miércoles, 15 de julio de 2009

INFAN-RAKONTO: La Avara Muelisto - David K. Jordan

La Avara Muelisto

ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj
en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, loĝis en vilaĝeto de nia
Esperantujo muelisto, kiu nomiĝis Oreko, kaj kiu posedis magian
muelilon. La magia muelilo estis kreaĵo de iu ne plu memorita prapatro
de Oreko-la-muelisto, prapatro kiu estis, verŝajne, fama sorĉisto de
antaŭ eĉ pli multaj jarcentoj, kiam la mondo estis eĉ pli juna, kiam la
drakoj de Eŭropo estis eĉ pli multaj, kaj kiam la aziaj gigantoj estis
eĉ pli grandaj.

La muelilo estis magia dumaniere. Unue, ĝi estis eterne fiksita, ne
detrueble kaj ne moveble, en la familia muelejo, kaj tie ĝi ŝirmis sian
mastron la mueliston kontraŭ ĉiu vundo. Sed plue (kaj plej utile), la
magia muelilo produktis kvanton da faruno precize duoblan de la kvanto
da tritiko kiun oni enverŝis. Se kamparano alportis kvar funtojn da
tritiko muelenda, la muelilo produktis ok funtojn da faruno.
Kompreneble Oreko-la-muelisto neniam malkaŝis tiun fakton al tia
kamparano, ĉar tia ĉi avarulo sendube dezirus la ekstran farunon.
Oreko-la-muelisto simple kaŝis la ekstrajn sakojn da faruno, redonis al
la kamparano kvar funtojn da faruno, ricevis sian moneton, kaj nenion
diris. Pro tio, ke la magia muelilo produktis ekstran farunon, tamen,
Oreko-la-muelisto povis mueli tritikon por la kamparanoj pli
malmultekoste ol iu ajn=2
0alia muelisto, kaj la kamparanoj laŭte laŭdis
lian malavaron.
La frato de Oreko-la-muelisto estis farun-vendisto en la ĉefurbo. Li
nomiĝis Orekso. Ĉiun semajnon li vojaĝis al la muelejo por viziti sian
fraton Orekon-la-mueliston kaj por ricevi farunon vendotan en la
ĉefurbo dum la sekva semajno. Orekso-la-farun-vendisto neniam malkaŝis
al siaj klientoj, ke la faruno kostis al li neniom, ĉar tiaj ĉi
avaruloj sendube dezirus havi ĝin senpage. Pro tio ke la faruno de la
magia muelilo kostis ja neniom, tamen, Orekso-la-farun-vendisto povis
ĝin vendi pli malmultekoste ol aliaj farun-vendistoj, kaj la civitanoj
de la ĉefurbo alte taksis la malavaron de Orekso-la-farun-vendisto.
La du bonaj kaj ĉiel respektataj civitanoj Oreko-la-muelisto kaj
Orekso-la-farun-vendisto fariĝis do ĉiutage pli riĉaj, tute simile al
bonaj kaj ĉiel respektataj civitanoj en iu ajn erao kaj en iu ajn
lando.
Post kelkaj jaroj ili konstruis novajn domojn kaj aĉetis belegajn
kaleŝojn kaj ĉevalojn. Ju pli ili riĉiĝis, des pli komforte ili vivis.
Sed ankaŭ ju pli komforte ili vivis, des pli da mono ili elspezis. Kaj
ju pli da mono ili elspezis, des pli ili bezonis, tute simile al
riĉuloj en aliaj landoj, kiuj bezonas pli da mono, kaj ĝin bezonas pli
urĝe, ol la malriĉuloj. Fine, kvankam la muelilo muelis nokte kaj tage,
ĝi ne sufiĉe produktis por subteni la du fra
tojn en la nove konvena
komforto.
Unu tagon al Oreko-la-muelisto venis ideo: Se el tritiko la muelilo
muelas duoblan kvanton da faruno, kion produktus ĝi muelante oron? Ege
li ekscitiĝis, kaj kun forte batanta koro li eltiris el sia monkaŝejo
brilan oran moneron de la speco uzata en tiuj fruaj tagoj. (Ili pezis
po unu uncon kaj nomiĝis "steleroj".) Timeme, timeme sed esperplene li
metis la steleron en la muelilon. Bruegaj estis la krakoj dum la
muelilo pistis la moneron. Sed post kelkaj sekundoj elŝutiĝis ora
pulvoro. Ekscitegite Oreko-la-muelisto pesis la pulvoron. Ĝi pezis
ĝuste du uncojn! Kun laŭta ĝojkrio li kuris al la kaŝejo kaj elprenis
ĉiujn siajn (multajn) stelerojn, kaj li ilin ŝutis manplenon post
manpleno en la aparaton. Bruegaj denove estis la krakoj dum la muelilo
pistis kaj pistis ĉiujn stelerojn en oran pulvoron,ĝis fine ĝi
produktis duoble la originalan pezon.
