoj komenciĝas per la litero A,
ĉeestu la ekzamenon kaj konkurson ĉe la kastelo
lundon je la 9-a atm. Kies nomoj20komenciĝas
per la litero B, ĉeestu je la 11-a atm.
Kies nomoj komenciĝas per la
litero C, ĉeestu je la 3-a
ptm. Kies nomoj
komenciĝas per
la litero...
Fakte, la anonco de la reĝo Kuni III mensogis iometete (kvankam neniu
en tiu epoko kuraĝis tion tro publike diri). La reĝidino, laŭ la sperto
de tiuj kiuj renkontis ŝin, ne estis precize bela. Komence, ŝiaj okuloj
ne estis de la sama koloro. Unu estis bruna kaj la alia blua. Plue,
ŝiaj oreloj ne estis de la sama grandeco: unu estis granda, kun longega
lobo kaj la alia estis eta, kaj preskaŭ sen lobo. Ŝia kolo estis pli
longa (aŭ tia ŝajnis al tiuj kiuj renkontis ŝin) ol la kolo de iu ajn
fraŭlino de la lando. Sed malgraŭ la longeco de ŝia kolo, ŝia mentono
estis eksterordinare eta, aparte se oni konsideras, ke ŝi havis vere
impone grandan buŝon. Kaj el tiu buŝo, oni devas konfesi (ĉar tiel
konfesis tiuj kiuj renkontis ŝin), venis fivortoj kiuj ruĝigis eĉ
maristojn kaj soldatojn. Sub la kolo troviĝis monta korpo pli dika (pro
la kuketoj de la reĝa kuirejo) ol iu alia en la lando (aŭ eĉ en
najbaraj landoj inkluzive de Volapukujo).
Se oni emas paroli tutvere, oni ankaŭ ne povas kaŝi ŝian aĝon, ĉar ŝi
ne plu estis precize "juna". La nejuneco de la princino estis
kompreneble bona atesto pri la sukcesa longviveco de20ŝia patro, la reĝo
Kuni III, sed krom tio ĝi ŝajnis (al tiuj kiuj renkontis ŝin) ne tro
multe aldoni al ŝia allogo.
Krome, eleganta kaj ĉarma ŝi nur apenaŭ estis, kaj nur al certaj
gustoj. (Denove oni ekpensas pri la maristoj kaj soldatoj.) Fakte,
preskaŭ ĉio kion la reĝa anonco diris pri la princino Mal estis
mensoga, almenaŭ laŭ la sperto de tiuj kiuj renkontis ŝin. Sed
kompreneble neniu en nia feliĉa lando kuraĝis tion tro publike diri.
Kiam ili legis la anoncon, multaj junuloj ĝojis pro ebleco fariĝi
bofilo de la fama kaj saĝa Kuni III, la filo de Kuni II, la filo de
Kuni I "la Grandioza". Kaj multaj junuloj (grandparte la samaj) ĝojegis
je ebleco fariĝi eventuala reĝo. Sed kiam tiuj junuloj pensis pri la
reĝidino Mal, pri ŝiaj nesamkoloraj okuloj, kaj pri ŝiaj nesamgrandecaj
oreloj, kaj pri ŝia impone granda buŝo super eksterordinare eta mentono
je la pinto de la plej longa kolo de la regno, super korpo pli dika ol
iu alia en la lando aŭ eĉ en najbaraj landoj, ili hezitis. Kaj kiam ili
aŭskultis raportojn pri ĉiaj maristoruĝigaj fivortoj kaj fianekdotoj,
ilia kuraĝo ne plu povis subteni ilian ambicion. Tra la lando, en la
trinkejoj de ĉiuj etaj vilaĝoj, drinkis konsole la nekuraĝaj junuloj de
Esperantujo. Ĉiu deziris fariĝi reĝo, sed neniu volis fariĝi edzo de20
tia princino sen beleco, juneco, ĉarmeco, spriteco, ĝentileco kaj
eleganteco.
Kiam venis lundo kaj la reĝo senpacience atendis la kandidatojn ĉe la
kastelo, el la tuta lando venis neniu por konkursi kaj edziĝi al la
princino Mal. Rezulte ŝi restis dum sia tuta vivo fraŭlino (kaj ne tro
ĝentila). Post la morto de nia reĝo Kuni III, la tronon ricevis lia
nepo, Topiro I "la Timiga". La reĝado de Kuni III fariĝis legenda, ĉar
jen estis la unua fojo en la historio kiam neniu en la lando bonvolis
edziĝi al la princino kaj fariĝi reĝo.
La nomo de tiu terura reĝidino restas ankoraŭ en nia lingvo, kaj eĉ ĝis
hodiaŭ ni en Esperantujo parolas pri la beleco de Mal, la juneco de
Mal, la ĉarmeco de Mal kaj tiel plu. Kiam iu estas al ni ĝentila laŭ la
stilo de la reĝidino Mal, ni diras, ke tiu estas Mal-ĝentila. Kaj ni
parolas tute prave.

No hay comentarios:

 
lernu!