miércoles, 15 de julio de 2009

INFAN-RAKONTO: Knaĥoĥŝveŭpsceg - David K. Jordan

Knaĥoĥŝveŭpsceg

ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj
en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, venis ŝipoj el ĉiuj partoj
de nia Esperantujo al la ĉefurbo. Rarajn trezorojn kaj spicojn ili
alportis el orienta Esperantujo, kaj oron el suda Esperantujo, kaj
lignon kaj peltojn el la nordo, kaj grenon el la okcidento. Ĉiujn kaj
ĉiajn produktaĵojn de la lando oni malŝarĝis ĉe la ĉefurba haveno, kaj
oni tie surŝarĝis la belajn objektojn fabrikitajn en la urbo por ilin
resendi al la Esperantuja kamparo: jen ŝtofoj de eleganta verda koloro;
jen libroj binditaj per verda tolo; jen mebloj el verdigita ligno; jen
teleroj, tasoj kaj manĝiloj el verdiĝinta kupro, kaj jen ĉia alia bela
verdaĵo de la ĉefurbo.

La ŝarĝistoj de la haveno laboris ĉiutage dum la tuta tago por la ŝarĝo
kaj malŝarĝo de tia fruktoplena komerco. Ili estis grandaj, fortaj
homoj, sanaj pro laboro konstanta en la ekstera aero, dikmuskolaj pro
laboro konstanta sub la pezaj kestoj, obeemaj pro laboro konstanta sub
la kontrolistoj, kaj (se oni kuraĝu diri la veron) iometete stultetaj
pro laboro tiel konstanta.
Inter tiuj grandiozaj homoj unu estis la plej forta, la plej sana, la
plej dikmuskola, la plej obeema, kaj la plej stulta ŝarĝisto de la
haveno: la natura estro de la ŝarĝistaro. Ĉi
utage kiam la civitanoj de
la ĉefurbo preterpasis la havenon kaj rigardis la alvenon de la riĉaĵoj
el la tuta lando kaj la dissendon de la verdaj produktaĵoj el la urbo,
ili rimarkis kiel brave kaj bone laboris tiu forta, dikmuskola, obeema,
kaj stulta princo de la ŝarĝistoj. "Brave," ili ofte laŭtkriis. "La
verdaj steloj vin benu samkiel vi benas nian urbon!" Kaj li ridetis
(stulte sed dikmuskole kaj obeeme) kaj se eble manon li svingis salute.
Tiu grandioza estro de homoj havis unu grandan problemon: li nomiĝis
Knaĥoĥŝveŭpsceg. La nomo Knaĥoĥŝveŭpsceg estas (teorie) tre bela
Esperanta nomo, ĉar la sonoj kaj ties kunmetaĵoj estas tute ordinaraj
kaj tute bonaj. Sed malgraŭ ordinareco kaj boneco, multaj vortoj de nia
lingvo estas por iuj personoj malfacile prononceblaj (kiel knali,
psiĥologio, ekscii kaj ŝvebi), kaj nur akademianoj ĉiujn vortojn povas
uzi sen peno kaj sen penso. Eĉ en tiu antikva kaj pli pura epoko, nur
akademianoj povis sen peno kaj sen penso elbuŝigi la nomon
Knaĥoĥŝveŭpsceg. Kaj pro la fakto ke neniu el la ŝarĝistoj povis
prononci la nomon de sia plej kapabla kaj admirinda (dikmuskola, obeema
kaj stulta) estro, neniu kuraĝis paroli al li. Knaĥoĥŝveŭpsceg estis
pro tio tute sen amikoj.
Knaĥoĥŝveŭpsceg ne multe pensis pri la problemo nur ĉar li ne multe
pensis pri io20ajn. Li simple laboris kaj laboris, sen amikoj kaj sen
pensoj, sub la suno kaj la kestoj kaj la kontrolistoj, kaj fariĝis de
tago al tago ĉiam pli forta, ĉiam pli dikmuskola, ĉiam pli obeema kaj
ĉiam pli stulta.