Post tiu eltrovo, la vivo de la du fratoj tute ŝanĝiĝis.
Oreko-la-muelisto ne plu havis intereson pri muelado de tritiko, kaj
fermis la muelejon al siaj antaŭaj klientoj. Sed li ne klarigis la
aferon al sia frato, Orekso-la-farun-vendisto, ĉar tiu avarulo sendube
dezirus duonon de la oro. Kontraŭe, li simple aĉetis farunon ĉe aliaj
muelejoj kaj ĝin donis al sia frato,samkiel antaŭe.
"Strange," pensis la aliaj muelistoj. "Strange, ke Oreko-la-muelisto
venas al ni por
aĉeti farunon, kaj pagas nin per oro. Sed bone ankaŭ.
Pli bone ol strange!" Kaj ĉar ili taksis la aferon pli bona ol stranga,
ili do avare gardis la oron kaj ne plu pripensis la strangecon de la
fenomeno.
Ĉiun tagon pasigis Oreko-la-muelisto muelante orajn monerojn en
pulvoron, fandante la oran pulvoron, kaj muldante novajn orpecojn por
nova muelado. Per tiom da oro, Oreko-la-muelisto kompreneble povis
aĉeti ĉion kion li deziris. Li dungis laboristojn por konstrui
kastelojn, kaj aĉetis vestaĵojn el plej pura silko kaj verda veluro. La
platoj de lia tablo estis de oro pura. De temp' al tempo ankaŭ la
najbaroj de Oreko-la-muelisto scivolemis pri la fonto de la nova
riĉeco, sed ankaŭ al ili Oreko-la-muelisto donacis iom da oro, kaj,
feliĉegaj pri sia nova oro, ankaŭ ili ĝentile sin detenis de plua
demandado pri la afero. "Pli bone ol strange!" ili pensis.
Oreko-la-muelisto vivis do en ĉiam pli komforta stato kaj lia frato,
Orekso-la-farun-vendisto,nur iomete malpli.
Oni ne imagu, ke li ne laboris! Kontraŭe, li laboregis eĉ! Ĉiun tagon
li devis mueli la orpecojn en pulvoron, fandi la oran pulvoron, kaj
muldi novajn orpecojn. Sed dum li ŝvitis por duobligi kaj reduobligi
sian oron, li pripensis multajn kuraĝigajn devizojn:
Per oro al la gloro!
Adoro al oro, floro en koro!
Laboro por oro, doloro por gloro!
Oro en la koro faros min nur kreditoro!
Nu,=2
0dum Oreko-la-muelisto vivis en ĉiam pli komforta stato, kompreneble
la ĝenerala prospero de nia Esperantujo ĉiam malaltiĝis.
Oreko-la-muelisto dungis la plej bonajn laboristojn je salajroj tiel
altaj, ke eĉ la reĝo ne povis konkurenci. Li aĉetis belajn objektojn
kaj la plej bonan manĝaĵojn. Plej bonajn ŝafojn li aĉetis je pli alta
prezo ol iu alia, kaj la ĝenerala prezo de ŝafaĵo tiom altiĝis, ke
preskaŭ neniu povis plu ĝin manĝi. Eĉ faruno, antaŭe malmultekosta pro
la "malavaraj" kaj "sindonaj" prezoj de Orekso-la-farun-vendisto,
multekostiĝis ĝis tia grado, ke ordinaraj civitanoj ne havis rimedojn
por aĉeti eĉ panon, kaj devis sendi la infanojn por serĉi pecetojn de
arboŝeloj. Sed ju pli altiĝis la prezoj, des pli da oro la muelisto
feliĉe elspezis, ĉar ĉiutage la magia muelilo daŭre muelis orpecojn en
orpulvoron, orpulvoron el orpecoj, orpecojn en orpulvoron, orpulvoron
el orpecoj.
