lunes, 27 de julio de 2009

Incendio en Zamenhof ne malhelpis la inaŭguron-II

En la konstruaĵoj uzataj kiel ejo de la Universala Kongreso en Bjalistoko mankas granda salono. Tial salono Zamenhof ĉi-jare estas granda tendo, starigita en la korto de la kongresejo. Kelkajn tagojn antaŭ la komenco de la kongreso vandaloj fajrigis unu el la flankoj de la tendo. Tridek metroj de la tendoŝtofo detruiĝis, antaŭ ol la fajrobrigado sukcesis estingi la incendion. La riparo de la damaĝo kostis pli ol 2.500 eŭrojn, sed dimanĉe la solena inaŭguro povis okazi laŭplane en la tendo. Dum la inaŭguro pluraj lokaj kaj regionaj gravuloj alparolis la kongresanojn en Esperanto.

La kongresejo en Bjalistoko malfermis siajn pordojn jam sabate matene. Sabate je la 14-a horo okazis la unua kunsido de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.

La komitatkunsido estis eĉ pli rutina ol kutime. La solaj novaĵoj eble estis ke la elektokomisiono ankaŭ ne publikigis ion el siaj ideoj pri la nova estraro elektota venontjare. Renato Corsetti, la prezidanto de la elektokomisiono, malkaŝis nur ke estas pluraj kandidatoj, kaj novaj kaj el nuna estraro. Formale la tempo por prezenti kandidatojn daŭras ĝis la fino de marto venontjare.

La komitato decidis ankaŭ ne elekti novajn honorajn membrojn. Laŭ nova regularo necesas, ke la estraro konfirmu la proponojn pri honora membreco. Ĉi-jare laŭ la estraro ne troviĝis kandidatoj por honora membreco, kiujn la estraro subtenus. Ĝenerala direktoro Osmo Buller dum la kunsido diris ke la nombro de honoraj membroj tro kreskis dum pasintaj jaroj kaj nun la nombro komencis malkreski ĉar pasintajre mortis 4 honoraj membroj.

La komitato elektis ankaŭ unu novan komitatanon C kiu estas Jean Codjo (Benino/Kanado), unu el aktivuloj de afrika agado. Li estis elektita kun unu sindeteno.

La kongresa etoso bone evoluis sabate vespere dum la interkona vespero kaj la movada foiro ĉe la kongresejo, la teknika universitato de Bjalistoko. La foiro estis lokita ekstere, en relative agrabla, iom malvermeta vetero. Dum la tago pluvis, sed vespere jam ne.

Dimanĉe matene je la 10-a horo en tendo Zamenhof okazis la solena inaŭguro de la kongreso. La ĉefa salono de la kongreso, Zamenhof, efektive estas tendo starigita en herbejo apud la teknika universitato kie la kongreso okazas.

Dum la inaŭguro, aldone al la tradiciaj eroj, partoprenis ankaŭ pluraj lokaj, regionaj kaj tutlandaj gravuloj, interalie la urbestro Tadeusz Truskolaski. Li kaj la aliaj eminentuloj plejparte parolis en Esperanto, kio kompreneble vekis grandan aprobon de la kongresanoj.

Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA, en sia inaŭgura parolado menciis ankaŭ, ke la ĉi-jaran kongreson ne ĉeestas nur sekvantoj de Ludoviko Zamenhof, naskita antaŭ 150 jaroj, sed vizitis ĝin ankaŭ posteulo de Kazimierz Bein.

- La nepo de Kazimierz Bein envenis en la kongreson, ridetis al ni ĉiuj, kaj foriris, por demonstre instrui al ni verbon, kiun donacis al Esperanto Pollando - la verbon "kabei".

Dimanĉe okazis ankaŭ la inaŭguro de la Internacia Kongresa Universitato. Inter ceteraj programeroj estis la unua leciono de fulmokurso de la pola lingvo kaj la nacia vespero.

La kongresejo ne estas same luksa kiel en la pasintjara kongreso en Roterdamo, sed laŭ kongresano Jukka Pietiläinen el Finnlando tio neniel malhelpas.

- La etoso bone evoluas, kvankam, au eble ĝuste pro tio, ke la kongresejo estas tipa universato, kun mallarĝaj, parte mallumaj koridoroj, kie tamen almenaŭ en la komenco ne estas tre facile orientiĝi. La vetero ĝis nun estas tre ŝanĝiĝema, foje pluvas eĉ forte, foje sunas bele. La vetero ŝanĝiĝas eĉ plurfoje ĉiutage.

Dum lundo la kongresa programo estos dediĉita el klerigo. Okazos prelegoj en la Internacia Kongresa Universitato, Cseh-seminario, paroligaj kursoj kaj lingvoekzamenoj. Vepere estos bankedo kaj balo.

La esperantlingvaj elsendoj de la pola radio dum la semajnfino nenion raportis pri la kongreso. Antaŭ kelkaj semajnoj estis nuligitaj la semajnfinaj elsendoj, kaj pola radio nun sendas en Esperanto nur kvinfoje semajne, ne plu ĉiutage. La esperantlingvaj elsendoj de pola radio estis inaŭguritaj en 1959 lige kun la tiama jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Pollando.

No hay comentarios:

 
lernu!