Dum tio okazis, ekkreskis malfacila problemo inter la civitanoj de la
ĉefurbo. Multaj ĉarmaj fraŭlinoj vidis tiun mirindan homon kiam ili
preterpasis la havenon, kaj ili deziris lin kiel edzon. "Kia plezuro,"
ili pensis, "edziniĝi al homo tiel dikmuskola (ĉar li povus bone
labori), homo tiel sana (ĉar li kapablus ĉiam prizorgi min), homo tiel
obeema (ĉar mi povus ordoni lin), homo tiel stulta (ĉar li ne rimarkus
se mi mem neniam plu laborus)!" Sed neniu el la fraŭlinoj povis paroli
kun Knaĥoĥŝveŭpsceg, ĉar neniu el ili povis prononci lian teruran
nomon. Dum horoj ili sin ekzercis antaŭ siaj speguloj, ĝis antaŭ
preskaŭ ĉiu spegulo de la ĉefurbo je preskaŭ ĉiu horo de la tago aŭ de
la nokto, troviĝis malfeliĉa fraŭlino strebante kaj penante (ĉiam
malsukcese) elbuŝigi la nomon de la mirinde dezirinda homo kiun ĉiuj
deziris edzigi.
La junaj fraŭloj de la ĉefurbo ekkonsterniĝis. La fraŭlinoj pensis nur
pri la ŝarĝisto, kaj ne plu pensis pri aliaj fraŭloj. Se nur unu
fraŭlino povus elbuŝigi la nomon de la mirinda ŝarĝisto, ŝi povus
paroli kun l
i, kaj eble edzigi lin. Kaj poste, la aliaj fraŭlinoj eble
denove pensus pri aliaj homoj. Do ankaŭ la fraŭloj pensis kaj pensis
pri la nomo, por espereble elpensi metodon lerni kaj instrui la
malfacilajn sonojn de la nomo Knaĥoĥŝveŭpsceg.
Ili petis helpon de la akademianoj, sed la akademianoj facile prononcis
la nomon, kaj tial ne komprenis la problemon.
Ili petis helpon de la aliaj ŝarĝistoj, sed la aliaj ŝarĝistoj estis
tre obeemaj kaj stultaj, kaj de sunleviĝo ĝis eknokto nur laboris kaj
malofte parolis unu al la alia, kaj ĉiuokaze ankaŭ ili ne povis
prononci la nomon de la forta homo kun eĉ pli forta nomo.
Pasis jam jaroj. Sed ne okazis eĉ unu geedziĝa festo, ĉar ĉiuj
fraŭlinoj pensis nur pri la ĉarma kaj alloga ŝarĝisto, ideala edzo, sed
neniu el ili povis prononci ties nomon, kaj tial neniu el ili povis
ekamikigi kaj eventuale edzigi lin. Kaj la fraŭloj fariĝis de tago al
tago pli malfeliĉaj. Ili pripensis preskaŭ nenion krom la fraŭlinoj,
kiuj pripensis preskaŭ nenion krom la malfacila nomo. Fine preskaŭ
neniu plu laboris en la ĉefurbo (krom la ŝarĝistoj). Ĉiu pensis nur pri
la nomo Knaĥoĥŝveŭpsceg. La reĝo mem pripensis la nomon, ĉar li ektimis
la tujan kolapson de la ekonomio. Sed kion oni faru?
La reĝo kunvenigis siajn saĝulojn kaj postulis, ke ili nepre sol
vu la
problemon. La saĝuloj pensis kaj pensis, sed ili estis akademianoj
ĉiuj, kaj povis facile prononci la nomon. (Ĝi estis, oni memoru, teorie
tre bela Esperanta nomo, kies sonoj kaj kombinoj estis sufiĉe ordinaraj
kaj tute bonaj.) Sed kvankam ili ne komprenis la malfacilon de la
prononco, ili bonbone komprenis, ke la reĝo estas tre malkontenta.
Finfine unu el la saĝuloj naskis ideon:
"Alta moŝto," li demandis, "se la nomo kaŭzas malfacilaĵojn, kial ne
postulu, ke la homo ŝanĝu ĝin?"
"Ŝanĝu ĝin?"
"Jes, alta moŝto, ŝanĝu ĝin al io pli simpla kaj pli plaĉa al la — nu —
al la ordinaraj homoj."