La reĝo de nia Esperantujo en tiuj tagoj estis la fama kaj brava Rimo
II, "La Senvalora", kaj ankaŭ li suferis pro la altaj prezoj. La oraj
trezoroj kolektitaj de liaj prapatroj dum longe forgesitaj militoj, la
donacoj de longe mortaj regitoj, ĉio rapide elfluis el la reĝa kaso nur
por hejti la kastelon! Kio povus esti la kaŭzo de la netolereble altaj
prezoj de ĉio?
Ankoraŭ la magia muelilo mueladis oron, kaj ankoraC5 la prezoj
altiĝadis. Neniu, krom Oreko-la-muelisto kaj lia frato
Orekso-la-farun-vendisto kaj iuj scivolemaj najbaroj de
Oreko-la-muelisto, posedis sufiĉe da oro por aĉeti ion ajn, ĉar ĉiu
vendisto deziris vendi nur al la muelisto por ricevi kiel eble la plej
altan prezon. Tiel teruraj fariĝis la stato de la Esperantoj en tiu
epoko, ke forta viro bonvole laboregis duonan tagon kontraŭ nur peceto
da pano. Sed oni povis aĉeti tian peceton nur per dek uncoj da oro.
Tamen ankoraŭ Oreko-la-muelisto avare muelis oron. Finfine oro estis
tiel multa, tiel kvanta, tiel amasa, ke la tuta lando ŝajnis esti plena
nur de oro. Krom Oreko-la-muelisto, neniu plu havis oravaron, kaj ĉiu
deziris nur la malnovajn tagojn kiam honesta laboro gajnis honestan
salajron, sen gloro kaj sen oro. La laboristaj proverboj de la epoko
spegulas sian malentuziasmon pri oro:
Per oro al ploro!
Amoro al oro, hororo en koro!
Laboro sen oro, gloro sen angoro!
Oro en la koro igos vin nur debitoro!
La reĝo Rimo II, "La Senvalora", konsultinte ĉiujn kaj ĉiajn saĝulojn
de la kortumo, eksciis nur, ke la saĝuloj postulas pli altan salajron.
Konsultinte ĉiujn kaj ĉiajn fakulojn pri ekonomio en la reĝa
universitato, li eksciis nur, ke la akademianoj postulas pli malavarajn
esplor-stipendiojn. Konsultinte siajn spionojn, li eksciis nur, ke ili
ricevas pli da oro de Oreko-la-muelisto ol de la reĝo
mem. Li pensis
kaj pensadis. Fine la reĝo Rimo II, "La Senvalora", ordonis la ĉeeston
de la du fratoj, Oreko-la-muelisto kaj Orekso-la-farun-vendisto. Kiam
ili alvenis al la reĝa kastelo (en oraj kaleŝoj tirataj de blankaj
ĉevaloj), la reĝo diris:
"Miaj spionoj raportis al mi pri via magia muelilo (antaŭ ol vi dungis
ilin por esti viaj propraj spionoj). Kaj miaj saĝuloj memorigis al mi
pri la kondiĉoj de ĝia magio (antaŭ ol vi dungis ilin por konsili vin).
Kaj kiam mi vizitis la vilaĝojn en mia kaleŝo tirata de blankaj ĉevaloj
(antaŭ ol vi ilin aĉetis de la reĝa ĉevalisto por tiri vian propran
kaleŝon), mi vidis la malfeliĉon de la kamparanoj. Mi komprenas, ke via
muelilo estas nedetruebla kaj nemovebla el via muelejo, kaj mi scias,
ke vi, Oreko-la-muelistaĉo, estas nevundebla pro la sama sorĉo. Sed via
damnenda kaj avara plimultigo de oro kaŭzadas la ruiniĝon de nia
ekonomio. Kion do vi proponas, ke mi faru?"
Oreko-la-muelisto defie respondis: "Reĝeta mosteto," li diris, "la
muelilo estas trezoro de mia familio, ricevita de prapatra sorĉisto
forgesita, kaj nun ĉar mi finfine komprenas, ke ĝi kapablas mueli ne
nur tritikon, mi povos ĉiam esti la plej riĉa homo de la mondo. Mi
estas ja nevundebla, kaj vi do povas nenion fari por kontraŭstari min."
Kaj li sin turnis kaj formarŝis.
Sed lia frato, Orekso-la-f
arun-vendisto, sciis, ke nur la muelisto mem
estas nevundebla, kaj pli dolĉe do li diris al la kolera reĝo: "Reĝega
moŝtego, mi komprenetas, ke mia frateto eble iomete tro fieretas pri la
muelileto, sed mi celos lin persvadeti."
