miércoles, 15 de julio de 2009

INFAN-RAKONTO: Katastrofo de Du Muzoj - David K. jordan

Katastrofo de Du Muzoj

ntaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj
en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, en la fora epoko de niaj
prapatroj kaj prareĝoj kaj praburokratoj, loĝis en nia Esperantujo
famega verkisto, la plej talenta, la plej fekunda, la plej profunda, la
plej kreema, kreiva, kaj la ĉiel plej impona verkisto de nia tuta
historio: vera prapatro de nia grandioza verda literaturo de hodiaŭ.
Ĉiun novan verkon li afiŝis sur la muro de lia ĝardeno --ĉar ankoraŭ
mankis presejoj en tiu frufrua epoko-- kaj la civitanoj legis kun sonoj
de miro kaj de admiro: "Ho!" ili diradis. "Ha! Hu! … Ho! Hu!"

La verkisto havis belegan ĉarmegan inteligentegan edzinon, veran muzon,
kiu kapablis inspiri lin eĉ per simpla rideto aŭ malgranda gesto de
delikata fingreto. Kaj profunde li amis ŝin.
Necesis al li nur rigardeti al ŝia feliĉiga rideto, kaj tuj la verkisto
sentis inspiron verki
ĉarmajn ŝercojn kiuj feliĉigis la pensojn de la popolo
amuzajn amrakontojn pri kiuj feliĉe suspiris ĉiuj gejunuloj de la lando
spritajn sed profundajn eseojn religiajn, kiuj savis la animojn de la
pekantoj kaj de la perditaj malsamideanoj
"Hu!" Diris la popolamasoj antaŭ la ĝardena muro. "Ho! Ha! Hu!"
Tamen la loga edzino de la verkisto ne estis la sola muzo en nia lando.
Ankaŭ ŝia patrino estis muzo. Kaj ankaŭ
i loĝis kun la verkisto.
La patrino de lia edzino, ankaŭ ŝi, forte influis la verkiston, sed
male ol la edzino mem. Komprenu, ke muzoj estas de tute malsamaj tipoj.
La edzino estis de tipo A, tamen ŝia patrino de tipo B.
Muzo de tipo B ja inspiras, sed malagrablajn literaturaĵojn:
tragediojn
kvitancojn
profetaĵojn pri estontaj katostrofoj
impostregulojn
fiŝercojn
grumblantajn leterojn al redaktoroj
akademiajn argumentojn
avangardajn teatraĵojn
recenzojn
Animojn de la popolo neniam en la historio feliĉigis kvitancoj kaj
impostreguloj. Gejunuloj neniam en la historio suspiris pro akademiaj
argumentoj. Pekuloj kaj malsamideanoj neniam en la historio saviĝis per
tragedioj kaj recenzoj kaj leteroj al redaktoroj.
La edzina muzo, de tipo A, inspiris kiel brila suno, kiel kantanta
birdo, kiel hela lunolumo, kiel murmurantaj ondetoj. Tamen ŝia patrino,
muzo de tipo B, inspiris kiel fulmo kaj tondro, kiel detrua pluvego,
monta vulkano, fajro, tertremo kaj profunda mallumo.
La verkisto tute ne kuraĝis montri tiaj verkojn de tipo B sur la
ĝardena muro, ĉar bone li sciis, ke liaj samlandanoj neniam dirus pri
ili "Hu!" aŭ "Ho!" sed nur "Ve!" kaj "Ne!" kaj ke certe ili bruligus
lin en lia domo.
Tamen muzoj de tipo B celas aŭskultantojn samkiel muzoj de tipo A, kaj
la patrino mem najlis la verkojn al kverkoj en la arbaro.
Kvankam la verkoj sub influo de Muzo A kaŭzis ĝojon en la20popolo, la
verkoj inspiritaj de Muzo B kaŭzis angoron kaj konsterniĝon kaj
malamon, ĝis tia punkto, ke unu tagon granda kolera popola bando, "Ve"
kriante, "Ne" dirante, bruligis la verkiston en lia domo, kune kun la
du muzoj kaj ĉiuj literaturaĵoj kreitaj de ili, kaj malpermesis al ĉiu
eĉ memori la nomojn de la tri (kiujn, efektive, ni ne plu memoras).
Post la brulado restis nur la ĝardena muro, sola arĥeologia restaĵo de
la tuta afero.
Kaj jen kial eĉ ĝis hodiaŭ literaturon kiu nin ĝojigas ni nomas
"A-muza". Kaj jen kial ni timas BO-patrinojn. Kaj jen kial ni aparte
ĝuas nian ankoraŭ restantan "HU-muron".

No hay comentarios:

 
lernu!