La reĝo pripensis la aferon. "La lingvo estas sanktega afero," li
diris, "netuŝebla heredaĵo de la prareĝoj. Tamen nomo ne estas tre, tre
... fundamenta... parto de la lingvo, kaj eble oni povus ŝanĝi la nomon
de unu homo sen lingva katastrofo."
Li plupensis. "Bone," decidis la reĝo, post apenaŭ deca heziteto. "Ni
ŝanĝu la nomon ĝis fraŭlino povos elbuŝigi ĝin. Venigu tiun... tiun..."
"Knaĥoĥŝveŭpsceg?" demandis la saĝa akademiano.
"Jes, tiun. Kaj venigu ankaŭ mian filinon, kiu juĝos kiam la nomo estos
elparolebla de fraŭlino."
"Bone, alta moŝto."
Kaj la saĝuloj kunvenigis Knaĥoĥŝveŭpsceg kaj la princinon, kaj oni
komencis la aferon.
"Ĉu vi povas p
rononci Knaĥoĥŝveŭpsceg, princino?" demandis unu el la
saĝuloj.
"Ne, bedaŭrinde," respondis la princino.
"Ĉu do Ĥoĥŝveŭpsceg?"
"Ĥoĥ... Ĥoĥv... Ĥoĥŝvo... Ne, bedaŭrinde," respondis la princino.
"Diable! Do, ĉu Ŝveŭpsceg?"
"Ŝvep... Ŝveŭp... Ŝveŭpco... Ne, mi ne povas," respondis la princino,
kaj la larmoj komencis flueti laŭ ŝiaj belaj vangoj.
Knaĥoĥŝveŭpsceg rigardis la princinon dum la tuta afero. Kvankam li ne
estis tre inteligenta persono, li ekkomprenis, ke la princino estas
vere la plej bela fraŭlino kiun li iam ajn vidis, kaj kiam ŝi
ekploretis, li decidis, ke li forte deziras amikiĝi kun ŝi.
"Ĉu vi do povas diri Psceg?" daŭrigis la reĝo. (Li komencis imagi, ke
la altekosta edukado de lia filino estis tute vana afero, kaj ke ŝi
estas fine iom stulta fraŭlino.)
"Ne, patra moŝto. Mi neniam povis elbuŝigi aŭ so post po, aŭ co post
so. Ho, pardonu min, patra moŝto!"
"Ĉu do simple Eg?" demandis la reĝo, kolere. "Ĉu do simple Eg?"
"Eg? Eg?" La princino ekridetis, kaj ŝia rideto estis brila kiel la
suno. "Ho jes, patra moŝto. Tio estas tute simpla nomo. Eg."
"Lia nomo ektuj estu do Eg," diris la reĝo, kaj supozis, ke tio estos
la fino de la afero. Sed antaŭ ol li povis diri pli ol tion, la
princino sin turnis al Eg kaj diris:
"Ho=2
0mia kara Eg! Ho kiom mi dum jaroj deziris amikiĝi kun vi! Bonvolu
esti mia amiko, kaj permesu al mi esti via amikino!" (La princino tion
diris ĉar ŝi, simile al ĉiuj aliaj fraŭlinoj de la ĉefurbo, nokte
sonĝis kaj tage revis pri edzo tiel dikmuskola, tiel sana, tiel obeema
kaj tiel stulta, kiu laborus, belus, obeus kaj ne rimarkus, se ŝi ne
laborus.)
La reĝo tujtuj ŝokiĝis: "Kion vi diras, mia filineto?! Tiu sinjoro
estas..."
"...estas la revo kaj sonĝo de ĉiu fraŭlino de la ĉefurbo, patra moŝto.
Lasu min edzigi lin, kaj mi estos la plej feliĉa virino de la tuta
Esperantujo."
"Tio ja solvus la problemon, alta moŝto," diris unu el la saĝuloj. "Kaj
la popolo denove povus labori kiel antaŭe." Tiu ĉi saĝaĵo konvinkis la
reĝon, kaj la sekvantan tagon oni festis la geedziĝon.
La nomo de tiu nobla Knaĥoĥŝveŭpsceg restas ankoraŭ en nia lingvo, en
sia pli simpligita formo, kaj eĉ ĝis hodiaŭ ni en Esperantujo diras, ke
tre forta homo estas fort-eg-a, kaj ke tre bela princino estas
bel-eg-a.

No hay comentarios:

 
lernu!