"Ne etu al mi!" kriegis la reĝo. "Vi faru pli ol tio!" (La reĝo
speciale koleriĝis ne nur pro la defio de Oreko-la-muelisto, sed ankaŭ
ĉar li ĵus rimarkis, ke Orekso-la-farun-vendisto portas veluran jakon
kiun portis la reĝo mem ĝis antaŭ du semajnoj, kiam li devis ĝin vendi
por aĉeti pajlon por la reĝaj blankaj ĉevaloj, kiujn li devis vendi
antaŭ du tagoj por aĉeti panon por la reĝa tablo.) "Vi perdos la kapon
post nur tri tagoj se vi ne elpensos rimedon por haltigi tiun
muelilaĉon, eĉ se mi devos vendi la reĝan tablon por reaĉeti la
ekzekutan hakilon! Foriru, kaj bone pensu!"
Orekso-la-farun-vendisto pensis kaj pensadis. Eble la lando povus ne
plu uzi oron kiel monon por aĉetoj kaj vendoj. Sed kion oni uzu? Eble
oni uzu arĝenton anstataŭ oron. Aĥ, sed lia frato Oreko la muelisto
sendube simple muelus do arĝenton, kaj la sama problemo okazus pri
arĝento post iom da tempo. Li pensis pri kupro, kaj pri bronzo, kaj pri
salpecoj. Verŝajne la muelilo povus duobligi ion ajn.
La trian tagon Orekso-la-farun-vendisto iris al la muelejo de sia
frato. Li trapenetris grandegan amason da scivole
maj najbaroj kiuj
atendis ekster la muelejo por ricevi oron por esti malscivolemaj kaj
eniris, sed ne sukcesis konvinki sian fraton ĉesigi la muelilon. Apud
la muelilo estis nova tablo (kiun Oreko-la-muelisto aĉetis de la reĝa
kastelo tiun saman matenon), kaj sur la tablo troviĝis poemo kiun
verkis la filineto de Oreko-la-muelisto pri oraj rozoj en ora ĝardeno.
Subite bloveto da vento faligis la papereton en la muelilon. Tuj
elvenis kelkcent peceroj da papero ĝuste duoble la pezon de la
originalo. Malfeliĉe rigardante la pecerojn, Orekso-la-farun-vendisto
subite naskis ideon: la muelilo efektive detruis la poemon. Jen la
solvo. La muelilo povis duobligi oron kaj arĝenton samkiel farunon, sed
poezion ĝi nur detruis duoblante la pezon de la papero.
Tujtuj Orekso-la-farun-vendisto rajdis al la reĝa kastelo (antaŭ kiu li
vidis ŝildon kiu reklamis lueblajn ĉambrojn). Tujtuj li rapidis al la
granda salono (nun sen mebloj). Tujtuj Orekso-la-farun-vendisto
klarigis la aferon al la reĝo Rimo II, "La Senvalora". Kaj tujtuj la
reĝo disdonigis dekreton: De tiu momento la oficiala mono de
Esperantujo fariĝis poemoj. (Kompreneble ni ne plu uzas poemojn
anstataŭ mono hodiaŭ. Posteulo de Oreko-la-muelisto fariĝis presisto
kaj inventis la komercan presilon. Li tuj komencis presi poemojn en
multegaj ekzempleroj. Sed tio estas alia rakonto.)
En sekva jarcento, sekva reĝo plenigis la muelilon per C4iom da oro en
la lando (krom la oro de la reĝa kaso, kompreneble) kaj kovris ĝin per
koto kaj betono, kreante grandan monton kiu nomiĝis Hontomonto. Nia
kara Esperantujo neniam plu suferis pro troeco da oro, kvankam ankoraŭ
hodiaŭ ni emas produkti iom troan kvanton da poezio.
La nomoj de Oreko-la-muelisto kaj de lia frato Orekso-la-farun-vendisto
restas ankoraŭ en nia lingvo, kaj eĉ ĝis hodiaŭ ni parolas pri komenco
per la prefikso "ek-", ĉar Or-eko-la-muelisto komencis la aferon de
oro. Kaj ni parolas pri fino per la prefikso "eks-", ĉar
Or-ekso-la-farun-vendisto eksigis la valoron de oro en nia lando. Kaj
la nomo de nia kara reĝo Rimo II, "La Senvalora", restas ankaŭ en nia
parolo, ĉar per rimoj oni verkas poezion, kelkfoje senvaloran.

No hay comentarios:

 
lernu!